Brutalaj mortigoj de albinoj en Tanzanio

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
uea.org/vikio/albinoj
Nia Mondo

28-a de februaro 2022

Situo de Tanzanio

Lastatempe la temo de haŭtaj misformiĝoj en Tanzanio prenis novan dimension post la brutalaj mortigoj de albinoj! Haŭta misformiĝo estas problemo kaŭzata de manko de pigmento en la okuloj, haŭtoj kaj haroj. Laŭ ciferoj de Monda Organizaĵo pri Sano, ĉi tie en Tanzanio statistikoj montras tiu? el 4000 havas simptomojn de la misformiĝo. Tanzanio havas ĉirkaŭ 170.000 homoj kun albinismo.


Ek de 2007 Tanzanio spertas brutalajn mortigojn de albinoj, kiuj estas ligitaj al amputoj! Kelkaj inter ili (albinoj) perdis/as siajn vivojn, dum kelkaj estis/as lasitaj sen iuj el siaj membroj post amputoj. Estas kredite, ke ĝis nun preskaŭ 44 albinoj estis mortigitaj kaj iliaj membroj amputitaj. Inter la kialoj cititaj por ĉi tiu brutaleco estas la superstiĉa kredo, ke iuj membroj kaj organoj de albina korpo havas la potencialon alporti riĉaĵon! Ĉi tio estas pro superstiĉa kredo, ke albinaj ostoj kaj organoj alportas fortan riĉecon!


La vivoj de ĉi tiuj homoj estas tiel danĝeraj, ke ili vivas en timo kaj maltrankvilo. Fakto estas, ke albinaj organoj ne alportas riĉecon. Malriĉaj kaj sensciaj pensoj regas la menson kaj produktas la brutalecon. Albinoj estas homoj kiel aliaj homoj kaj rajtas vivi pace kaj trankvile. Tial la Tanzania registaro faras grandajn klopodojn por trakti ĉi tiun problemon inkluzive de la suspendo de tradiciaj resanigantoj, kiuj laŭdire respondecas pri la perforto.


Ankau la civila socio same kiel religioj, organizaĵoj, komunikilaroj kaj eksterlandaj institucioj grave kontribuas al la kompanjo por fini ĉi tiun brutalan masakron. En Tanzanio oni kredas, ke kiam albinoj mortas neniu ekster la familianoj scias, kie la albina korpo estas entombigata. Kaj ekzistas kredo, ke tiuj homoj estas malaperantaj, kiam ili alproksimas al la morto kaj ke iliaj tomboj estas ne konataj. Riĉuloj kaj komercistoj forte serĉas, kie troviĝas la tomboj de mortintaj albinoj, por ke oni trovu ostojn por fortigi iliajn riĉecon aŭ komercon!


Skribita de Dismas