Bulgarujo: la E-kurso en Sofio okazas per Skajpo

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

9-a de februaro 2022

Situo de Bulgarujo ruĝa.ph.png

Ĉi-jare (: 2021) Bulgara Esperanto-Asocio organizis Esperantan kurson. La anonco pri la kurso aperis en pluraj bulgaraj ĵurnaloj por pensiuloj kiel ĵurnalo “Pensioneri”, “Vtora mladost”, “Zlatna vazrast”, “Retro” kaj aliaj. La kotizo por la kurso monate estas 16 lv.

Tuj post la apero de la informo en la ĵurnaloj, Bulgara Radio intervjuis Georgi Mihalkov, kiu estas la instruisto de la kurso. En la intervjuo Mihalkov rakontis koncize pri la internacia Esperanto-movado kaj pri la bulgara Esperanto-movado. Li emfazis, ke en Bulgario Esperanto estas bone konata kaj en la lando ekzistas pluraj Esperantaj societoj kaj kluboj, en kiuj membras diversaĝaj geesperantististoj.


la E-kurso en Sofio okazas per Skajpo
La intereso pri la Esperanta kurso estis tre granda. Al Mihalkov telefonis personoj el diversaj bulgaraj urboj kaj vilaĝoj, kiuj esprimis sian deziron lerni Esperanton. Bedaŭrinde la kurso estas en Sofio kaj pro tio multaj personoj el la provincaj urboj kaj vilaĝoj ne povis partopreni.

La kurso komenciĝis la 1-a de septembro 2021 en la oficejo de Bulgara Esperanto-Asocio en Sofio sur strato “Stranĝa” 79-81. Tamen je la fino de monato septembro la Kovim-pandemio en Bulgario disvastiĝis. Pro la fakto, ke pluraj el la kursanoj estas maljunaj personoj, la kurso devis okazi distance, per Skajpo. Iuj el la kursanoj ne povis daŭrigi la lernadon, ĉar ili ne havas komputilon kaj ne povas lerni skajpe. Aliaj kursanoj, bedaŭrinde ne multaj, lernas skajpe.

Estas kursanoj, bulgaroj, kiuj loĝas kaj laboras eksterlande kaj ili same lernas Esperanton per Skajpo.

La ĉi-jara Esperanto-kurso pruvis, ke en Bulgario estas personoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj emas lerni la Lingvon Internacian.

Se vi deziras aliĝi al la kurso, bv. telefoni al: 0887-97-65-79 aŭ 0895-173-621.


Fonto: (eo) La E-kurso en Sofio okazas per Skajpo; ankoraŭ eblas aliĝi, BEA-BG (2021-11-07)