Bunta Esperanto Asocio

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 Japana ekslibriso.ph.png

Navigado tra Komunumo

Aliloken :

(novaĵojbildoj)

Bunta Esperanto-Asocio naskiĝis en Bologna en la jaro 2015 el la volo de siaj fondintaj membroj ekspluati la konon de la internacia lingvo Esperanto kun la celo moviĝi en Eŭropo por povi sin plispertigi, por krei internacian reton kaj por specialiĝi en la neformala edukado kaj por junuloj kaj por plenkreskuloj.


Fundamenta por BEA estas la ideo kreski dank’ al la kompetentecoj de siaj anoj kaj, samtempe, kontribui al la individua kaj profesia kresko de la membroj mem.


El la vidpunkto de BEA, moviĝi en Eŭropo kaj en la mondo signifas ekkoni novajn lokojn kaj novajn kulturojn; interŝanĝi konojn estas antaŭ ĉio ideo kaj maniero sperti la mondon. Transiri la barojn (kaj geografiajn kaj kulturajn) estas ilo kaj celo. Temoj kiel la genra egaleco kaj la plurkultureco estas principoj al kiuj ni inspiriĝas. La nomo de la asocio, “Bunta”, enkorpigas tiun idealon. (fonto: buntaesperanto.org)

Ligiloj