Eŭropa Komisiono (EKU)

El UEA-vikio
(Alidirektita el Eŭropa Komisiono)
Iri al: navigado, serĉi
 Japana ekslibriso.ph.png
Eŭropa Komisiono de UEA (EKU)

GRAVA ANTAŬINFORMO

La listo de personoj en ĉi tiu paĝo ne estas komplete ĝisdata. Ĝisdatigo okazas laŭgrade.

Perimetro

Eŭropo enhavas 47 landojn.

laŭ politika aparteno

  • Landoj de EU (kovrataj de EEU)
  • landoj ekster EU


Komisionanoj

R. Corsetti, Britujo (gvidanto)
S. MacGill, Hungarujo (Hungarujo)
A. Bute, Rumanujo (estrarano de UEA)
P. Dieumegard, Francujo

S. Ó Riain, Irlando (rilatoj kun EEU)
R. Petrović, Serbujo (rilatoj kun ILEI kaj la Balkanoj)
I. Schrøder, Danujo (skandinava refortigo)
M. Zelve, Latvujo (baltia refortigo)

Vidu la oficialan liston ĉe Eŭropa agado en la retejo de UEA.


Landaj reprezentantoj ĉe la eŭropa komisiono

Aurora Bute, UEA, Rumanujo
Renato Corsetti, komisionano
J. Antonio del Barrio, Hispanujo
Andreas Diemel, Germanujo
Mariana Evlogieva, Bulgarujo
Luigi Fraccaroli, Italujo
Mireille Grosjean, komisionano, Svislando
Tuomo Grundström, Finnlando
Alfred Heiligenbrunner, Aŭstrujo
Tõnu Hirsik, Estonujo
Kjell Peder Hoff, Norvegujo
Aleks Kadar, UEA, komisionano
Robert Kamiński, Pollando
Kostas Kiriakos, Grekujo
Zmicer Lapcionak, Belorusujo
Tatjana Loskutova, komisionano, Rusujo
Stefan MacGill, komisionano, Hungarujo
Gabor Markus, Hungarujo
Seán Ó Riain, komisionano, Irlando
Povilas Jegorovas, Litovujo
Radojica Petrović, komisionano, Serbujo
Katarina Östling, Svedujo
Bardhyl Selimi, Albanujo
Ileana Schrøder, komisionano, Danlando
Margarita Zelve, komisionano, Latvujo

Agadkampoj

informado, instruado, ĝenerala organizado

Interna komunikado

Ĝi okazas pere de retmesaĝoj, interalie per la retlisto <europa-komisiono-de-uea@groups.io>

Laborplano por 2022-2023

  • Retaj kursoj pri Esperanto en ĉiu eŭropa lando en la landaj lingvoj
  • Informi pri Esperanto EU-instancojn kaj popolojn kaj verki tiucelajn informilojn
  • Labori por ke la ŝtatoj deklaru Esperanton nacia kultura heredaĵo
  • Mezeŭropa Regiona Kunlaboro kaj Balkana Regiona Kunlaboro
  • Subteni la revivigajn klopodojn de restarigi LA en Makedonio Norda, Islando kaj por starigi labor-grupojn en Malto kaj Kipro.
  • Esplori la vivipovon de la LA en Bosnio-Hercegovino, Irlando kaj Grekujo.
  • Analizi la rimedojn en Belorusio, Moldavio cele al starigo de funkciantaj asocioj.
  • Esplori la eblojn por refortigo aŭ restarigo de LA en Estonio kaj Portugalio.
  • Fronti la akutan bezonon pri generacia rejunigo tra Eŭropo

Kontakto

Por kontakti la Europan Komisionon de UEA, vi povas skribi al
<europa-komisiono-de-uea@groups.io>

Kiel subteni la agadon de la Eŭropa Komisiono de UEA

Eblas donaci al la Konto Europo ĉe UEA.