EVAA: Afrikaj virinoj elpaŝas publike

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

24-a de oktobro 2021

EVA-DRK1-Kinŝaso-2021.jpg

Esperantista Virina Asocio en Afriko (EVAA) retrenkontiĝis sub la temo Emancipiĝo de la esperantistaj virinoj en Afriko kun entute 12 partoprenantoj el DR Kongo, Madagaskaro, Malio, Senegalo, Kanado, Nepalo, Brazilo, Germanio, Belgio kaj Togolando la 29-an de aŭgusto 2021.


La etoso estis bona, interesa kaj aparte pro la kontribuoj de eminentuloj en Esperantujo kiel

Ĉiuj intervenis dumkunvene.


La retkunvenoj de EVAA celas roli kiel diskutejo, kie virinoj kaj aliaj interesatoj pri virinaj streboj povas libere interparoli pri emancipaj aspektoj kaj aktivaĵoj favore al bona disvolviĝado de la afrikaj virinoj esperantistaj. La renkontiĝo estas malfermita al la publiko kaj ĉiuj estos bonvenaj aliĝi kaj partopreni. La venonta retrenkontiĝo ĉefteme enfokusiĝos pri komerco.


Tiu ĉi retrenkontiĝo okazis sub mia gvido kaj tiu de Alexandrine Omba. Decide ni, virinoj, volas ekmoviĝi agade pri komerco dum la venonta jaro, ĉar ni kunlaboras unuavice por nia disvolviĝo.


Fonto: (eo) Miora Raveloharison Afrikaj virinoj elpaŝas publike, Bulteno Esperanto en Afriko (n-ro 44, p5) (2021-10)


Ligilo