Esperanta PEN-Centro: Julian Modest nova PEN-prezidanto

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

14-a de aŭgusto 2021

Julian Modest

Julian Modest (pseŭdonimo de Georgi Miĥalkov) estas la nova prezidanto de Esperanta PEN-Centro; lin elektis la Asembleo, kiu fizike kunvenis ĉe la Esperanto-Domo KCE en Svislando, krome kun la skajpa partopreno de Carlo Minnaja. Julian Modest estas unu el la plej fekundaj prozistoj dum la sesa periodo de nia literaturo, periodo kiun Giorgio Silfer konsideras arkivebla ekde 2020.

Silfer mem estis elektita kiel vicprezidanto por tiel pli efike reprezenti la Esperantan centron dum la jubilea jaro de PEN Internacia. Sekretario-kasisto restas Miroslava Kirova. Judit Felszeghy kune kun Koffi Gbeglo reprezentos la paktintan establon ĉe la Forumo de la Esperanta Civito.


Simile al KCE ĉe ALTE, en la tegmenta organizo nia centro estas konsiderata unu el la plej seriozaj kaj bonfartaj, malgraŭ sia eteco: efektive ĝi trapasas la pandemion vigle en sia aktiveco, kaj kun ekvilibra financa stato, riĉigita per la posedo de la Pegonesto (malgranda apartamento en proprieto de LF-koop, kies kolektiva membro nia PEN estas).


La Asembleo akceptis unuanime la aliĝon de c-ano Benoit Philippe, kaj same unuanime (laŭ propono de prezidanto Modest) ĝi prokrastis al la venonta jaro la pritrakton de la aliĝpeto de mag. Nicola Ruggiero.

Fonto: (eo) Aleksander Korĵenkov, Julian Modest nova PEN-prezidanto La Ondo de Esperanto (2021-08-11)