Facilas diri ”neŭtraleco”. Malfacilas esti neŭtrala.

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

14-a de aprilo 2022

Renato Corsetti

Neŭtraleco estas ruĝa fadeno, kiu trakuras la tutan historion de la movado. Oni trovas ĝin en la himno ”sur neŭtrala lingva fundamento” kaj oni trovas ĝin en multaj el la kongresaj paroladoj de Zamenhof.

En la 3-a universala kongreso en Kembriĝo, en kiu li iom longe insistis pri neŭtraleco, li diris:

”Vi ofte aŭdis pri la neŭtraleco de niaj kongresoj [...] ĉio, kio neniun ofendante, povas krei pacan ponton inter la popoloj, tio [...] devas esti ĝuste la esenco de niaj kongresoj [...]”


Aliflanke la historio de la movado estas plena je akuzoj inter esperantistoj pri rompo de neŭtraleco. Tio komenciĝis en la tempo de la unua mondmilito.

Laŭ la Plena Ilustrita Vortaro, la vorto ”neŭtrala” signifas: ”Ne partoprenanta, nek volanta partopreni en diskuto, konflikto, milito”. Sed, konante la homan naturon, tio estas ebla nur pri aferoj, pri kiuj oni estas indiferenta.


Tamen la statuto de Universala Esperanto-Asocio diras en la artikolo 5-a:

UEA estas neŭtrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio, kaj sociaj kaj politikaj problemoj, kun escepto de la lingva problemo en internaciaj rilatoj. Tiu neŭtraleco signifas, ke UEA ne prenas starpunkton pri la koncernaj problemoj.


Fonto: (eo) Renato Corsetti Facilas diri ”neŭtraleco”. Malfacilas esti neŭtrala. Ora_Ĵurnalo (aprilo 2022)