Festotagoj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Baza jara kalendaro de UN- kaj Unesko-tagoj kaj de la Esperanto-Movado, kies festadon rekomendas UEA :

Festotagoj: Informoj pri festendaj eventoj, tagoj, semajnoj, jaroj kaj jardekoj kun sugestoj pri agadoj (kreata).

Legu 2-paĝan pdf-version de la rilata artikolo de Stefano Keller, UEA-estrarano, aperinta en la revuo Esperanto de UEA, januaro 2014:
Agade, celebrante: Ek al nova jaro. Kalendaro de festendaj tagoj 2014




  • Januaro: La monatoj januaro kaj junio, sen proponataj festendaĵoj, permesos al vi pli longan pretiĝon al la alimonataj eventoj.
  • Februaro:

13 - Monda Tago de la Radio (Unesko)
17-23 - Semajno de Internacia Amikeco (esperantistoj)
20 - Monda Tago pri Socia Justeco (UN)
21 - Internacia Tago de la Gepatra Lingvo (Unesko)

  • Marto:

8 - Internacia Virina Tago (UN)
21 - Internacia Tago de la forigo de rasa diskriminacio (UN)

  • Aprilo:

22 - Internacia Tago de la Tero [UN]

  • Majo:

21 - Monda Tago por Kultura Diverseco, por Dialogo kaj Evoluo (UN)
22 - Internacia Tago por Vivo-Diverseco (UN)

  • Junio: La monatoj januaro kaj junio, sen proponataj festendaĵoj, permesos al vi pli longan pretiĝon al la alimonataj eventoj.
  • Julio:

26 - Esperanto-Tago - Lingva justeco (esperantistoj) - vizitu la koncernan vikipaĝon: Esperanto-tago 2014

  • Aŭgusto:

9 - Internacia Tago de Indiĝenaj Popoloj de la Mondo (UN)
12 - Internacia Junulara Tago (UN)

  • Septembro:

21 - Internacia Paco-Tago (UN)
26 - Eŭropa Tago de Lingvoj (en Eŭropo)
30 - Monda Tago de Tradukado (FIT)

  • Oktobro:

5 - Monda Tago de Instruistoj (Unesko)

  • Novembro:

16 - Internacia Tago de Toleremo (UN)

  • Decembro:

10 - Tago de Homaj Rajtoj (UN)
10 - Priesperanta rezolucio de Unesko, Montevideo 1954 (Unesko)
15 - Zamenhof-Tago / Tago de la esperanta libro (esperantistoj)

Internaciaj jardekoj de UN:

  • 2005-2014: Internacia Jardeko de Edukado por Daŭripova Evoluo [UN]
  • 2005-2015: Dua Internacia Jardeko de Indiĝenaj Popoloj de la Mondo [UN]
  • 2011-2020: UN Internacia Jardeko pri Biodiverseco [UN]
  • 2013-2022: Internacia Jardeko de Interproksimiĝo de Kulturoj [Unesko]


Krom ĉiuj tiuj datoj kaj eventoj, regione konsideru la sekvajn eblojn por agadoj:

  • Internaciaj, naciaj aŭ regionaj eventoj, kiuj rilatas al

- lingvo
- kulturo
- etnoj
- interetna interŝanĝo, amikeco
- paco.
Ekzemploj:
- lingvo-salonoj/ekspozicioj;
- libro-ekspozicioj/salonoj/foiroj;
- plurkulturaj festoj, festivaloj;
- konferencoj, renkontoj,
kaj aliaj eventoj, kies liston laŭfake, laŭteme kaj laŭloke serĉu surloke, en via regiono.