Filipinoj: Reta, pli inkluziva Z-taga festo

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

5-a de marto 2021

Situo de Filipinoj ruĝa.ph.png

Kiel nova mejloŝtono en la filipina movado, okazis unuafoje rete la Zamenhof-taga kaj jarfina festo, organizita de Filipina Esperanto-Junularo (FEJ), la 19-an de decembro 2020.

La duhora festo celis ne nur tradicie festi la naskiĝdatrevenon de d-ro Zamenhof, sed ankaŭ retrorigardi la sukcesojn kaj defiojn, kiujn spertis la organizo dum la tuta jaro.


La feston komencis tradicia prelego pri la vivo kaj kontribuoj de d-ro Zamenhof, kiun liveris Albert Stalin Garrido, prezidanto de FEJ. La prelego, farata ĉiujare ekde 2018, celis konigi al novuloj la motivojn kaj spertojn de Zamenhof, per kiuj li iniciatis la lingvon, kaj doni al ili ideon, kiel li povas esti inspiro al novaj lernantoj kaj entuziasmuloj de la lingvo.


Partoprenantoj tuj poste pluiris al la jarfinfesta duono de la renkontiĝo, gvidata de Wayne Adrian Federigan, kiu malfermis diskutrondon pri du ĉefaj temoj, nome: “Kiuj estas viaj plej grandaj kaj notindaj spertoj en Esperantujo en 2020?” kaj “Kion vi esperas pri la venonta jaro 2021?”


Ne mankis kulturaj prezentoj, kiuj pliriĉigis la programon.

La partoprenantojn regalis Jullian Patrick Azores (Peejay), kiu ludis La Esperon per sia fluto, kaj Anne Frances Calceta, kiu kantis tri filipinajn kantojn tradukitajn en Esperanton. Calceta gajnis la unuan en la konkurso Mondovizio dum la reta Internacia Junulara Kongreso (IJK) pro sia kantado de la kanto Stelo (tradukita el fama loka kanto).


La fina parto de la renkontiĝo estis montrado de la filmeto Mesaĝoj de Espero, kiun publikigis TEJO okaze de la Zamenhofa Tago. La filmeto enhavis mesaĝojn de pli ol 20 samideanoj de diversaj partoj de la mondo.

Estis efektive la lasta evento de la organizo en la jaro 2020, kiu estis tre progresa jaro ne nur en la movado filipina, sed ankaŭ en la internacia. Ĉirkaŭ 15 membroj de diversaj insuloj de la lando partoprenis, kio ne eblus se la festo ne okazus rete. FEJ ŝatus danki al ĉiuj individuoj kaj organizoj, kiuj kontribuis al la plivigliĝo kaj kresko de FEJ dum la tuta jaro, kaj esperas pli aktivan kunlaboron kaj reciprokan subtenon en la venonta.


Fonto: (eo) Filipina Esperanto-Junularo Reta, pli inkluziva Z-taga festo KAOEM (januaro 2021)


Zamenhof-Taga kaj Jarfina Renkontiĝo 2020 PH.jpg