Gaston Waringhien (1901-1991)

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

5-a de aprilo 2022

Gaston Waringhien kun la manuskripto de PIV en 1970

Profesoro pri lingvistiko kaj leksikografio, li estas ĉefe konata kiel Esperantisto, redaktoro de la Plena Vortaro (1930) kaj Plena Ilustrita Vortaro [1] (PIV 1970), de la Granda Vortaro Esperanto-Français (1957) kaj de la Plena Analiza Gramatiko (1935, 1938, 1981), kun Kalman Kalocsay. En siaj verkoj ankaŭ estas poemoj en Esperanto, eseoj kaj lingvaj traktaĵoj.

Laŭ liaj tiom pravaj diroj :

(fr) « On éprouve, à manier l'Espéranto, une impression d'aisance créatrice, qu'on ne retrouve nulle part ailleurs, et qui donne à cette langue un charme très spécial »

(eo) « Oni travivas, manipulante Esperanton, impreson de kreiva facileco, kiun oni retrovas nenie alie, kaj kiu donas al tiu lingvo tute apartan ĉarmon »


Li estis membro de l’ Akademio de Esperanto (1925-1991), kies rolo estas : redakti unulingvan vortaron en Esperanto, kontroli teknikan leksikon en Esperanto, relegado kaj lingva kritiko de esperantistaj verkoj kaj ebleco atribui premiojn al plej valoraj verkistoj en Esperanto.


Mi bonŝance renkontis lin dum renkontiĝoj de « La Seine » en regiono de Troyes apud arbaro kaj la lago d’Oriento en Mesnil St Père, en kiuj mi partoprenis plurajn jarojn kaj en kiuj mi eĉ trapasis ekzamenojn.

La organizantoj estis Georges Lagrange kaj Suzanne Bourot, kiuj poste ankaŭ zorgis pri La Kvinpetalo, kiun ili kreis. Tiam Waringhien estis tre aĝa kaj dormema.

Tamen kun ankaŭ brila menso. Mi estis novbakita esperantistino ; tamen ne senkultura ! Mi iris al li por saluti kaj li diris kun emfazo, sin prezentante : « Sinjoro de Beaufront » ! Sed, tamen tute ne novica, mi sciis iom pri la afero « de Beaufront » [2], kaj aplombe respondis, kun sama emfazo : « Nur Tereza Sabatier ! »


[1] PIV

La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, PIV, estas la plej granda unulingva vortaro en Esperanto de la esperantista komunumo ; reviziita kaj korektita, ĝi estas ĉefa elemento por disvolviĝo de la literatura kaj uzata lingvo. Ĝi ne estas kolektiva verko, tamen ĝi estas rezulto de kunlaborado inter esperantoparolantoj kaj lingvistoj, sub direktado de Gaston Waringhien, ĝis lia morto. Ĝi estis-estas regule korektita kaj eldonita de SAT, kiu fieras pri ĝi. Nun eblas ankaŭ ĝin komplete konsulti sur la reto.

[2]

Louis de Beaufront (1855-1935), kies vera nomo estis Louis Chevreux, estis la unua franca esperantisto kaj unu el la kreintoj de « Ido » (, kiu konkurencis kun Esperanto).

Li diris sin markizo, sed ne estis markizo, kiel oni malkovris post lia morto. Li dediĉis sin al disvastigo de Esperanto. Tamen estis inter li kaj Zamenhof kaj francaj Esperantistoj malsama koncepto : Por Zamenhof, komuna lingvo estas humanismo, por De Beaufront, nur ilo.

Malgraŭ tio, Zamenhof elektis lin por prezenti Esperanton en delegacio por « Adopto de internacia lingvo ». Laŭ atestoj li elokvence defendis la lingvon.

Vidante, ke Esperanto ne estas elektita, li prezentis propran projekton « Ido ». Kaj poste, havis taskon de la delegacio por modifi Esperanton laŭ Ido-projekto.

Tiam li forlasis la Esperanto-movadon. Sed lia projekto ne havis saman sukceson kiel Esperanto. La nombro de parolantoj neniam atingis saman kvanton kiel Esperanto.


Fonto: (eo) Tereza Sabatier, Gaston Waringhien 1901-1991 SAT-Amikaro (2022-01-01)