Gvineo: kontaktpersono : Alpha Ahmed Diallo

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

12-a de majo 2021

Situo de Gvineo ruĝa.ph.png
Gvineo - 2020.jpg

Gvineo estas lando en Okcidentafriko kun limoj al Atlantika oceano (300 km), Gvineo-Bisaŭo, Senegalo, Malio, Ebur-Bordo, Liberio kaj Sieraleono.

Regionoj

La lando sendependiĝis la 2-an de oktobro 1958, kaj ĝi konsistas el kvar naturaj regionoj, kiuj estas geografie, kulture, ekonomie kaj klimate malsamaj. Temas pri
1. la marborda regiono (malalta Gvineo [Kakande]) kun humida klimato,
2. la montara (meza Gvineo [Fouta Djallon]) kun milda klimato,
3. la savana (alta Gvineo [Mande]) kun tropika klimato kaj
4. la arbara (suda Gvineo) kun subekvatora klimato kun longa pluvsezono (9 -10-monata).

Lingvoj

La oficiala nacia lingvo estas la franca, sed ĉiuj etnoj parolas sian propran lingvon. Ekzistas pli ol 24 lokaj lingvoj, kio egalas al 24 etnaj grupoj de la lando. La tri ĉefaj lingvoj naciaj estas la fulana [pulaar], la maninka kaj la susua. La angla kaj la araba estas oficiale instruataj en la ŝtataj lernejoj kaj universitatoj.

Geografio

En la lando estas pli ol 1300 riveroj kaj riveregoj (Konkoure, Tinkisso, Milo, Bafing, Niandan,...). Kaj kelkaj riveregoj subregionaj fontas el Gvineo, nome: Niĝero, Senegalo, Gambio, Mano,... Estas ankaŭ multe da montoj, nome: Nimba (1752m), Loura (1532m), Benna (1214m), Gangan (1117m), Kakoulima (1011m).


En Gvineo, la ĉefaj ekonomiaj aktivaĵoj estas: komerco kaj servoj (40%); agrikulturo (24%) ĉefe rizo, manioko, maizo, terpomo, arakido, palma oleo, ananaso, banano, mango, oranĝo, kafo, tomato, kukumo; bredado (bovoj, ŝafoj, kaproj, porkoj, kokoj); fiŝado; industrio; turismo; kaj minerala ekspluatado (25-30%) de baŭksito (la unua monda rezervo kaj la dua monda produktanto), diamanto, oro, fero, nafto, uranio ktp.

Foto Alpha Ahmed DIALLO.jpg


Pluraj religioj pace kunloĝas, el kiuj la ĉefaj estas islamo (85%), kristanismo (10%), animismo kaj aliaj (5%).

El la 13 milionoj da loĝantoj 61% estas malpli ol 25-jaraĝaj, kaj 30,4% havas inter 25 kaj 54 jarojn.



Verkis: Alpha Ahmed Diallo


Fonto: 2020 : libreto pri la Afrika Tago : Alpha Ahmed Diallo, kontaktpersono en Gvineo (p14)