Helpo:Ŝablonoj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 Japana ekslibriso.ph.png

Navigado tra la helpo

Aliloken :

Kio estas ŝablono ?

Ŝablono estas speciala paĝo, kaj ilo, por konstrui aliajn paĝojn : ĝia enteno povas esti enmetita en aliajn paĝojn. Krome, ŝablono povas kunporti parametrojn, per kiuj ĝia funkcio povas iĝi pli forta. Ŝablonoj estas la konstruŝtonoj de paĝoj. Ekzemple: La paĝo niamondo konsistas el du konstruŝtonoj, nome {{maldekstra bloko}} kaj {{dekstra bloko}}.
La funkcio de ŝablono estas klarigita fine de la ŝablondifino. Fakte en la vikio ni uzas por tio specialan ŝablonon nome {{ŝablonklarigo}}.

Kie mi povas trovi ilian difinon?

Ĉiuj ŝablonoj en la UEA-vikio troviĝas sub kategorio La vikia datumbazo:Ŝablonoj, ordigitaj ene de ŝablonaroj, tio estas kategorioj, kiuj entenas nur ŝablonojn.

Ĉu mi povus vidi superrigardon de ĉiuj ŝablonoj?

Estas jenaj ĉef-ŝablonaroj :

Deirpunkto estas : ĉiu ŝablono estas kaj difinita kaj klarigita.

Kiel mi povus trovi pli da informoj pri ŝablonoj?

Sub ĉiu ŝablonklarigo troviĝas kelkaj praktikaj ligiloj por navigi tra la informoj pri UEA-vikio-ŝablonoj. Ekzemple : vidu la finon de la klarigo ĉe ŝablono {{maldekstra bloko}}.
Por plua ĝenerala informo pri ŝablonoj vidu Helpo:Ŝablono en vikipedio.