Helpo:Redakti

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 Japana ekslibriso.ph.png

Navigado tra la helpo

Aliloken :

Kio estas en ĉi tiu helpo ?

Du paĝoj

Ene de la helpo troviĝas du paĝoj por iomete orienti uzanton de la vikio:

  1. ĉi tiu unua paĝo pri redakti kaj
  2. dua paĝo pri la uzitaj ŝablonoj.

La ĝeneralaj trajtoj de vikiumado ne estas priparolataj ĉi tie; pri tio bonvolu konsulti la helpon el vikipedio aŭ la manlibron por novuloj.

Helpo en nacia lingvo

Por helpo en nacia lingvo vidu la informkeston dekstre. Krom la tie nomitaj estas multe pli da naciaj lingvoj kun helpo! Fakte pli ol 130! Vidu: Help:Editing en vikidatumoj.

Kelkaj informoj pri bildoj

Kiel uzi bildojn? Ĉi tio estas priskribita en vikipedio.

Kelkaj informoj pri tabeloj

Kiel krei tabelon? Bonvolu vidi la helpon pri tabeloj en vikipedio.

Kelkaj informoj pri ŝablonoj

Difino de la funkcio de ŝablono

Ŝablono estas speciala paĝo kaj ilo por konstrui aliajn paĝojn : ĝia enteno povas esti enmetita en aliajn paĝojn. Krome, ŝablono povas kunporti parametrojn, per kiuj ĝia funkcio povas iĝi ankoraŭ pli forta.

Klarigo de la funkcio de ŝablono

La funkcio de ŝablono estas klarigita post la fino de la ŝablondifino per speciala ŝablono nome {{ŝablonklarigo}}.

Superrigardo de la ŝablonoj uzitaj ene de UEA-vikio

Bonvolu vidi la helpan paĝon pri ŝablonoj.