Hispanujo: sukceso de la ĉeesta Kongreso de Esperanto

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

5-a de aŭgusto 2022

Situo de Hispanujo ruĝa.ph.png

Inter la 29-a de aprilo kaj 3-a de majo eblis finfine okazigi ĉeeste la 80-an Hispanan Kongreson de Esperanto, kiu devis atendi al la plibonigo de la sanitaraj kondiĉoj. La loko estis la tre bela kaj monumenta urbo Comillas, en la norda regiono Kantabrio.


Aliĝis ĉirkaŭ 150 homoj, eĉ se fine ne ĉiuj povis partopreni ĝin. Se vi mem ne povis ĉeesti, vi povas legi raporton pri la programeroj en tiu ĉi artikolo en La Ondo de Esperanto aŭ en jena vikipedia artikolo.
80-a Hispana Kongreso de Esperanto - 2022
Ni ankaŭ filmis grandan parton de la kongreso, kaj iom post iom ni publikigas la videojn en la jutuba kanalo de HEF. Oni povas aliri ilin en tiu ĉi videlisto, kie jam troviĝas kelkaj prelegoj, kantoj, kabaredskeĉoj kaj kantabraj eroj.


La sekva kongreso okazos verŝajne post unu jaro en la urbo Sevilo.


Klopodante varmigi la etoson por tiu ĉi sekvanta hispana kongreso, tre juna Gabriela intervjuis esperantistojn en Comillas kaj tion oni alŝutis en la jutuban kanalon pikapika, kie ŝi montras Esperanton al geamikoj. Spektu la unuan ĉapitron tie ĉi, kaj ĝuu la fluan Esperanton de infano kaj de komencantoj.



Fonto: (eo) HEF sukceso de la ĉeesta hispana kongreso de esperanto, Bitbulteno 81 (2022-05)