ILEI: gajninto de Premio La Torre 2022 estas Nitta Takamichi

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

18-a de julio 2022

Nitta Takamichi
Ilei-logo-2021.jpg

ILEI anoncas, ke la gajninto de Premio La Torre 2022 estas Nitta Takamichi el Japanio. La titolo de la brila esplor-raporto estas “Instrumetodo por Esperanto-kurso bazita sur metakognado kaj aktiva lernado”. Vi povas legi la finan raporton de la internacia ĵurio el ses landoj: ĉi tie (1 p.)


La ceremonio por la premio okazos dum VEKI-3 (la 3-a Virtuala Esperanto-Kongreso de ILEI), dimanĉon la 24-an de julio 2022 je la 9:00 UTC, kun prelego de Renato Corsetti pri la karmemora profesoro Maŭro La Torre kaj kun la ĉeesto de la reprezentantoj de familio La Torre kaj de la internacia ĵurio, kiu konsistis el famaj fakuloj: Ahmad Reza Mamduhi, Renato Corsetti, Xiao-feng GONG (Arko), Elisée Byelongo, Giridhar Rao, Dennis Keefe kaj Alessandra Madella.


De la 10:00 UTC sekvos unu-hora prelego de Nitta Takamichi pri siaj esplorado kaj instrumetodo. Vi povas aliĝi: ĉi tie.
La informo estis vaste disvastigita. Post tiu decido la vicprezidanto Alessandra Madella zorgis pri plenumo de ĉiuj devigaj proceduraj paŝoj post la aljuĝo.


Laŭ la reguloj, la gajninto de la Premio devas sendi sian esplorraporton en minimume 8 kopioj al Esperanto-bibliotekoj por la programo "Ni savu niajn semojn" de ILEI. Ĉi-foje estis interkonsentite, ke parto de bibliotekoj akceptos la ciferecan version de la laboraĵo. Entute la raporto iros al :

Pere de la estrarano Fernando Pita kontaktoj estas ankaŭ prenitaj kun la biblioteko de Brazila Esperanto-Ligo por ebla sendado.
Do, la esplorraporto iros al 4 kontinentoj.


Fonto: (eo) Elena Nadikova kaj Ahmad Reza Mamduhi Premio La Torre ILEI (2022-07-15)