Indonezio: IEA: rektaj elsendoj de nia Instagramo

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

10-a de julio 2021

Situo de Indonezio ruĝa.ph.png

Kiel novan agadon, ĉi-jare ni utiligas rektajn videoelsendojn de Instagram por babili kun aliaj indoneziaj esperantistoj, novuloj, aŭ alilandaj esperantistoj. Tiu ĉi agado celas informi pri Indonezia Esperanto-Asocio (IEA), pri aktualaj novaĵoj en la Esperanto-movado, aŭ diskuti pri diversaj temoj, ekzemple pri Esperanto-lernado, kaj tiel plu.


La rekta elsendo okazas du fojojn ĉiumonate ekde januaro, kutime sabaton vespere. Ilia Dewi, estrarano de IEA, gvidas la babiladon kun invititaj gastoj dum unu horo. Adam, juna esperantisto kaj studento el la urbo Bandungo en la okcidenta Javo, aperis en la unua rekta elsendo. Li rakontis pri siaj motivoj por lerni Esperanton kaj pri siaj spertoj. Li komencis lerni antaŭnelonge, kvankam li jam eksciis pri Esperanto, kiam li estis nur mezlernejano.


En la dua rekta elsendo, aperis alia juna esperantisto, Victor, kiu eklernis Esperanton meze de 2018. Ĉi-foje la babilado temis pri la avantaĝoj de lernado de Esperanto kaj celis diskonigi al spektantoj, ke Esperanto utilas ne nur por faciligi internacian komunikadon kaj amikiĝi kun alilandanoj, sed ankaŭ enhavas multajn aliajn avantaĝojn : oni povas pli facile lerni aliajn fremdajn lingvojn post la lernado de Esperanto, ĉar ĝi havas lernofaciligan valoron, kaj, vojaĝante en aliaj landoj, oni povas utiligi Pasportan Servon aŭ konatiĝi kun fremdaj kulturoj.


Reklamilo pri la vivaj elsendoj de IEA sur Instagramo

La tria rekta elsendo okazis en februaro kun Ariel, novulo el urbo Medano en norda Sumatro. Ilia demandis, kiel li interesiĝis pri Esperanto kaj kiel li komencis lerni ĝin. Kiel lernanto en mezlernejo, li devas lerni fremdajn lingvojn, sed li opinias, ke ili estas malfacilaj. Lia kuzino sugestis al li, ke li lernu Esperanton, kaj li senpage aliĝis al la virtuala baza kurso, kiu estis organizita de nia asocio. Ankoraŭ en februaro, Fandra, la estrarano pri informado, aperis en la kvara rekta elsendo kaj babilis kun Ilia pri Esperanto kiel ponto en diverseco. Li nun studas magistran kurson pri sudorientaziaj studoj rilate al kultura diverseco.


En marto, aperis alia novulo, Jati Prasetyo, kiu memlernas Esperanton per Duolingo. Li parolis pri la defioj de memlernado kaj la manko de paroligaj ekzercoj. Li subite trovis la afiŝon pri niaj paroligaj sesioj, kiuj ebligas al komencantoj ekzerci sin pri sia parolkapablo, kaj kelkfoje li partoprenas. En tiu ci rekta elsendo, Ilia ankaŭ montris kelkajn Esperantajn librojn, kiuj estas utilaj kiel leĝajoj por komencantoj kaj komencintoj precipe pro tio, ke la lingvaĵo de la libroj estas facile komprenebla.

Fine, la lasta rekta elsendo okazis la 27-an de marto kun du junuloj, Victor kaj Pande el Balio. Ili interbabilis kun Ilia pri diversaj medioj por reklami Esperanton. Rakontante siajn spertojn, ili ambaŭ komencis reklami Esperanton al siaj familioj. Nun en la reta epoko, homoj preferas akiri informon de retejo, sociaj retejoj aŭ aliaj platformoj.


En Indonezio, Instagram estas unu el la plej popularaj sociaj kanaloj kiel Twitter, Facebook kaj Tiktok. Pro tio, ni kreis konton nome de IEA, kun uzantonomo @asosiasiesperanto kaj regule afiŝas novaĵojn pri la movado en Indonezio kaj aliaj landoj. Laŭ enketo en 2020, la nombro de uzantoj de Instagram en Indonezio estis 63 milionoj, kaj ĝi daŭre kreskas.

Konsiderante tiun grandan nombron, Instagram povas esti efika por reklami la lingvon al indonezianoj, precipe al gejunuloj.

Antaŭ la fino de rekta elsendo, Ilia ankaŭ surloke reklamis Esperanton al grupo da gejunuloj por montri al la spektantoj, ke oni povas reklami Esperanton per simpla informado aŭ disdonado de flugfolioj. Por kapti la rektajn elsendojn de IEA, sekvu nin ĉe Instagram serĉinte la uzantonomon @asosiasiesperanto kaj legu informojn pri la lingvo kaj nia movado.


Fonto: (eo) Indonezia Esperanto-Asocio, Rektaj elsendoj de nia Instagramo KAOEM (2021-04)