Indonezio daŭre elstaras en reta agado

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

1-a de marto 2021

Situo de Indonezio ruĝa.ph.png

En decembro 2020, nia asocio sukcese realigis du agadojn.

Unua estis la komuna festo de Zamenhofa tago, kiu okazis virtuale per Zoom la 15-an de decembro. Partoprenis ĉ. 25 homoj el diversaj urboj en Indonezio kaj aliaj landoj, inkluzive de Francio, Svislando, Tajlando, Koreio, Filipinoj, Norvegio kaj Orienta Timoro.


Je la 20-a horo laŭ loka tempo (UTC+7), la festo komenciĝis per bonvenigaj vortoj de Ilia, la prezidantino de IEA. Poste, ŝi legis mallonge la biografion de d-ro L.L. Zamenhof.

Daŭrigante la programon, tri junaj indonezianoj, kiuj nomiĝas Arifah, Victor kaj Ali, deklamis bele la poemojn de Zamenhof. Esperantisto de Francio, Jean-Claude Roy prelegis mallonge rilate al la poemoj, kiuj esprimas la ideojn de Zamenhof pri ĝusta komunikado, paco kaj amikeco. Li ankaŭ afable respondis kelkajn demandojn de la partoprenantoj. Estis unu indoneziano, kiu demandis pri legindaj libroj por komencantoj, kaj li proponis kelkajn, ekzemple Gerda Malaperis kaj Vojaĝo al Esperanto Lando.

Post unu horo, ni kune manĝis kaj trinkis; ni eĉ tostis virtuale. Manĝante kaj trinkante, ĉiuj havis la eblon esprimi siajn dankvortojn al Zamenhof. Ĉiuj konsentis, ke Zamenhof, kiel la inicianto de Esperanto, bone kontribuis al la homaro. Sekve, IEA lanĉis novan podkaston pri Esperanto en la indonezia lingvo. Tiu podkasto celas helpi anojn de la ekstera publiko, kiuj deziras lerni Esperanton kaj aŭskulti ĝisdatigojn, muzikaĵojn, novaĵojn ktp. Junaj esperantistoj, kiel Ali, prezentis sian muzikon per violono kaj Teofilo de Orienta Timoro mallonge parolis pri la situacio kaj malfacilaĵoj en sia esperantista movado. Antaŭ la fino de la komuna festo, ni kune kantis du kantojn: Dankon al Zamenhof kaj la himnon La Espero. Poste, ni havis la komunan foton kaj adiaŭis unu la alian kun belaj ridetoj de ĉiuj.


Due, temas pri la 6-a baza kurso, kiu okazis la 19-an de decembro. Ĉi tiu kurso estis la lasta leciono el la tuta lecionaro, kiu komenciĝis en julio 2020. Ĉi-foje, partoprenis sep kursanoj, kiuj venis de diversaj urboj de Indonezio: Ĝakarto, Bekasi, Bandungo, Depok kaj Soloo.

Ilia Dewi

La gvidanto de kurso, Ilia Dewi, prenis la lecionon el la sekcio “Konciza Gramatiko” de Lernu! kaj sendis ĝin al ĉiuj per retmesaĝo; ŝi ankaŭ uzis la libron Kunci. La kurso estis aranĝita helpe de Irana Esperanto-Asocio (IREA). S-ro Ahmad Mamdoohi ĉiam helpis disponigi Zoom-ĉambrojn por la kurso. Pro tio, ni multe dankas lin pro la aktivaj kunlaboro kaj subteno.


En tiu ĉi kurso, la kursanoj lernis pri aktivaj kaj pasivaj participoj, la uzado de prepozicioj kaj la mallongigo de vortoj en Esperanto. Post du horoj, la kurso finiĝis. Ni ĝojas, ke nia agado, la virtuala baza kurso por komencantoj, sukcese okazis en 2020 ekde julio ĝis decembro. Ni disdonos atestilojn al la kursanoj, kiuj diligente lernas kaj progresas.


Fonto: (eo) Indonezia Esperanto-Asocio Indonezio daŭre elstaras en reta agado KAOEM (januaro 2021)