Informaj Tekstoj Pri Ĝi

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

http://www.internacia.tv/images/banners/itv468x60.gif http://internacia.tv

La teamo de ĝangalo, kiu dum la lastaj naŭ monatoj elmontris sian seriozecon kaj profesiecon per la plej granda novaĵ-portalo en Esperanto, volas dividi kun la tutmonda esperantistaro la defion establi la unuan en la mondo profesian interretan televidkanalon tute en Esperanto - ITV (Internacia Televido).

La problemoj pri televidaj elsendoj en Esperanto delonge kirliĝas en la menso de tiuj, kiuj establis ĝangalon. La skipo multe studis pri la temo, multe enketis ĉe profesiuloj kaj laborantoj en tiu merkato, alvenante al la konkludo, ke jam eblas al la esperantistoj havi sian propran televidon. La kostoj por ses-monata funkciado de la kanalo - ITV (Internacia Televido) atingas 35 mil eŭrojn (la mono estos uzata por ses monatoj da laboro, aĉetado de teknikaj aparatoj, dungado de kompetentaj homoj kaj teknikistoj, kaj pretigo de studioj kaj kameraoj). La celo de la kampanjo estas kolekti la kapitalon per mondonacoj kaj kontribuoj de la tutmonda esperantistaro, individue aŭ klube, por la establo de profesia televidkanalo en Esperanto.

Al tiuj, kiuj volas kontribui aŭ informiĝi pri la establo de ITV, ni petas viziti la subportalon de la kampanjo http://gxangalo.com/televido , aŭ kontakti nin per la retadreso televido@gxangalo.com.

En tiu subpportalo, eblas jam antaŭĝui la altan kvaliton, kiun havos ITV, dank' al 6-minuta filmeto. Tie ankaŭ trovighas pli detalaj informoj pri la manieroj kontribui, mone, teknike aŭ persone. Flavio Rebelo, la motoro malantaŭ ĝangalo kaj la projekto ITV, planas pilgrimi tra Esperantio, irante de klubo al klubo tra la kontinentoj, persone, eksplikante pri kio temas la afero, kaj kiel ĝi revolucios la manieron, per kiu ni rilatas al la internacia lingvo.

UEA (Universala Esperanto-Asocio) kaj ESK (Esperanto-Societo Kebekia) jam forte subtenas la kampanjon. Alvenas nun la tempo ricevi de la unuopaj esperantistoj la apogon, kiu estos decidiga por la establo de propra, plene Esperanta, televidkanalo. Tial, estimataj geamikoj, ni deziras sincere kaj tutkore peti, ke aliaj E-organizaĵoj subtenu la projekton establi interretan televidkanalon, per mono (subvencie), aŭ per malferma apogo, kiu povas iel generi monon. Paralelaj kampanjoj organizotaj de kluboj kaj asocioj de Esperanto tra la mondo estas do tre bonvenaj, kiel maniero financi la projekton. Partoprenu vi ankaŭ en la plej granda aventuro de nia lingvo ekde ties lanĉo, en 1887 - la establo de la unua televidkanalo en Esperanto.

de Ĝangalo-redakcio al la tutmonda Esperanto-Movado.