Irano: IrEA-ĉeesto en Internacia Turisma Ekspozicio de Teherano

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

7-a de aprilo 2022

Situo de Irano


Stando de IrEA kadre de Irana turisma ekspozicio

La 15-a “Internacia Ekspozicio de Turismo kaj Rilataj Industrioj” kun la frapfrazo "Turismo por Inkluzivema Kreskado" okazis kvar tagojn ekde la 29-a de januaro ĝis la 1-a de februaro 2022 en la konstanta loko de la Teherana Internacia Ekspozicio – la plej granda en Irano (retejo en la angla: http://irantourismshow.com/en-us/).

La ekspozicion okazigis la irana “Ministerio pri Kulturaj Heredaĵoj, Turismo kaj manfaritaĵoj” kune kun la “Tegmentofirmao por evoluigo de irana kaj monda Turismo”.


En unu el la salonegoj de la ekspoziciejo, la salonego numero 35, estis asignita aro da standoj al studentaj sciencaj asocioj rilataj al la diversaj agadoj de turismaj studentoj el ĉiuj universitatoj de Irano. IrEA estis invitita por kunlabori kun la “Scienca Asocio de la Universitato de Teherano pri Turisma Administrado” por prezentado de Esperanto kaj ties helpoj kaj faciligoj por turismado al la vizitantoj.


La du asocioj ĝuas bonajn interrilatojn sekve de komunaj retinarioj pri Esperanto kaj Turismo, kiuj okazis kun helpo de UEA kaj kadre de IKIKO en la 31-a de dec. 2021, 7-a kaj 13-a de jan., en kiuj kaj iranaj kaj eksterlandaj esperantistoj kaj/aŭ specialistoj pri turismo prelegis pri Esperanto kaj/aŭ turismo.
La retinariojn inaŭguris per siaj prelegoj pri Esperanto kaj Turismo, UEA-prezidanto, prof. Duncan Charters, kaj aliaj tri estraranoj de UEA, prof. So Jinsu, s-ro Fernando Maia Jr. kaj prof. Orlando Raola. Registraĵoj de la retinarioj spekteblas en la jutuba kanalo de UEA.


Dum ĉiuj kvar tagoj de la ekspozicio, mi tuttempe, t.e. ekde la 9-a horo matene ĝis la 17-a horo, estis tie kaj elmontris diversajn broŝurojn, afiŝojn, librojn, revuojn kaj aliajn esperantaĵojn, respondante diversajn demandojn de interesiĝintaj vizitantoj. Kaj sur mia tablo plenplenis da esperantaĵoj kaj surmure pendis afiŝoj kaj informiloj pri Esperanto en la persa.

Ĉirkaŭ 300 flugfolioj kun prezentadoj de Esperanto kaj ties ĉefaj fontoj kaj retejoj disdoniĝis dum la ekspozicio.


La Teherana Internacia Turisma Ekspozicio kiel unu el la plej gravaj aranĝoj en Irano en la kampo de turismo, kiu okazas ĉiujare kun la ĉeesto de grandega nombro da institucioj kaj firmaoj aktivaj en tiu ĉi tereno, estas bonega okazo por prezenti Esperanton kune kun ĝiaj aplik(ebl)oj en ĉiuj kampoj rilataj al turismo. Mi provis substreki avantaĝojn kaj helpojn de Esperanto por turisma disvolviĝo al la publiko – i.a. prezentante pri diversaj Esperanto-kunvenoj kaj ties multaj turismaj aranĝoj, Pasporta Servo, ktp.


La ĉeesto de la "Irana Esperanto-Asocio" (IrEA) en ĉi tiu internacia kaj renoma ekspozicio de la lando kune kun preskaŭ 300 aliaj aktivaj institucioj kaj firmaoj en la kampo de turismo, estis bonega okazo por konigi Esperanton kaj al la vizitantoj, kaj por diskuti kun aliaj turismaj aktivuloj pri interagado kaj kunlaboro kun IrEA.


Dum la kvar tagoj de la ekspozicio, ĉiutage la demandoj kaj komentoj de ĉirkaŭ 50 vizitantoj estis taŭge responditaj, kaj oni provis doni la necesan gvidadon al la interesiĝantoj per prezentado de broŝuroj, enkonduko de komunikiloj kaj informado pri la Esperanto-kursoj, kiuj nun okazas en la Universitato de Mazandarano kaj baldaŭ komenciĝos ankaŭ en la Universitato de Teherano.


Ligilo


Fonto: (eo) Hamzeh Shafiee Raporto pri IrEA-ĉeesto en la 15-a Internacia Turisma Ekspozicio de Tehrano IREA (vintro 2022)