Irano: Rikoltoplena aŭtuno por la irana movado

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

4-a de marto 2021

Situo de Irano ruĝa.ph.png

Aŭtuno estas la sezono, en kiu la studjaro en Irano rekomenciĝas. Ĉi-jare la malfermo de lernejoj kaj universitatoj estis bona okazo, por ke Irana Esperanto-Asocio (IrEA) donu pli da atento kaj celforto al studentoj en universitatoj. Estis tiel ke la plano por okazigi internacian ret-seminarion por prezenti Esperanton al la publiko, kunlabore kun la Universitato de Mazandarano, estis granda sukceso kaj kaptis la atenton de studentoj en aliaj universitatoj. La menciita retinario (“reta seminario, analoge al la anglalingva webinar) okazis la 22-an de oktobro kun la partopreno de renomitaj profesoroj esperantistaj kiel prelegantoj.


Post tiu retinario, la studentoj en la Universitato de Ŝirazo decidis organizi kaj okazigi similan aranĝon. La programo estis planita por tri tagoj kun prelegantoj el ok landoj. La retinario okazis la 23-an, la 25-an, kaj la 26-an de novembro kaj estis spektita de pli ol 300 interesiĝantoj. La programo, kiu ĉefe okazis en Zoom, estis samtempe elsendita en YouTube kaj Aparat (la irana ekvivalento de YouTube). Pli detala raporto pri tiu ĉi retinario aperis en la decembra numero de la revuo Esperanto.


Dum oktobro kaj novembro, IrEA okazigis retan kurson, en kiu partoprenis pli ol 20 lernantoj. La filmoj de ĉiuj 22 sesioj de tiu kurso estas spekteblaj kaj elŝuteblaj ĉe la retejo de IrEA.

En tiu ĉi raporto ni ne menciis la jam regulajn kaj tradiciajn agadojn, ekzemple la publikigadon de nia organo Irana Esperantisto kaj podkasto, kaj aliajn agadojn. Ni invitas ĉiujn legantojn de tiu ĉi raporto viziti la retpaĝaron de IrEA (www.espero.ir) por vidi pli da informoj pri la movado en Irano.

Ĉi-sube oni vidos la afiŝon pri la tritaga retinario, pri kiu ni raportis. La afiŝo estis preparita en tri lingvoj (Esperanto, la persa kaj la angla) kaj estis vaste distribuita en diversaj medioj.


Fonto: (eo) Hamzeh Shafiee Rikoltoplena aŭtuno por la irana movado KAOEM (januaro 2021)


Retinario universitato de ŝirazo 2020.jpg