Japanujo: 2022-09-23 → 25: la 109-a Japana Esperanto-Kongreso

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

19-a de junio 2022

Situo de Japanujo

La Japana Esperanto-Kongreso okazos kaj rete (per Zoom kaj Discord) kaj surloke en Hachioji (haĉiooĝi), Tokio. Limigo sub la epidemio de la nova kronviruso antaŭenigis la utiligon de retaj rimedoj por regulaj kunvenoj, studsesioj kaj kongresoj japanaj kaj mondaj en nia Esperantujo. Ni volas pripensi la efikon de ŝanĝoj en komunikaj metodoj al vivmanieroj, Esperanto-movado kaj internacia interŝanĝo. La prelego de prof. Federico Gobbo traktos la kongresan temon.


La urbo Hachioji en la okcidenta parto de la gubernio Tokio prosperis en produktado de kruda silko kaj teksaĵoj. Prezentiĝos unika pupteatraĵo, tradicia arto de la urbo.


109-a Japana Esperanto-Kongreso


Fonto: La 109a Japana Esperanto-Kongreso ĉe Eventa Servo