Japanujo: Zamenhof tago : perspektive de loka grupo

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

1-a de marto 2021

Situo de Japanujo ruĝa.ph.png

Tiba-Esperanto-Societo havis la Zamenhofan Feston, en kiu partoprenis 6 membroj per Skype. La festo okazis la 13-an de decembro 2020 de 3:00 ĝis 5:00 ptm.

Unue, la prezidanto salutis kaj parolis pri sia konatiĝo kun Esperanto kaj pri sia enhospitaliĝo. Sekve, alia membro parolis pri gravaj lokoj en la vivo de Zamenhof, nome: liaj naskiĝloko, universitato en Varsovio, laborejo, ktp. Ŝi ankaŭ gvidis kantadon de la himno La Espero.

Poste, aliaj membroj prezentis la librotitolojn, kiujn ili rekomendis al la ĉeestantoj. Tamen, pro problemo ĉe la komputiloj de la membroj, tempo mankis; tial, nur du membroj povis paroli pri siaj ŝatataj libroj. Ĉiukaze, ĉiuj havis siajn rolojn, kiuj estis gravaj por realigi la feston sukcese, kaj ni ĉiuj pasigis tre ĝojan tempon uzante Skype.

Kvankam ni havis etajn problemojn, ni ĝuis nian Zamenhofan feston. Mi fakte spertis mian Zamenhofan feston unuafoje, kaj mi organizis la eventon! Mi lernis multe pri Zamenhof, danke al la paroloj de miaj kamaradoj.

Mi dankas al ĉiuj partoprenantoj.

Fonto: (eo) Fujisawa Toshihito Zamenhof tago : perspektive de loka grupo KAOEM (januaro 2021)