Justa komunikado: kio ghi estas

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


Justa Komunikado: kio ĝi estas kaj kial ĝi estas grava por la mondo nun


Justa komunikado estas situacio de komunikado inter homoj, en kiu ĉiuj havas la samajn eblecojn. Estas klare, ke, se kelkaj homoj rajtas paroli en sia denaska lingvo dum aliaj devas paroli en fremda lingvo, ne ekzistas tiu situacio de egaleco.

Per la elekto de unu aŭ kelkaj lingvoj super aliaj oni signalas la pli grandan gravecon aŭ la regadon de tiuj, por kiuj la uzataj lingvoj estas iliaj gepatraj lingvoj. Tiu elekto fariĝas rimedo por ekskludigi homojn de politiko, edukado, aliro al komercado kaj multaj aliaj aspektoj de la vivo. Ĝi fortigas sociajn-ekonomiajn malegalecojn inter grupoj.

Ekzistas lingvaj rajtoj de la homoj kaj ekzistas homaj rajtoj kun lingva enhavo. Libereco de sinesprimado kaj la uzado de iu lingvo estas nedisigeblaj.

Spertoj ĉirkaŭ la mondo montras, ke plurlingvaj politikoj povas pliampleksigi ŝancojn por homoj en multaj manieroj. Tio, kion egaleca mondo bezonas, estas trilingva formulo, cetere rekomendita de Unesko, kiu donas publikan rekonon al la uzado de tri lingvoj: gepatra, landa/regiona, internacia

• Gepatra lingvo. Homoj deziras kaj bezonas povi uzi sian gepatran lingvon kiam tiu ĉi estas nek la regiona nek la internacia lingvo.

• Unu landa/regiona lingvo. Lingvo de loka ligado faciligas komunikadon inter malsamaj lingvogrupoj - kiel ekzemple la svahila en orientafrikaj landoj, kie ankaŭ multaj aliaj lingvoj estas parolataj.

• Unu internacia lingvo. En tiu ĉi epoko de tutmondiĝo, ĉiuj homoj devas esti kompetentaj en neŭtrala internacia lingvo, kiu metas ĉiujn popolojn je la sama nivelo, kiam temas pri internacia komunikado.

Landoj bezonas rekoni ĉiujn tri kiel oficialajn lingvojn aŭ almen aŭ rekoni iliajn uzadon kaj instruadon. Ekzistas multaj versioj de tiaj trilingvaj formuloj, depende de la lando. Dum estas eble kaj ech dezirinde ke ŝtato resto "neŭtrala" pri etneco kaj religio, tio ĉi estas neebla por lingvo. La homoj en la mondo kaj la civitanaro en la unuopaj landoj bezonas komunan lingvon por antaŭenigi reciprokan interkomprenon kaj efikan komunikadon, sed samtempe rajtas utiligi sian gepatran lingvon.

La internacia lingvo Esperanto ofertas ilon neŭtralan por certigi la lingvajn homajn rajtojn je la internacia nivelo. "El ĉiuj planligvoj de la mondo Esperanto estas hodiaŭ la plej konata kaj la plej uzata. Laŭ mi, ĝi alportos multajn avantaĝojn, se la homoj konsideros ĝin serioze. ...Esperanto bezonas malpli da lernotempo ol iu ajn ‘natura’ lingvo, ĉar ĝi estas regula kaj logika – ne havas esceptojn. Tamen, oni povas en Esperanto diri ĉion, kion oni volas, ĉar ĉiu povas facile krei novajn vortojn." laŭ la monde konata lingvistino Dr. Tove Skutnabb-Kangas. Ĝi, krome, malhelpas la hegemoniismon de la momentaj grandaj potencoj. Tiuj potencoj nuntempe estas la anglalingvaj landoj, kaj tial la angla iĝis tiel potenca tra la mondo. Sed, kia estos la estonteco post 50 jaroj? "Plifortigi la rajtojn de la parolantoj de ĉiuj lingvoj estas, afero al kiu Esperanto signife kontribuas" laŭ alia konata lingvisto, Robert Phillipson.

Estas tempo ĉesi pensi sekvi la momentajn fortulojn, ni devas komenci starigi situacion de egaleco inter ĉiuj popoloj de la mondo. Esperanto estas ilo por atingi justan komunikadon.