KAVALIRO EN TIGRA FELO

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi



KAVALIRO EN TIGRA FELO

Poemo de Ŝota Rustaveli XII jarcento

Traduko en Esperanto de Zurab MAKAŜVILI

Kompilis kaj redaktis komputilversion de la poemo NANA ĤIZAMBARELI

en la jaro 2013-a

Legu pri la eposo en Vikipedio

Kavaliro en tigra felo 1
Kavaliro en tigra felo 2
Kavaliro en tigra felo 3
Kavaliro en tigra felo 4
Kavaliro en tigra felo 5
Kavaliro en tigra felo 6

501.

“Parsadan komencis plendi pri monarka sort’, destino,
Diris : “Venas maljuneco malgraŭ volo kaj deziro,
Kvankam estas ni feliĉaj, tamen ni ne havas filon,
Sed kontentas, ke ĉielo donis al ni la filinon”.

502.

“Tamen por filino nia bezonata estas edzo,
Ke heredu li la tronon, havu indan li potencon,
Estu saĝa li – reganto, estuli la ekscelenco,
Ke li povus malamikojn neniigi de komenco”.

503.

“Mi respondis: ”Malfacilas mankon de la filo kaŝi,
Sed sufiĉas por ni suno, kiun ĉiu devas ami;
Ĉiu estus feliĉulo tiun belulinon havi,
Vi mem scias ja pli bone, kiel la elekton fari”.

504.

“Komenciĝis konsilio pri la edzo de l’filino;
Mia koro antaŭsentis – por ne ĝojo venas fino;
Reĝ’ proponis unu homon - de Ĥorezma* ŝaĥo filon;
Havi tian heredanton estus do por li utilo”.
_________
  • Ĥorezmo – potenca lando de 12-13 j.c.

505.

“Mi rimarkis – anticipe la decidon ili faris,
Kaj interkonsente, unu al alia nun rigardis;
Mi ne povis min proponi, al gereĝoj kontraŭstari,
Do fariĝis mi nur cindro, ĉio nun por mi amaris”.

506.

“La reĝino ĝin konfirmis: ”Ŝaĥo de Ĥorezmo fortas,
Por Nestan do lia filo estas edzo la plej bona”.
Kontraŭdiri mi ne povis, ĉar ŝi estis ĉiopova,
Kaj konsentis mi – povrulo, faris memkondamnan mortan”.

507.

“Al Ĥorezma Ŝaĥo sendis ili kurier – peranton,
Petis Ŝaĥon: “La Hindio serĉas tronon, heredanton,
Ni ne havas filon, tial serĉas lin en alilando;
Via estu filo, reĝo, de Hindio posedanto”.

508.

“Do revenis la sendito kaj donacojn li alportis,
Ege ĝojis ĥorezmŝaĥo, pro destino ne angoris,
Diris la kontenta ŝaĥo: ”Vi al mi feliĉon donis,
Ĉu pri ĝi mi povis revi? Do sincere li parolis”.

509.

“Kaj denove ili sendis kurieron al ŝaĥido,
Petis senprokraste veni sen la timo, malkonfido,
Mi ne povis plu elteni, iris laca al la lito,
Koro batis kaj suferis, mi fariĝis turmentito”.

INTERPAROLADO DE NESTAN KUNTARIEl KAJ ILIA DECIDO

510.

“Hejme sidis mi tre trista, min turmentis kordoloro;
Sklavo de Asmat alvenis – mi denove sentis forton,
Al mi donis li leteron – ŝi priskribis sian sorton,
Kaj ŝi petis min alveni, senprokraste por rakonto”.

511.

“Kaj mi tuj surĉevaliĝis, rajdis mi ĝis la ĝardeno,
Proksimiĝis mi al turo, ne perdinte la esperon;
Al Asmat mi iris haste – ŝi atendis mian venon,
Sur vizaĝo ŝia estis larmo – spuroj kaj ĉagreno”.

512.

“La aspekto ŝia trista malagrable min impresis;
Ŝi ja ĉiam estis gaja, sed nuntempe ne ridetis;
Ne parolis ŝi, nur ploris, mi danĝeron antaŭsentis.
Ne kuracis ŝi korvundon, maltrankvilon ne forprenis”.

513.

“Ŝia tristo miajn pensojn deflankigis kaj deprimis,
Min Asmat kondukis ĉambren, la kurtenon ŝi distiris;
Mi eniris, vidis lunon kaj malĝojo tuj foriĝis,
La radioj trafis koron, sed la koron ne varmigis”.

514.

“Lumo falis sur kurtenon, sed blindiga ĝi ne estis,
Orteksaĵon donacitan ŝi videble jam neglektis,
En la verda robo luno sur la taĥto triste ĝemis,
La vizaĝon larmoj lavis, sed ĝi fulmis kaj ĉagrenis”.

515.

“ Ĉi - momente ŝi similis al tigrino furioza,
Kun ŝi estis nek la luno, nek ĉielo – la steloza,
Min Asmat sidigis tie sur la seĝon – la ripozan,
Amatino mia ŝajnis tre kolera kaj nervoza”.

516.

“Miras mi, ke vi alvenis” – ŝi proponis siajn pruvojn;
“Perfidulo vi ja estas kaj samtempe ĵurrompilo;
Tamen sciu pro turmentoj dio sendos al vi punon”.
Mi kuraĝis kontraŭdiri: ”Mi ne scias mian kulpon”.

517.

”Mi ne povas min pravigi ne sciante la aferon.
Kiun krimon mi do faris, kia estas mia peko?
Ŝi respondis: “Mensogulo, malfacilas ĉu deveno?
Kiel povis mi vin fidi? Vi min trompis – jen la vero”.

518.

“Ĉu vi scias la novaĵon – por mi edzon oni serĉis;
Vi ja tian konsilion ĉe gepatroj partoprenis,
Vi trankvile tie sidis kaj kun ĉio ja konsentis;
Ĉu vi diros, ke la ĵuron vi ne rompis, sed konservis?”

51 9.

“Ĉu vi jam forgesis tute, kiel ploris vi pro amo,
Kiel oni vin kuracis kaj vi ĝemis dum malsano?
Vi nuntempe min rezignis, mensogulo, sen kompato!
Ankaŭ mi simile faros – vi meritos tian agon”.

520.

“Tamen sciu, ke ne gravas, kiu estos suvereno,
Ĉar al mi nur apartenas la potenco en la regno;
Sciu, do mensoga homo, ke alie ĉi ne estos,
Iru for, ĉar vin egalas ankaŭ viaj aĉaj pensoj”.

521.

“Kaj ĝis kiam mi regados, estos vi ĉi tie nulo,
El Hindio mi forpelos vin kiel virinaĉulon,
Min similan vi nenie trovos, fia perfidulo”.
Tariel denove ĝemis, fluis larmoj el okuloj.

522.

Li daŭrigis: ”Post ĉi vortoj reakiris mi esperon,
Mi denove povis vidi sunan lumon sur la tero.
Sed, ho, ve, perdiĝis ĉio kaj postrestis nur sufero.
Efemera mondo, kiom vi turmentos la oferon?”

523.

“Sur kuseno mi ekvidis sanktan libron – la “Koranon”*
Prenis ĝin kaj gloris dion, poste gloris ŝin – la amon.
Mi parolis: ”Suno mia, min bruligas via flamo,
Tamen mi ankoraŭ vivas, do aŭskultu akuzaton”.

524.

“Se mi diros falsan vorton, vantan flaton aŭ mensogon,
Punu min ĉielo alta, ĵetu min en fridan tombon.
Vi ne juĝu sen aŭskulto – faris mi nenian trompon”.
Nun ŝi cedis kaj konsentis, finaŭskulti mian vorton”.

525.

“Mi daŭrigis: ”Se perfidis mi kaj rompis sanktan ĵuron,
Senprokraste de ĉielo frapu min mortiga fulmo,
Kiu povus anstataŭi vin, cipreson kaj la lunon?
Vin perdinte mi ne vivos kaj fariĝos nur mortulo”.

526.

“Oni min invitis kiel atestanton dum konsilo,
Sed pli frue la gereĝoj sciis ĉion pri decido.
Mi aŭskultis kaj komprenis – vana estus enmiksiĝo.
Ne konsentis mi en koro, sed ne montris kontraŭdiros”.
_________________
  • Korano – sankta libro ĉe muzulmanoj.

527.

“Kiel povis mi diskuti, se la reĝo ne komprenas,
Ke Hindio heredanton de la trono ja posedas
Kaj mi, Tariel, laŭ patro sola heredanto estas.
Do mi sentis, ke nuntempe prisilenti al mi decas”.

528.

“Kontraŭdiro nur malhelpus, devus agi mi prudente,
Ĉion bone primediti kaj ne fari senpripense;
Mia koro furiozis, pelis vagi intertempe;
Sed se vi min ne forlasos, ĉu mi vin rezignos certe?”

529.

“Je la nomo de la amo mi jam faris hipokriton.
Kaj de nun varmiĝis pluvo, estis rozoj jam savitoj,
Mi denove vidis perlojn inter la koralaj lipoj.
Ŝi eldiris: ”Kiel povis mi akuzi pri perfido?”

530.

“Nun mi kredas viajn vortojn kaj ne restas ia dubo,
Ĉar senkaŭze mi vin nomis ĵurrompulo, perfidulo.
Iru, petu mian manon, estu reĝo-grandegulo.
Ambaŭ ni sur trono sidos sen serĉado de fremdulo”.

531.

“Kaj denove post kolero venis paco kaj konkordo,
Estis ŝi denove luno, brila suno kaj aŭroro;
Ŝi sidigis min apude, tiel montris la favoron,
Ŝi parolis kaj estingis brulan fajron en la koro”.

532.

“Poste diris ŝi: ”Saĝulo ne kutimas tre rapidi,
Tia homo ĉian planon povas bone realigi;
Se forpelos vi fianĉon, reĝo povas koleriĝi,
Kaj pereos nia lando, se komencos vi militi”.

533.

“Se enlasos vi ŝaĥidon – oni lin al mi edzigos,
Ni ne trovos unuecon, rozon nian li frostigos,
La invitoj, edzaferoj, ŝtatagadoj pligrandiĝos,
Persajn ĥasojn ni abdikos, alilandul’ ne ĝojiĝos”.

534.

“Mi respondis : ”Dio gardu, ke mi lasu lin edziĝi;
La venintojn ĉe landlimo mi scipovos fortimigi,
Mian forton kaj kuraĝon povas vi sen dubo fidi,
Kaj post tia renkontiĝo por nenio taŭgos ili”.

535.

“Eble pensas mi virine” – mia amatino diras,
“Vi ne tuŝu la eskorton, mi sangverŝon ne deziras,
Murdu vi nur la fianĉon – kaj pli mi ne sangavidas,
Eĉ la arbon sekiĝintan homa vero revivigas”.

536.

“Faru tiel, ho, leono, mi ne dubas pri la venko;
La fianĉon murdu kaŝe, ne elvoku la suspekton;
Lian trupon ne mortigu, ĝi ne estas bruta grego,
Sed senkulpan homon murdi, estas ja grandega peko”.

537.

“Poste iru en palacon, diru al la suvereno:
“Mi ne lasos, ke Hindion vi donacu al la persoj;
De la patro mi heredis kaj posedas tiun teron;
Se decidon vi ne ŝanĝos – ĉi postrestos nur dezerto”.

538.

“Sed ne diru pri la amo kaj ne petu mian manon,
Tiel pli kredebla ŝajnos via prava postulado,
Kaj vidante vin obstina, nepre cedos mia patro,
Min proponas edziniĝi, kaj disfalos ĉiuj baroj”.

539.

“Al mi plaĉis tiu plano, ĝin plenumi mi decidis.
Mi ekstaris por foriri – certe, multe mi rapidis.
Min ŝi volis ĉirkaŭpreni, ŝia belo min altiris,
Sed mi ne kuraĝis fari, kion ege mi deziris”.

540.

“Adiaŭis mi, foriris, gvidis min Asmat ĉi-foje;
Post disiĝo la sopiro pligrandiĝis eĉ miloble,
Tamen ĝojo ne multiĝis, ĝi ekzistis unusole
Malrapide mi revenis, tion faris mi nevole”.

LA ALVENO DE ŜAĤIDO AL HINDIO POR EDZIĜO KAJ LIA MORTO

541.

“Jen anoncis kuriero: ”Jam veturas la fianĉo,”
Kio lin atendas, certe, ne suspektis ŝaĥidaĉo.
Parsadan kontenta estis, ĝojis li pri la mesaĝo,
Min alvokis per kapklino kaj sidigis kun la plaĉo”.

542.

“Li parolis: ”Tian tagon decas montri la gajecon
Kaj finiĝu la afero per la nupta rafineco;
Ni dissendis kurierojn, ke alportu trezorkestojn,
Ni disdonos la donacojn, ĉar ne decas avareco”.

543.

“Ĉie mi dissendis homojn por alporti la donacojn,
Jen aperis la fianĉo – la ŝaĥido kun aŭdaco,
Ni elrajdis por renkonti, malgrandiĝis la distanco,
Kaj kunvenis multaj trupoj, okupantaj grandan spacon”.

544.

“Vi araĝu la tendaron!” – reĝ’ ordonis al amaso,
Ke ŝaĥido povu tie liberiĝi de la laco;
Lin renkontu niaj trupoj, vi ne iru al la gasto,
Vi renkontos lin ĉi tie, jam venintan en palacon”.

545.

“Sur la kampo ni konstruis ruĝajn tendojn el atlaso;
La fianĉo algalopis, sekvis lin popolamaso,
Kolektiĝis ĥorezmanoj – militistoj kaj la ĥasoj,
Trupoj en vicaroj staris, buntis vestoj kaj kirasoj”.

546.

“Mi laciĝis pro laboroj kaj al hejmo nun rapidis,
Dormi volis malfeliĉa, mi al mia sort subiĝis;
De Asmat alvenis sklavo, li leteron enmanigis,
Mi tralegis: ”Venu urĝe, mi tre volas vin ekvidi”.

547.

“Senprokraste al reĝino mi direktis la ĉevalon.
Al Asmat mi diris: ”Kial mi denove vidas larmojn?”
Ŝi respondis:”Vi pli bone devus scii la kialon;
Ja ne povas mi senĉese vin pravigi, viajn agojn”.

548.

“Ni eniris al Nestan, ŝi sidis kun faltita frunto;
En la ĉambro estis lume, tute ne necesis suno,
Ŝi demandis: ”Kial longe vi prokrastas la plenumon?
Ĉu denove vi min trompas? ĉu vi serĉas la fortunon?”

549.

“Tiaj vortoj min ofendis, mi subite ŝin forlasis,
Nur ekkriis:”Vi tre bone scias, kiel vin mi amis,
Ne necesas kuraĝigi, mi mem scias kion fari.”
Mi revenis hejmen preta tuj kaj decideme agi”.

550.

“Mi kolektis batalantojn, kriis :”Estu ĉiuj pretaj!”
Kaŝe ni trarajdis urbon, estis tute nevideblaj.
Trovis mi ŝaĥidan tendon, tie kuŝis li kvieta,
Kaj mi murdis senkopate la junulon sendefendan”.

551.

“Tranĉis mi la tendon trafe per tranĉilo trafa mia,
Kaptis lin ĉe gamboj, kontraŭ stango frapis kapon lian,
Ekkriegis la servistoj, ekvidinte murdon fian,
Sed ĉevalo tuj forportis min de loko peka tia”.

552.

“Onidiro pri la murdo en tendaro disvastiĝis,
Min postkuris lia gardo, ĝi min volis senkapigi,
Sed persekutantoj ĉiujn mi per glavo neniigis;
Mi ja havis la fortreson, ĝin sukcese mi atingis”.

553.

“Por konvuki militistojn, mi dissendis kurierojn:
“Kiu volas al mi helpi, venu urĝe al fortreson.”
Novaj trupoj persekutis, sed ne havis tio sencon,
Ekvidinte la fortreson, ili perdis tuj esperon”.

554.

“Nokto pasis, frumatene mi post dormo ellitiĝis
Nobelaron tri venintajn de la reĝo mi ekvidis;
Ili diris liajn vortojn: ”Kiel patro mi vin fidis,
Kial do vi mian ĝojon senkompate neniigis?”

555.

“Kial mian gloran domon malhonoris vi per sango?
Se vi volis la filinon, kial kaŝis vian amon?
Vi ofendis min kaj honto kovris min kaj mian aĝon,
Ni ne povas kune esti post farita krima ago”.

556.

“Mi respondis: ”Ho, reganto, se ne havus mi la forton,
Ĉu min ne bruligus plene arda flamo de la honto?
Vi juĝisto, estu justa, tamen mi ne timas morton;
Mi ne celis la filinon – tio estis veraj vortoj”.

557.

“Vi ja scias – en Hindio iam kelkaj reĝoj estis,
Kaj nuntempe heredanto unusola mi postrestis,
Ĉar alia ŝtataj homoj mortis – vi la tronojn prenis,
Do laŭrajte hinda trono nur al mi ja apartenis”.

558.

“Mi sincere al vi diros – vi ne agis laŭ leĝaro,
Havis vi nur Dareĝan-on, estis ina la idaro,
Mi vidinte la ŝaĥidon, montris mian kontraŭstaron,
Al neniu mi do cedos tronon hindan kaj cidaron”.

559.

“Dareĝan-on edzinigi tial mi eĉ ne postulas;
Sed Hindio estas mia, mi pri tio ne diskutas;
Pretendantojn mi mortigos – tion mi solene ĵuras;
Mi batalos sola – helpon alilandan mi rifuzas”.

TARIEL EKSCIAS PRI MALAPERO DE NESTAN-DAREĜAN

560.

“Post foriro de l’senditoj furiozi mi komencis
Pri Nestan, pri ŝia sorto mi nenion scii povis;
Mi leviĝis sur murego kaj de tie vidi volis
Ebenaĵojn kaj la spacon, kiu min de ŝi izolis”.

561.

“Du piedirantojn vidis mi en tia malproksimo,
Tiu estis unu viro, akompanis li virinon;
Estis ŝi Asmat, rekonis mi ŝin – mian amikinon,
Ŝiaj haroj distaŭzitaj, la vizaĝo montris triston”.

562.

“Mi rimarkis, ke vizaĝo ŝia estis tute flava.
Mi el fora loko kriis: ”Kio do okazis, kara!”
Kaj, plorinte ŝi respondis: ”Forte batis frapo rara,
Dio punas nin pekantojn, iĝis nia viv’ amara”.

563.

“Mi alpriksimiĝis, petis : ”Vi rakontu tutan veron.”
Tamen ploris ŝi amare, bruligata de la febro,
Kaj ne povis trankviliĝi kaj paroli pri afero;
De gratitaj vangoj gutis freŝa sango sur la teron”.

564.

“Poste ŝi komencis: ”Diros mi al vi senkaŝe ĉion,
Tamen ankaŭ vi kompatu malfeliĉan min – virinon,
Mi petegas – estu bona kaj forprenu mian vivon,
Ĉar ne volas mi ekzisti, kiam ĉio – nur ruinoj”.

565.

“Ĉiu sciis, kiu murdis la venintan ĥorezmanon;
La sciigo pri la krimo kolerigis Parsadan-on,
Li kriegis kaj ordonis tuj al siaj korteganoj
Trovi vin kaj alkonduki, ĉar vi estas la tirano”.

566.

“La serĉintoj do parolis, ke vi jam forlasis urbon;
Kaj la reĝo tiam diris: ”Klara estas tiu murdo:
Amis li filinon mian, estas ĉi neniu dubo;
Vidis mi – interrigardis ili ame per okuloj”.

567.

“Kaj mi ĵuras per la kapo – punos mi edukantinon,
Kvankam ŝi parence estas kaj nomiĝas eĉ fratino.
Mi ŝin petis boneduki Dareĝan-heredantinon,
Tamen ŝi difektis ĉion, faris el ŝi sataninon”.

568.

“Parsadan kutimon havis – se li ĵuris per la kapo,
Do neniu dubo restis – nepre sekvos plenumado;
Iu ekaŭdinte ĵuron tuj raportis paroladon,
Al Davar – al sorĉistino, kiu perdis sinregadon”.

569.

“Diris tiu fia homo al Davar : ”La reĝo ĵure
Nepre vin mortigi volas, devas vi vin savi kure”.
Ŝi respondis:”Dio vidas, ke mi min ne sentas kulpe,
Sed mi faros, ke kulpuloj jam neniam estu kune”.

570.

“Sinjorino mia estis trista, kian vi restigis,
Portis ŝi donacon vian, kiu multe ŝin beligis,
Tamen ŝin Davar atakis, en insultoj sin ne bridis:
“Vi putino, vi putino,reĝo volas min mortigi”.

571.

“Kial vi, putino vera, diris murdi la fianĉon?
Kial mi pro tio devas pagi nun per mia sango?
Reĝo pravas, sed ĉu sciis mi pri tiu krima ago?
Dio donu kaj neniam vi revidu helan tagon”.

572.

“Kaptis ŝi Nestan-on lerte kaj faligis sur la teron,
Batis ŝin kaj piedfrapis en atako de kolero,
Kaj Nestan ne kontraŭdiris, nur ĝemadis pro sufero;
Al la povrulino helpi estis vanaj niaj penoj”.

573.

“Satiĝinte de batado, vokis jen Davar du sklavojn.
Ili estis du fortuloj kun vizaĝoj de la kadĵoj;
Ili portis grandan keston kun fortikaj feraj kradoj,
Puŝis tien tiun sunon kaj ekstaris kiel gardo”.

574.

“Kaj kunportis ili keston, fornaviĝis de marbordo;
Nun Davar eldiris: ”Tiel mi meritas jam la morton,
Tamen ĝin mi ne atendos, ĝis la mano havas forton”.
Prenis ŝi tranĉilon akran kaj trapikis sian koron”.

575.

“Nun Asmat komencis plendi, diris ŝi amarajn vortojn:
“Murdu min – la pekantinon, ĉar malbonas la informoj,
Ne deziras mi la vivon, al mi tedas ĝiaj moroj,
Tiel ŝi ĝemadis larme kaj elŝiris harajn flokojn”.

576.

“Diris mi: ”Vin kial murdi? Mi ne vidas vian kulpon.
Restas mia sola devo – trovi la perditan sunon,
Kaj mi serĉos ĉiuloke de la nordo ĝis la sudo.”
Mia koro iĝis ŝtono kaj mi dronis en obskuro”.

577.

“Malfeliĉo min deprimis, tuta korpo febre tremis,
Tamen mi al koro diris: ”Vivu, vi ne devas sveni;”
Nun necese estas vagi kaj sencese ĉie serĉi.
Por amikoj pruvi sian fidelecon tempo venis”.

578.

“Mi pretigis min forrajdi, baldaŭ sidis sur ĉevalo;
Cent kaj sesdek militistojn prenis mi por akompano,
Ni forlasis la fortreson kaj rapidis al la maro,
Ĉe la bord’ boaton trovis kaj komencis la serĉadon”.

579.

“En boaton mi sidiĝis kaj maron fornaviĝis;
Ĉiun ŝipon mi esploris – eble la virinon vidis.
Demadado estis vana, ĉar neniu ion scias.
Ŝaine dio min forlasis – mi en malesper’ meditis”.

580.

“Ni naviĝis tutan jaron, vidis marojn, oceanojn,
Sed neniu pri l’ virino donis ian informadon,
Malfacilaj estis vojoj, mortis ĉiuj kunirantoj,
Tamen ne akuzis dion, mi amanto kaj serĉanto”.

581.

“Albordiĝis poste laca kaj neniun pli mi havas,
Sovaĝiĝis mia koro, tutan mondon mi malŝatas.
Kvankam mi nun restis sola, sed ne venis tago lasta,
Sed de ĉiuj ofenditan homon dio ne forlasas”.

582.

“Nur Asmat kaj du servistoj restis ĉi dum nigraj tagoj,
Ili donis konsilojn, estis ankaŭ konsolantoj.
Pri Nestan ĝis nun mi aŭdis do nenian paroladon,
Por mi ĝojo unusola restis nur amaraj larmoj”.

RENKONTO DE TARIEL KUN NURADIN-PRIDON

583.

“Rajidis mi dum tuta nokto kaj ekvidis mi ĝardenon,
Proksimiĝis ni al urbo, vidis rokojn kun kavernoj.
Volis mi eviti homojn – fajro brulis en interno,
Kaj decidis mi ripozi sub arbegoj en la herbo”.

584.

“Sub la arbo mi dormetis, sklavoj manĝis krudan panon,
Poste mi leviĝis, sentis en la koro nur malvarmon,
Jam trapasis multa tempo, mi ne havis informadon,
Larmoj fluis el okuloj kaj priverŝis ili kampon”.
585.
“Foran krion mi ekaŭdis kaj ekvidis kavaliron.
Laŭ la bordo de la maro rajdis nekonata viro;
La vizaĝo lia sangis, ŝajne havis li konflikton,
Li insultis kaj minacis nevidatan malamikon”.

586.

“Li posedis la ĉevalon, kiun vi ĉe mi nun vidas,
Kaj galopis li kolera, kiel uragan’ rapida.
Per servisto al li estis mia peto transdonita:
“Haltu kaj konfide diru, kial vi do ĉagreniĝas”.

587.

“Ne respondis li al sklavo, ne eldiris eĉ la vorton;
Tiam mi nur la ĉevalo forrapidis al renkonto.
“Haltu!” diris mi mallaŭte, “Volus mi interparolon”,
Li rigardis min, kaj haltis, tiel montris li favoron”.
588.
“Diris li: “Ĉu ne edeno elkreskigis tian arbon?*
Povas mi al vi rakonti kaj konfidi mian plagon.
Miris mi, ke kontraŭ tigro la kaprinoj levis manon,
Ili lerte min atakis – ne armitan, sen la glavo”.

589.

“Mi konsilis: “Trankviliĝu, ni ripozu ĉe ĝardeno,
Ne evitas vera viro la militon en la regno”.
Mi kuniris kaj parolis amikece, sen kverelo,
Sur vizaĝo lia legis mi konsenton kaj esperon”.

590.

“Mia sklavo – kuracisto ĉi rilate helpi povis,
Li el vundoj sagojn tiris, do la vund’ pli ne doloris;
Mi demandis la vundinton, kiu estis, kion volis,
Li konsentis diri ion, sed antaŭe multe ploris”.

591.

“Li respondis: ”Mi mem volus scii vian historion,
Kial velkis vi – la poplo*, kial faris sorto tion?
Estis via rozo* bela, sed nun kovris ĝin glacio,
La kandelon ekbruligis kaj ĝin estingis dio”.

592.

“Jen proksimas Mulgazanzar**, de ĉefurbo mia rando;
Nuradin – Pridon nomiĝas mi kaj estas ĉi reganto.
Mi ja vidas – malfeliĉo gvidas vin en mian landon,
Ĝi ne estas vasta, tamen belas la ĝardenoj, kampoj”.

593.

“Patro mia kaj la onkloj la propraĵon ĉi posedis,
Post la morto de la avo ĉi insulon mi heredis.
Onklo ĝin perforte prenis, la kverelon ni komencis,
Lokojn por ĉasadojn taŭgajn mi ne donis, li forprenis”.
___________________
  • Rustaveli ofte komparas homojn kun arboj kaj floroj.
    • Mulgazanzar – fantazia urbo.

594.

“Mi hodiaŭ bone ĉasis inter maro kaj rivero,
Tamen logis min kaj tentis ankaŭ la insula tero,
Sekvantaron mi restigis ĉi atendi ĝis vespero,
Prenis mi nur kvin falkistojn kaj ignoris la danĝeron”.

595.

“Per boato transnavigis mi malgrandan markoleton,
Sciis – tie regas onklo, sed ne timis bataleton,
Mi ĉasadis tie birdojn, ĝoje kriis en impeto,
Vane kriis mi ĉi tie, ĉie regis la kvieto”.

596.

“Sed okazis, ke la kuzojn la veninto kolerigis,
Per boatoj ili kaŝe la insulon alnavigis,
Kaj kun siaj militistoj min ĉasantan ĉirkaŭigis;
Poste ili min atakis, eĉ mortigi min deziris”.

597.

“Mi ekaŭdis venĝo-krion, vidis ekbrilintajn glavojn,
Kaj mi hastis al boato, rebatante atakantojn.
Mi ordonis reen remi, akompanis min la sagoj,
Kaj feliĉe – ne trapikis mian koron akraj lancoj”.

598.

“Tamen min la malamikoj en boato persekutis;
Sed mi montris la fortecon, multajn atakintojn murdis,
Jen la sagoj elĉerpiĝis, la rompita glavo kurtis,
Kaj persekutante aro min ne lasis, ne forkuris”.

599.

“Min ĉirkaŭis la parencoj, vidis mi, ke venis fino,
Kun ĉevalo mi elsaltis el malgranda nia ŝipo,
Mi transnaĝis la markolon, ne fariĝis mi viktimo,
Persekutis min fiuloj – ilin murdas mi sen timo”.

600.

“Ne akuzas me neniun, do plenumos veron sorto,
Kaj mi ĵuras ilin puni – fiajn kuzojn, ankau onklon.
Ili spertos mian venĝon kaj eksentos mian forton,
Baldaŭ korvoj kaj kornikoj manĝos do iliajn korpojn”.

601.

“Nuradin al mi ekplaĉis, li konkeris mian koron,
Kaj amike mi lin petis: ”Ne rapidu, kara homo,
Estos mi helpanto via, trovos ili sian tombon,
Tremos ili antaŭ reĝo kaj agnoskos vian povon”.

602.

“Mian vivon vi ne scias, ĉion poste mi rakontos,
Mi detale ĉion diros, kiam pli da tempo trovos”.
Li respondis: “Frato mia, estas ĝoja la rakonto,
Servos mi al vi fidela, por ĉiamo, ĝis la morto”.

603.

“La kastelon mi atingis, lian helan kaj malgrandan,
Liaj homoj lin salutis – la renkonto estis varma,
Pro kompato ploris ĉiu, en la vundoj lin vidanta,
Tamen ĝojo de popolo estis granda kaj altgrada”.

604.

“Ni al ili plaĉis multe, oni nomis min “La suno”
Kaj gasteme al mi sendis la gratulon kaj saluton;
Urbon vidis mi tre riĉan, vidis multe da eburo,
Vidis bonvestitajn homojn per la silko kaj veluro”.

TARIEL HELPAS AL PRIDON

605.

“Al Pridon revenis fortoj kaj li povis jam militi,
Jam kolektis la armeon kaj ŝiparon li ekipis;
Kun envio ĉiuj homoj lian belstaturon vidis.
Mi rakontos nun mallonge kiel kuzojn li subigis.”

606.

Malamikoj ankaŭ pretis kaj surmetis kaskojn ferajn,
Mi ekvidis ok boatojn, ĉiuj estis homoplenaj,
Ili amikece remis, sed ni ankaŭ estis spertaj,
Jen renversis mi boaton, dronis homoj militemaj.”

607.

“Mi la poŭpon jen atingis, kaptis duan do boaton,
Ĝin renversis kaj dronigis, ne sentante la kompaton,
La restintaj en paniko fuĝis en liberan maron;
Ĉiu miris kaj laŭdegis mian forton kaj aŭdacon.”

608.

“La insulon mi atingis kaj sur firma tero paŝis,
La batalo estis arda, Nuradin-Pridon aŭdacis,
Sur la tero estis tigro, en la maro ŝarke naĝis,
La leono, sun, platano – li al mi multege plaĉis.”

609.

“Li persone onklojn, kuzojn de ĉevaloj terenĵetis,
Kaj de ĉiuj brakojn hakis, povraj la kripluloj restis,
Li kunligis la parencojn kaj en kaptitecon prenis,
Malamiko ploris multe, sed amiko gaja estis.”

610.

“Fuĝis ĉien kaj sin kaŝis time malamikaj trupoj,
Sen oferoj ni alrajdis, ekposedis ankaŭ urbon,
Se rezistis iu – restis tiu kun rompitaj kruroj;
La trofejoj estis grandaj – diamantoj kaj eburoj.”

611.

“Kaj Pridon sigelis ĉiujn trezorejojn de la urbo,
Venĝis li al la parencoj, kiuj estis avaruloj,
Verŝis sangon malamikan, faris grandan li detruon,
Kaj pri mi parolis jene: ”Dio sendis vin – fortulon.”

612.

“Poste ni revenis urben, tie ĝoj’ –aklamon aŭdis,
Kaj popolo la venkintojn salutante multe laŭdis,
Volis ĉiu min ekvidi, festo sur la strato daŭris,
Homoj gloris min sincere kaj dankeme min aplaŭdis.”

613.

“Pridon estis gastiganto – liaj trupoj lin salutis,
Kiel regon de la reĝoj min rigardis, multe bruis.
Al la sklavoj miaj ili superecon atribuis.
Ne ridetis mi, ĉar tie rememoroj min forbrulis.”
RAKONTO DE PRIDON PRI NESTAN-DAREĜAN
614.
”Kun Pridon miu unufoje ĉasis tie ĉe marbordo;
Ni leviĝis sur monteton, por ekvidi ŝaŭmajn ondojn,
Kaj Pridon subite diris: ”Se vi volos, mi rekontos,
Kien strangan okazaĵon mi observis de ĉi monto”.

615.

“Mi alrajdis kaj ekaŭdis – estis tio la sensaco;
Foje al ĉi tiu loko min alportis la pegaso;
Ĝi surtene flugis falke, naĝis kiel la anaso;
De ĉi tie mi observis – milvo ŝvebis en la spaco”.

616.

“Vidis mi – sur maro flosis io viva aŭ neviva,
Sed ne povis mi diveni – estis ĝi tre malproksima.
Rekte al la bordo naĝis la estaĵo nevidita,
Mi ne sciis, kio estis tiu aĵo tre enigma”.

617.

“Mi konjektis – eble birdo, eble naĝis kun la peno,
Pli proksime mi ekvidis – en boato estis kesto;
Du nigruloj la boaton albordiĝis kun la peno,
En la kesto junknabino sidis de mirinda belo”.

618.

“Mi rimarkis, ke la negroj estis nigraj kiel gudro;
Albordiĝis la boato kaj eliris du fortuloj,
Elirigis la virinon, ŝi blindiĝis kiel suno,
Havis densan harplektaĵon kaj diinan la staturon”.

619.

“Mi ekĝojis kaj ekflamis, negrojn vivajn kapti volis,
Ekvidinte belulinon, ne ekami mi ne povis;
Estis vere ŝi la rozo, neĝo ĝin neniam kovris,
Mi ataki ilin volis, tion virin’ ja valoris”.

620.

“Rekte al la alvenintoj la ĉevalon mi direktis,
Tamen ili min vidante, en boaton tuj revenis,
De la bordo sin forpuŝis en la maron kaj ekvelis;
Brulis mi, sed sur la bordo sola restis kaj ĉagrenis”.

621.

“Ekaŭdinte tiujn vortojn, mi fariĝis frenezulo,
Saltis mi de la ĉevalo, pugnofrapis mian bruston,
Sango fluis de vizaĝo, mi ĝin gratis per la ungoj
Kaj ekkriis: ”Min mortigu – faris mi de ĉi konkludon”.

622.

“Al Pridon tre stranga ŝajnis, kion mi ĉagrene faris,
Kaj bedaŭris multe reĝo, mem ne sciis, kiel agis,
De okuloj brilaj perloj sur la teron multe falis,
Kiel filon min konsolis, kiel frato akompanis”.

623.

“Ho, ĉagreno!” li ekkriis –“Kion faris mi – stultulo!”
Mi respondis: ”Ne bedaŭru, mi malsanas de ambrulo;
Mia estis tiu luno, sciu bone, fratiĝulo,
Al vi mi rakontos ĉion, do aŭskultu vi kunulon”.

624.

“Kaj sincere mi rakontis tutan mian historion;
Li respondis: ”Mi eraris, tamen mi ne havis scion,
Ke vi estas reĝ’ de reĝoj en Hindio, en patrio,
Vin atendas krono, trono, gloro, ŝtato, familio”.

625.

“Dio kreis la feliĉon kaj al ni alsendas bonon,
Li komence al la koro mem almetas akran dornon,
Poste sendas grandanime sian bonon kaj favoron,
Trankviligas la animon kaj forprenas la doloron”.

626.

“Al Pridon mi diris jene, kiam urben ni revenis:
“Vi, amiko unusola, plej fidela tie estis,
Kaj ĝis nun al vi similan homon dio ne alsendis,
Mi retrovis la esperon, ĉar la spuron ŝian sentis”.

627.

“Restos mi amiko via, ne portempa, sed por ĉiam,
Al mi donu vi konsilon, kamarado estas vi jam.
Kion fari, kien devus mi daŭrigi vojon migran?
Se mi ŝin ne liberigos, vana estos vivo mia”.

628.

“Kaj Pridon al miaj vortoj kun sincero jen respondis:
“Vi, reganto de Hindio, per vizito min honoris,
Kion de ŝanĝema sorto povus mi ankoraŭ voli?
Kiel sklavo mi ĉi staras, por konsilon al vi doni”.

629.

“Tra haveno nia iras vojoj de la negocistoj,
Ni novaĵojn ĉiujn scias, ĉar babilas la vendistoj,
Eble fine vi ekscios, kie estas la rabistoj,
Kaj al vi donacos dio kuracilon de la tristo”.

630.

“Ni dissendos boatistojn, multajn skoltojn en havenon,
Kaj ordonos demandadi kaj retrovi vian gemon;
Restu dume vi ĉi tie havas de mi vi subtenon,
Kiam ĝojo nin atingas, tuj foriĝas malkompreno”.

631.

“Al la homoj kunvokitaj la ordonon donis mastro:
“Ĉien al vastegaj maroj vi navigu sen prokrasto,
Serĉu, trovu belulinon de amata nia gasto,
Cent tempestojn ne ektimu kaj plenumu vian taskon”.

632.

“Eksciinte ion novan, ne prokrastu kun reveno”.
Homoj de Pridon vizitis ĉiun foran marhavenon;
Certe, estis mi feliĉa, sentis lian mi subtenon,
Mi atendis pacience – renaskiĝis la espero”.

633.

“Kaj Pridon starigi tronon poste donis la ordonon;
Diris li: ”Pro forgesemo devas peti mi pardonon –
Vi ja estas granda reĝo, do bezonas vi la tronon,
Ke ĉi antaŭ via moŝto povu klini sin la homoj”.

634.

“Sed sufiĉas fanfaroni, jen revenis la senditoj,
Ili vane sekcis ondojn, vojis ekster landaj limoj,
Sed neniun spuron trovis de serĉata reĝidino,
Do denove larmoj fluis kaj plorad’ ne havis finon”.

635.

“Al Pridon mi tiam diris: ”Jen la tago plej terura.
Atestanto estas dio, ke sen ŝi eĉ tago suna
Al mi ŝajnas frida nokto, senespera kaj obskura;
Malespero kaj malĝojo ankaŭ fortojn forkonsumas”.

636.

“Mi ne havas la informojn, kia mar’ Nestan-on kaŝis,
Lasu min ŝin pli serĉadi, vi por mi ja ĉion faris”.
Sed Pridon, aŭdinte tion la trankvilon plu ne havis,
Ploris multe kaj lamentis: ”Frato mia min malamis”.

637.

“Multe ni interparolis, sed mi resti ne konsentis,
“Ne foriru, restu tie” – liaj trupoj min petegis,
Militistoj surgenue kisis min kaj plore ĝemis,
Ili volis per la manoj de foriro min reteni”.

638.

“Mi respondis: ”Malfacile estas vin forlasi, kara,
Sed sen amo, amatino, ĝojo mia estas vanta;
Kaptitinon mi ne lasos, la decido ŝajnas sankta,
Mi ne restos frat’, ĉi tie, kaj por helpo vin mi dankas”.

639.

“Kaj Pridon dum adiaŭo, jen donacis la ĉevalon,
Diris: “Vi ĝin prenu, reĝo, bela estas animalo,
Ĝi fidele al vi servos, ne perfidos dum batalo,
Helpos grimpi sur la monton, portos vin tra vasta valo”.

640.

“Poste min li akompanis, kaj ambaŭ ploris multe,
Ni haltinte interkisis kaj disiĝis tiam urĝe,
Trupoj de Pridon ĉeestis kaj sincere ploris kune;
Prema estis la disiĝo kaj ĉagrenis ni profunde”.

641.

“Post disiĝo kun la reĝo mi daŭrigis la serĉadon,
Vidis multajn mi popolojn, multajn marojn kaj la landojn,
De neniu mi ricevis eĉ malgrandan iformadon,
Iĝis koro kiel ŝtono pro ĉagren’ kaj ama ardo”.

642.

“Mi decidis plu ne migri kaj ne multe vagabondi,
Pensis: ”Eble inter bestoj povus mi trankvilon trovi,
Al Asmat kaj al servistoj en deprimo mi parolis:
“Mi vin puŝis en mizero, kvankam tion mi ne volis”.

643.

“Nun forlasu min kaj zorgu nur pri sia propra vivo,
Ne atentu miajn larmojn, kiujn kaŭzas la deprimo.”
Tamen ili kune diris: ”Ĉu ne perdis jam konfidon?”
Tiaj vortoj dolorigis niajn koron kaj animon”.

644.

“Ĉar krom vi ni ne bezonas la alian protektanton,
Polvo de ĉevalaj hufoj viaj estas diamantoj,
Do ni volas vin rigardi kiel belan bonfaranton,
Tia fideleco pruvas, ke la viv’ ne estas vanto”.

645.

“Ekaŭdinte tiajn vortojn mi ne povis ilin peli,
Tamen ni forlasis lokojn, kiujn homo ofte tretis,
En montaro izolita la loĝejon mi elektis,
Kie cervoj kaj kaprinoj la najbaroj miaj estis”.

646.

“Trovis mi kavernon, kiun faris Devoj – la gigantoj,
Devoj estas duonhomoj, kiuj loĝas en arbaroj.
Ni atakis ilin urĝe kaj mortigis per la glavoj,
Sed pereis en la lukto miaj sklavoj kaj servantoj”.

647.

“Do ekloĝis mi ĉi tie en kaverno akirita,
Kiam helas la konscio – mi sur kampoj sole migras;
Nur Asmat per siaj zorgoj mian sorton faciligas;
Tiel, morton atendante, mi ĝis nun apenaŭ vidas”.

648.

“Portas mi tigrinan felon, mi ĝin eble tial ŝatas,
Ke Nestan aspekton tian de tigrino ŝajne havas;
Kaj Asmat la veston kudras, min prizorgas – ne forlasas,
Certe ŝi min – frenezulon, de la sinmortigo savas.”

649.

“Ne priskribos ŝian belon nek saĝulo, nek poeto,
Do perdinte ŝin, ne povas, mi forgesi la suneton,
Loĝas mi en sovaĝejo kaj fariĝis mem la besto,
Ke alsendu dio morton – estas unusola peto.”

650.

Per la pugno la vizaĝon batis malfeliĉa viro,
Roz’ flaviĝis kaj rubenoj iĝis pala simpla vitro;
Avtandil nun ankaŭ ploris, perdis sian li klarvidon,
Poste Asmat trankviligis malfeliĉan ternaskiton.

651.

“Avtandil, amiko mia, tia estas historio,
Mi al vi rakontis ĉion – de komenco ĝis la fino,
Povas vi reveni hejmen kaj revidi sunreĝinon,
Vin sopiras via amo, vin atendas Arabio”.

652.

Avtandil al li respondis, ke ne volas li rapidi:
“Mi ne estos ja feliĉa, se ne povos vin revidi;
Min pardonu pro aŭdaco, tamen volas mi aldiri –
Ja mortinta vi ne povos ŝian sorton faciligi”.

653.

“Kuracisto se malsanas, se li estas la plej fama,
Li al si alian vokas, ke lin tiu faru sana,
La rakonto pri malsano devas esti senerara,
La konsil’ de aliulo pli utilas se ne vana”.

654.

“Saĝa hom’ centfoje pensas, nur stultulo unufoje,
Per la homo ekscitema, multo ne finiĝas ĝoje.
Ja ne povas tiu gajni, kiu sin turmentas plore.
Dume devas mi foriri – mia sun’ atendas longe”.

655.

“Volas mi revidi amon, plifortigi la esperon,
Kaj pri vi rakonti ĉion, pri la am’ kaj suno – perdo;
Tamen vi ĉi tie sidu, mi revenos ja en vero,
Ĵuras mi – ni estos kune en la ĝojo kaj sufero”.

656.

“De ĉi tie ne foriri donu al mi vi la vorton,
Kaj mi ankaŭ tenos vorton kun sindono kaj honoro.
Mi por vi oferos ĉion, eĉ la vivon kaj adoron,
Agos kiel dio volus, ne permesos vian ploron”.

657.

“Tariel respondis: ”Kredas mi al vi, fidela frato,
Kiel roz’ de najtingalo, ni disiĝos sen kompato.
Vin forgesi mi ne povos, restas via mi ŝuldanto,
Dio, donu la eblecon, vin revidi eden-planton”.

658.

“Kiam vi al mi revenos – estos la plej ĝoja tago,
Kaj finiĝos en kamparo vana kaj sencela vago.
Se mi rompos mian ĵuron – trafu min plej granda plago.
Reveninte, vi forgesos la ĉagrenon, malbonagon”.

659.

Kavaliroj ĵuris sankte, servi al la amikeco;
Bele ruĝis la rubenoj, ambaŭ lumis de juneco.
Unu la alian amis, ambaŭ plenis de impresoj,
Tutan nokton do ne ĉesis la paroloj kaj konfesoj.

660.

Nokto pasis tre rapide – malaperis jen krepusko;
Avtandil amikon kisis kaj ekploris ĉe la brusto;
Ankaŭ Tariel malĝojis – perdis senson de la ĝusto.
Tiel Avtandil forrajdis kaj lin kaŝis la arbustoj.

661.

Nur Asmat la forrajdanton akompanis kun aflikto,
Ŝi petegis ne forgesi kaj reveni al amiko,
La virino ploris multe, kriis kiel en paniko,
Li promesis: “Mi revidos homon de tiu tragiko”.

662.

“Mi revenos sen prokrasto. Vi nur zorgu, ke la frato
Ne ekpensu ŝanĝi lokon, nek forrajdu al vagado.
Pacience min atendu tie ĉi dum du monatoj.
Se ne venos mi, do sciu – trafis min malbona fato”.

REVENO DE AVTANDIL AL ARABIO

663.

Avtandil forrajdis triste, koron premis la ĉagreno,
La vizaĝon li gratvundis, sango gutis sur la teron;
Tutan vojon tiun sangon lekis la sekvantaj bestoj,
Kaj ĉevalo flugis tiel, kvazaŭ portis ĝin la vento.

664.

Jen li vidas siajn trupojn kaj la lokojn, kiujn lasis,
Lin vidante, ĉiu ridis kaj salute lin aklamis,
Tuj al Ŝermadin rapidis kaj raporton ili faris,
Diris: ”Venis tiu homo, kiu longan tempon vagis”.

665.

Riverencoj, ĉirkaŭprenoj, kisoj, poste ĝojaj larmoj,
La manpremoj fortaj, gajaj, plenaj de kortuŝa varmo;
Dank’ al dio, ke ne sonĝo jen aperis en rigardo.
Ŝermadin feliĉa estis, viŝis la malsekajn vangojn.
666.
La junulo estis gaja pro sincera sindoneco,
Ĉiujn li salutis kore, gloris dion pro potenco,
Nobelaro lin trakisis kaj promesis fidelecon,
Ĉie regis granda ĝojo – forgesinte universon.
667.
Iris ili al palaco, kiu staris ĉe la monto,
Kaj vizitis lin urbanoj, volis vidi lin la homoj;
Senprokraste li sidiĝis, por festeni kun la pompo,
Lingvo estas tro malriĉa, por priskribi lian ĝojon.

668.

Li al Ŝermadin rakontis ĉion, kion tie vidis,
Kiel trovis kavaliron, kion tiu ĉi travivis.
Memorante lin, li ploris kaj la larmojn ne haltigis,
“Mi sen li ne vidos ĝojon” – Avtandil malgaje diris.

669.

Poste Ŝermadin al mastro mem rakontis la novaĵojn:
“La foreston laŭ ordono mi konservis en la kaŝo”.
Avtandil festenis tie kaj ripozis tutan tagon,
Sed matene sur ĉevalo li komencis la vojaĝon.

670.

Li trankvile lasis tie sian propran citadelon,
Ĉar ne volis li daŭrigi kun amikoj la festenon;
Ŝermadin antaŭe rajdis – li anoncis la revenon;
Avtandil rapidis vidi sian sunon, indigenojn.

671.

Li vasalon sian sendis al la reĝo kun raporto:
“Vi, fiera feliĉulo, mi alportas bonan vorton,
Mi ekvidis tiun, kiu ploris sole ĉe la fonto,
Kaj rakontos al vi ĝoje, ke plenumis mi ordonon”.

672.

Ŝermadin ankoraŭ diris, plenuminte komision:
“Vi atendu, reĝa moŝto, mem li diros al vi ĉion;”
Kaj feliĉa reĝ’ respondis, ke li dankas altan dion,
Ĉar li donis grandanime, kion preĝis la animo.

673.

Kaj al Tinatin raportis Ŝermadin pri kavaliro:
“Avtandil tuj sin prezentos, li meritas la admiron”.
Ekradiis suno brile, ĉar finiĝis la sopiro,
Kaj ricevis la sendito belan veston kaj akiron.

674.

Rostevan sur la ĉevalo al renkonto forrapidis;
Sunvizaĝa kavaliro reĝan agon tre estimis;
La veziroj, kavaliroj, nobelaro nun aliris,
Inter ili estis tiuj, kiujn ĝojo ebriigis.

675.

Avtandil deĉevaliĝis, riverence paŝon faris,
Kisis lin la reĝo varme, ĉar spaspeton patre amis;
Sur ĉevaloj nobelaro al palaco akompanis,
La vizaĝojn de la homoj ĝojo kaj ridet’ ornamis.

676.

La leono el leonoj sian sunon jen salutis,
La kristalo, roz’ giŝero sur vizaĝo bele ludis,
Kaj reĝino sunradiis, kavaliron ŝi gratulis,
Pro beleco kaj feliĉo la palaco sune lumis.

677.

Kaj aranĝis la festenon ili kun la regalado,
Avtandil kaj mem la reĝo sidis kiel filo – patro,
Neĝ’ al vintro, ros’ al rozo – bele taŭgis la ornamo,
Kaj disdonis ili perlojn kiel senvaloran draĥmon.

678.

Jen finiĝis la festeno kaj la gastoj hejmen iris,
Nur la reĝ’ kaj nobelaro ĉe la tabl’ ankoraŭ sidis,
Aŭskultante kun atento, kion Avtandil travivis,
Kiel strangan kavaliron li ektrovis kaj ekvidis.

679.

“Vi ne miru, se senĉese mi ĝemspiros dum rakonto.
Nur al sun’ egalas belo de l’vizaĝ’ de tiu homo;
Lin vidante kaj ravinte, ĉiu perdas la memoron,
Sed velkinta lia rozo tre suferas inter dornoj”.

680.

Kiam mondo al la homo faras aĉan malutilon –
Transformiĝas kan’ en dornon, la kristalo en la vitron;
Avtandil kun larma roso rememoris renkontiton
Kaj rakontis historion de Tariel – turmentito.

681.

“De la Devoj li forprenis la kavernon en batalo,
La virin’ de l’amatino lin prizorgas kiel knabon,
Mem li portas tigran felon, havas saman tigran ĉapon,
Perdis tute li esperon kaj suferas ĉiun tagon”.

682.

Aŭskultinte la rakonton, Tariel-on ili sciis,
Ke li personigis sunon, hindan tronon plibeligis;
Gastoj restis tre kontentaj kaj al rakontinto diris:
“Rava estas heroaĵo, grandan laŭdon li meritis”.

683.

Do aŭdinte historion, gajis ankaŭ la reĝino;
Avtandil revenis hejmen, lin atendis la sklavino.
Diris : ”Vin invitas suno, via kara amikino”.
Kaj feliĉa kavaliro dankis dion kaj destinon.

684.

Avtandil kuraĝe iris, kor’ de ĝojo estis plena;
La leono sur la kampoj ĉiam vagas batalema,
Kavaliro por la mondo ornamaĵo estas bela;
Koro koron sentis bone, ĝi ne ŝajnis plu ribela.

685.

Tinatin fiere sidis – suno de la universo,
La sveltecon tian havis, kiel ĉe Eŭfrat’ cipreso,
Pri vizaĝa kristalvitro la poetoj verkus versojn;
Nur saĝuloj de Ateno ŝin prilaŭdus kun sukceso.

686.

Kavaliron ŝi sidigis sur la seĝon vid-al-vide.
Parolado iris gaje, tamen reĝe, altestime,
Tinatin demandis: ”Diru, ĉu vi trovis lin finfine,
La strangulon, kiun serĉis vi sindone kaj obstine?”

687.

Li respondis: ”Kiam sorto por la homo bonon faras,
La malbonon li forgesu kaj la tagon, kiu pasas;
Mi renkontis viron – kvazaŭ la cipres’ li ĉiun ravas,
Estas bela kiel rozo, sed vizaĝon palan havas”.

688.

“Bela estas la cipreso,ĉar vizaĝon havis rozan,
Tamen perdis li la forton kaj esperon vivodonan,
Kiel min bruligas ankaŭ lin la fajro furioza”.
Kaj rakontis li denove historion senkonsolan.

689.

Li rakontis pri suferoj, kiujn spertis dum serĉado,
Poste diris, kiel dio helpis trovi kamaradon:
“Tariel en mondo vidas efemeron kaj la vanton,
Frenezulo vagas sole kiel besto en la kampo”.

690.

“Vi ne petu lin priskribi, estas vana la afero,
Al vidinta lin ekplaĉos jam neniu sur la tero;
Antaŭ li okuloj larmas kiel antaŭ sunapero,
Sed ŝafranon el la rozo faris amo kaj sufero”.

691.

Kaj rakontis li detale aventurojn kaj misterojn:
“Kiel tigro li nun loĝas inter rokoj en kaverno,
Akompanas lin virino, ŝi konsolas en mizero,
Ho, destino, lin priplori devas ĉiu kun sincero”.

692.

La virino finauskŭltis kaj komprenis ĉion bone,
Ŝi heligis mondon tiel, kiel plena luno nokte,
Diris: “ Kian kuracilon devas doni mi ĉi foje?
Kiel mi lin povus helpi, se mi vivas aliloke?”

693.

Avtandil respondis: “Viro devas teni sian vorton,
Li por mi ja estas preta por bruligi propran korpon,
Mia flanke, mi promesis ke ni havos la renkonton,
Se mi ĵuron ne plenumos – prenu min do dia tondro”.

694.

La amiko por amiko estas ĉio en la mondo,
Koron por la kor’ fordonas, amo devas esti ponto,
Por miĝnur’ miĝnuro estas de kunsent’ vigliga fonto.
Sen ĝi ĝojo – la malĝojo kaj gajeco nur la morto”.

695.

Lia sun’ al li respondis: “La sukceso estas granda,
Vi, unue, ne perdiĝis, kaj amikon trovis karan,
Due, amo plifortiĝis, kaj fariĝis ĝi pli arda;
Ankaŭ mia kor’ flamanta nun kuracbalzamon havas”.

696.

“Fato ŝanĝos homan sorton same kiel la vetero –
Jen ĉielo suno brilas, jen ĝi tondras en kolero –
Ĝis hodiaŭ mi suferis, nun foriris la danĝero.
Kiam mondo gaje ridas, malaperu la infero”.

697.

“Havas vi tre bonan econ – teni kavaliran vorton,
Se amiko ne fidelas, lian kapon kovras honto.
Vi al li sindone helpos kaj ja kuracilon trovos,
Tamen kiel mi sen suno en soleco vivi povos?”

698.

Avtandil al tiuj vortoj la respondon saĝan trovas:
“Apud vi al sep angoroj nun la okan mi aldonas:
La glacio ne varmiĝas, kiam oni sur ĝi blovas;
Senutilas kisi sunon, se ĝin havi hom’ ne povas”.

699.

“Malfacile kaj sen ĝojo mi sur kampoj vagabondis,
Amaj sagoj mian koron senkompate trae boris,
Miaj jaroj mallongiĝis, dio nur trionon donis;
Kaŝi volis mi turmentojn, sed ĉu tie iun trompis?”

700.

“Mi aŭskultis tre atente vian dolĉan paroladon,
Rozo en la dornoj kreskas, netuŝebla estas planto;
Se vi kiel suno brilas, donu al mi sunan flamon,
Iun signon vi donacu, por esperi pri la amo”.

701.

Elokventa, digna estis bonfarinta kavaliro,
Edukista lia vorto estis vera panegiro;
Kaj ŝi donis la donacon – tio estis la sapfiro;
Ili ambaŭ havis ĝojon – plimultigu ĝin, ho, dio.

702.

Dolĉe estas, kiam homo havas la bonegan distron,
La okuloj de giŝero,kiam vidas kristalvitron,
Kiam en ĝardeno bela elkreskigas li plantidon,
Sed amare estas, kian viro perdas amatinon.

703.

Kaj ricevis la plezuron ili de rigardoj amaj;
Poste Avtandil foriris de disiĝo tre amara,
Kaj denove sangaj larmoj gutis de vizaĝo pala;
Diris li “De mia sango ĉu la mondo estas sata?”

704.

Do foriras kavaliro, sur la bruston pugne frapas,
Pro la amo homo ploras, larme koron mola faras,
Nubo kovras la ĉielon kaj sur teron ombro falas,
La disiĝ’ kun amatino al la sunsubir’ egalas.

705.

Sange fluis liaj larmoj de okuloj sur la vango,
Diris li: ”La mondo nia pli signifas, ol gloramo,
Tamen kial mian koron pikas senkompata sago?
Ne vidante ŝin, ne vidos mi gajecon, helan tagon”.

706.

“Tiu, kiu min kreskigis en edeno kiel arbon,
Tiu sorto senkompate tranĉis min per akra sabro,
Forbruligis min, kaptilo por la koro estis amo;
Ĉiutagon mi komprenis – estas ĝi fabel’ kaj vanto”.

707.

Li priploris sian sorton, ĉar senfina estis tristo,
El la brusto deprimita iris ĝemoj kaj ekspiroj,
Ĉiam la disiĝon daŭran akompanas ja sopiro;
Mondo nia senkompatas kaj severas la destino.

708.

Hejme trista kavaliro en la ĉambron fine venis,
Kaj sendorman longan nokton nur pri Tinatin li pensis;
Kiel herbo sub la prujno li koloron tute perdis,
Rozo bela en ĝardeno sen la suno baldaŭ velkis.

709.

“Homa koro malbenita – ĝi malsatas kaj avidas,
Jen eltenas ĝi turmenton, jen denove gaje ridas,
Ĝi ne taŭgas por mezuri, pro blindec’ nenion vidas,
Sed nek morto, nek reganto liberecon ĝian bridas“.

710.

Lin inspiris tiaj vortoj, kiujn al si mem li diris,
La donacon ŝian prenis kaj kun sento varma kisis,
La safiron donacitan li sur ŝia mano vidis;
Larmoj liaj la riveron Bison* multe pliriĉigis.

711.

Frumatene li ricevis la inviton al ĉasado ;
Kvankam ne dorminte, tamen li foriris al palaco.
En kortego kolektiĝis tie granda homamaso
Kaj la reĝo sin pretegis rajdi ĉasi kun la gastoj.

712.

Rostevan surĉevaliĝis, ĉie regis la soleno,
Pro la bruo de tamburoj tremis tie tuta tero,
La vulturoj sunon kaŝis kaj la hundoj la densejon.
Komenciĝis sangverŝado de la kaproj kaj la cervoj.

713.

Post ĉasado hejmeniris ĉiu gaja kaj kontenta,
Ĉirkaŭ reĝo kolektiĝis nobelaro eminenta;
Rostevan en la palaco surtroniĝis jen majesta,
Oni ludis sur la ĉango, daŭris la kantado festa.

714.

Rostevan kaj kavaliro kune sidis kaj parolis,
Inter lipoj kristalvitrojn kaj rubenojn ili montris,
Nobelaro tie staris, ĉie la muzik’ sonoris,
Nomo – “Tariel” senĉese dum festeno tie sonis.
________________
  • Bisono – fantazia rivero en paradizo.

715.

Avtandil revenis trista, el okuloj falis larmoj,
Estis laca, ekscitita, li nur vidis sian amon,
Jen leviĝis, jen kuŝiĝis, jen li sentis la tremadon,
Tamen dorme ne forpelis da malgajaj pensoj svarmon.

716.

Kuŝis kaj meditis viro : ”Kion donos mi al koro?
Mi foriris , sola restis, vana estis la adoro,
Mi ne vidas ĉarmulinon, do min premas la angoro.
Ho, se vidus mi en sonĝo amatinon – edenfloron”.

717.

Tiel ploris kavaliro, ne forlasis lin la pensoj;
Li komprenis – por la koro tre necesas pacienco;
Se ne pacienci, tiam ĉu la vivo havas sencon?
Se eltenos ni mizeron – feliĉegos providenco.

718.

Kaj denove li ripetis : ”Koro, vivo estas dramo,
Sed preferas mi ne morti, ne forbruli en la flamo,
Kaŝi koran sentimenton ne portempe – por ĉiamo;
Por miĝnur’ ne decas montri al la homoj sian amon”.

AVTANDIL PETAS VEZIRON RICEVI LA PERMESON DE ROSTEVAN POR FORIRO

719.

Mateniĝis, kavaliro sur ĉevalon tuj eksidis,
Kaŝi sian ardan amon la junulo nun decidis,
Li instruis koron sian: “Devas ĉion vi atingi”.
Al veziro sin direktis, kiun li ekvolis vidi.

720.

Jen veziro lin renkontas: “Venis suna mia gasto;
Ĉiuj signoj ja atestas – dio sendas ne fiaskon”.
Gaston li akceptis varme kaj kortuŝe sen prokrasto,
Dezirebla estas gasto, ĉiam li ĝojigas mastron.

721.

Al la gasto helpis mastro de ĉevalo lerte salti,
De pordego ĝis la domo oni tapiŝ-padon faris;
Kavalir’ lumigis domon, lin veziro akompanis,
Oni diris: “Rozo venis kaj ni rozodoron flaris”.

722.

Li sidiĝis kaj admiris ekvidintaj lin okuloj,
Nur ĝemspiris el profundo rigardantoj al la luno;
Homoj, certe, volis resti kaj paroli kun belulo,
Sed foriri ili devis – tia estis la postulo.

723.

Kiam gastoj jen foriris, Avtandil al mastro diras:
“Vin la reĝo tre estimas, ĉion ĉiam vi atingas;
Estas vi unua homo – kun la reĝo vi amikas,
Sciu, kio min turmentas kaj senĉese pereigas”.

724.

“Mi suferas, ĉar ne vidas malproksiman mian fraton,
Volas mi renkonton havi, sed al mi malhelpas fato;
Li senfine min adoras kaj mi sentas lian varmon,
Reciproke devas ami mi fidelan kamaradon.”

725.

“Lin revidi estas mia korinklino kaj kompreno,
Pri li pensas mi senĉese – ĉiun nokton kaj matenon,
Dio kreis kiel sunon – lin belulon, Tariel-on,
Bona estas fratin’ lia – la virin’ sen diademo”.

726.

“Dum disiĝo mi promesis vidi lin post kurta tempo,
Frate diris, ke mi venos kaj heligos la tenebron,
Ĵuris mi : ”Por vi mi trovos la virinon kun la peno;
Estas tempo jam foriri kaj plenumi mian devon”.

727.

“Tutan veron mi rakontos, fanfarono estas fia;
Li atendas kaj li scias – mi ne estas hom’ perfida.
Min devigas amikeco, sankta estas ĵuro mia;
Ĵurrompul’ neniam venkas, ĉar sukceson li ne indas”.

728.

”Mi vin petas diri tion al la bona reĝo nia;
Vi veziro estas saĝa kaj komprenas devon mian,
Se permeson donos reĝo, estas preta iri mi jam;
Helpu al mi, ĉar mi volas kamaradon trovi vivan”.

729.

“Vi raportu: ”Reĝa moŝto, gloras vin la terloloĝantoj;
Dio scias, mi ne povas tion diri sen tremado.
Avtandil senĉese pensas pri junulo, suferado,
Li konkeris lian koron, la spaspet’ ne vidas savon”.

730.

“Reĝo, sen tigrafelulo – mia vivo senvaloras,
Mia koro kun li batas kaj mi al li helpi volas,
Helpo ĉiam estas nobla, ĝi unue reĝon gloras,
Lasu dion mem decidi, ĉu mi resti viva povas”.

731.

“Kaj por vi foriro lia ja ne kaŭzas malfeliĉon;
Tio estas sankta ĵuro, nek frivolo, nek kaprico.
Dio sendu al vi venkon, se plenumos vi kondiĉon
Avtandil-on nun forlasi, kvankam havas li oficon”.

732.

“Mi al vi rakontos ĉion, altestima vi – veziro,
Vi rapidu vidi reĝon kaj transdonu la deziron,
Petu lin, min ne malhelpi kaj permesi la foriron.
Vi cent mil monerojn prenu, kiel mian dankesprimon”.

733.

Ridetinte mastro diris : ”Vi reprenu ormonerojn,
Ja al mi sufiĉas tute, la konfido kaj sincero,
Ĉar la reĝo eksciinte, kia estas la afero,
Mem donacos al mi oron, ĉu ne estas tio vero?”

734.

“Ĵuras mi per kapo lia – reĝo murdos min, valeton,
Ĉe vi restos via oro, min turmentas antaŭsento,
Pagos mi per vivo mia dum vizito kaj akcepto,
Do ne diros mi al reĝo vian tre aŭdacan peton”.

735.

“Kial devas mi al vivon oferdoni por moneroj?
Reĝo murdos min kaj diros: ”Vi meritas la inferon.”
Ĉu mi agus kiel homo, kiu perdis la esperon?
Mi preferas esti viva, diras mi nur puran veron”.

736.

“Se mi reĝo vin forlasos, ĉu simile faros trupoj?
Ĉu konsentos ili resti sen gvidanto, sen instruo?
Tiam niaj malamikoj volus montri akrajn ungojn,
Sed neniam transformiĝos la paseroj en vulturojn”.

737.

Kavaliro nun ekploris kaj ĉagrene poste diris:
“Vi ne scias amon tute, kaj mi devas ĝin klarigi.
Eble vi neniam ĵuris, kun neniu ekamikis.
Se vi spertis tion, diru, ĉu sen li mi povas vivi?”

738.

“Suno de ni jam turniĝos – tian havas ĝi naturon,
Se ni helpos al la suno, ja foriros la obskuro,
Nur mi mem bonege scias, kiu kaŭzas la torturon.
Parolado kun fihomoj ja ne donas la plezuron”.

739.

“Kiel povas reĝon helpi mi kun miaj amaj streboj?
Niaj trupoj kaj la reĝo ne komprenos mian revon,
Do pli bone estos iri kaj plenumi ĵuro – devon,
Fideleco al la frato restos celo kaj espero”.

740.

“Nun, veziro, ne konsentas mi kun via konsidero.
Se en mia loko estus, en la vakson iĝus fero.
Mi ne povus rekompenci liajn larmojn kaj suferon,
Eĉ se fluus el okuloj ondoj de Geon* - rivero”.
_______________
  • Geon – malnova nomo de rivero Nilo.

741.

“Sen permeso mi forkuros, rompos tradicion, moron,
Mi ekvidos kamaradon kaj kuniĝos kor’ kun koro,
Scias mi, ke vin ne punos Rostevan dum malhumoro,
Lasu lin koleri multe, sed al mi ne faros bonon”.

742.

La veziro diris:”Same via flamo min doloras,
Malfacile estas vidi, kiel kavaliro ploras;
Iufoje vort’ damaĝas, iufoje belsonoras,
Vidas mi, ke mia suno vian vivon lumi povas”.

743.

Kiam la veziro finis sian saĝan paroladon,
Por ekvidi Rostevan-on li alvenis la palacon;
La monark’ sur trono sidis, brilis kiel dum parado,
La veziro antaŭ reĝo perdis la parol – kapablon.

744.

Kaj rimarkis reĝo ĝuste de vezir’ malbonhumoron,
Li demandis maltrankvile: ”Kion volas vi, senjoro?”
La vezir’ respondis time:”Gravan sentas mi doloron,
Vi min punos, reĝa moŝto, ĉar al vi ne plaĉas vorto”.

745.

“La ĉagreno estas granda”; diris triste la veziro,
“Timas mi, sed mi nun venis por transdoni tian diron:
Avtandil – spaspeto nia, jen esprimis la deziron
Rajdi por revidi tiun tigrafelan kavaliron”.

746.

Kaj kun timo li rakontis, kion petis la spaspeto;
Li daŭrigis: ”Laŭ rakonto vi imaĝos la impeton,
Kiel Avtandil ĉagrenas, kian sentas li turmenton.
Nun vi pravos, se min trafos via pun’ por malprudento” .

747.

Aŭskultinte la raporton, reĝ’ paliĝis kaj ektremis,
Ŝajne li suferis multe, la rakonto lin turmentis:
“Vi, malsaĝa kuraĝulo, kiel tion vi intencis?
Fia homo ĉiam hastas al fiaĵo sin direkti” .

748.

“Ĉu vi pensas, ke rakonto por mi estas tre agrabla?
Al mi ŝajnas, ke vi restas tro memfida, aroganta.
Kiel do kuraĝis diri tion via lango aĉa?
Vi vezir’ ne povas esti, ĉar vi antaŭ reĝ’ malsaĝas”.

749.

“Vi verŝajne ne pripensis, ke necesis sindeteno
La malsaĝoajn vortojn diri en la reĝa rezidejo.
Mi preferus vin ne aŭdi, ŝtopi volus mi orelojn.
Mi ne murdos vin, veziro, ĉar ne volas fari pekon”.

750.

“Se ne estus vi sendito, morton kaŭzus tia blago:
Senprokraste mi kondamnus al dehako vian kapon.
Iru for, vi, malsaĝulo, ne forgesu tiun tagon;
Kia homo, kia vorto, kia senpripensa ago”.

751.

Reĝo ĵetis pezan seĝon kaj disrompis kontraŭ muro.
La veziron li ne trafis, sed forpelis de okuloj.
“Kiel vi aŭdacis diri, ke li faris forveturon?”
Diris reĝo, kaj kun larmoj iris for malfeliĉulo.

752.

La veziro hejmen iris en humoro deprimita,
Kiel vulpo paŝis viro kaj doloris kor’ vundita;
La eniro estis gaja kaj eliro malbenita,
Homo mem al si malhelpas pli, ol ago hipokrita.

753.

Kaj irante li meditis:”Dio punis min por pekoj;
Kiel do mi miskalkulis, kion diros la kortego?
Perdis mi, arogantulo, trankvilecon, feliĉegon,
Kiu agas sen pripenso, tiu finas kun malvenko”.

754.

La vezir’ revenis hejmen forlasita de la fortoj
Kaj al Avtandil rakontis pri forpelo kaj malvolo,
“Kiel povas mi vin danki? – Ĥaso estas mia nomo,
Min respektis ĉiuj homoj, nun la kapon kovris honto”.

755.

Ŝerce petas li la oron, kvankam tristas la vizaĝo:
“Miras mi, povante ŝerci, mi do sentas la domaĝon.
Nur promesi, sed ne doni –estas vere malbonaĵo;
Oni diras:”En infero ankaŭ helpas koruptaĵo”.

756.

“Reĝ’ insultis min, mallaŭdis, li eĉ nomis min “Krimulo”,
Min akuzis pri fiaĵo kaj forpelis de l’okuloj;
Mi racion tute perdis, restis fia flataĉulo,
Kaj mi miras, ke mi vivas post ĉi tiu aventuro”.

757.

“Mi ja sciis, kion faris, sed mi perdis la sinregon;
Ĉar ne dubis mi pri tio, ke koleros ege reĝo.
Ne evitos ja la homo baton de ĉiel-kolero.
Mi volonte pro vi mortos – tio estas pura vero”.

758.

Kavaliro diris, ke li por ĉasado iri devas;
Najtingalo tiam mortas, kiam bela rozo velkas,
Kaj roseron la birdeto por la floro ĉie serĉas;
Se la akvo ne troveblas –tre ĉagrena birdo restas.

759.

“Sen amiko mi ne povas ĉi ripozi en plezuro,
Mi preferas inter bestoj vagi kiel la migrulo.
Ĉu mi taŭgas en deprimo esti la gvidant’ por trupoj?
Pli agrable vivi sola, ol kun malkontenta ulo”.

760.

“Kiom ajn la reĝ’ koleros, mi raportos pri foriro;
Li ne scias, ke suferas Avtandil – la kavaliro,
Se la reĝo ne permesos – mem mi trovos la eliron;
Se pereos mi – samtempe mortos revoj kaj deziroj”.

761.

La vezir’ aranĝis manĝon, mem regalis sen la laco,
Avtandil-on li honoris-estis tio la sensaco,
Nur vespere forpermesis lin foriri kun donacoj;
Ambaŭ dume eĉ forgesis malsukceson en palaco.

762.

Avtandil post la reveno, sendis donon al veziro:
Do cent miloj da moneroj estis de vezir’ akiro,
Tri cent pecojn da teksaĵoj al li sendis kavaliro,
Sesdek gemojn donis ankaŭ – la smeraldojn kaj safirojn.

763.

Li saluton sendis ankaŭ al vezir’ – bonkora homo,
Skribis:”Ĉu mi povas dece rekompenci vin por bono?
Se mi restos viva tie, vi posedos mian koron,
Por la am’ mi donos amon, kiel diktas nia moro”.

764.

Mi kantgloras Avtandil – on, li bonkore faris multon,
Digna estis kavaliro, saĝa kaj malavarulo,
Helpi devas ĉiu homo – tia estas viv – regulo,
Dum la plago tre necesas havi fraton, proksimulon.

INTERPAROLADO DE AVTANDIL KUN ŜERMADIN

765.

Sunsimila kavaliro jen alvokis la servanton:
“Ŝermadin,fidela mia, esperiga estas tago,
Ĉar vi povas al mi montri, ke vi estas mia frato.”
Jen, ilian amikecon povas laŭdi vi, leganto.

766.

“Reĝ’ ne volas kaj ne donas por foriro la permeson,
Li ne scias, ke mi donis al la frato la promeson,
Mi sen li ne povas vivi, diras mian mi konfeson;
Ĉu pardonas iam dio al fiulo maljustecon?”

767.

“Mi neniam lin forgesos, tion firme mi parolas,
Ĉar amiko en kaverno senespere, sole ploras,
Propran vorton ĉiam tenas, kiu bonon fari povas,
Antaŭ ĉio, mensogulo plejaltulon ne agnoskas”.

768.

“Tri aferoj al amikoj pruvas veran amikecon:
Jen unue:Disigitoj devas strebi al kunsento;
Due, doni la donacojn, malavare kaj sen ĉeso;
Trie, helpi kaj konsoli en bezono kaj neceso”.

769.

“Sed sufiĉas paroladi, povas kurte mi klarigi:
Trovos mi la kuracilon, se mi povos fraton vidi.
La konsilon mian sekvu, devas vi kastelon gvidi,
Ne forgesu la instruon, kiun mi intencas diri”.

770.

“Sciu, do, ke tre necesas esti por la reĝ’ subteno,
Semu ĉie nur la bonon kaj la virton en la regno,
Vi konservu la havaĵon, zorgu pri militaferoj,
Kaj fervore, kiel tiam, vi daŭrigu vian servon”.

771.

“Estu forta kaj defendu en batalo la landlimojn,
Ne ofendu fidelulojn, malavaru ĝis kulmino,
Kiam mi revenos hejmen, pagos mi por la meritoj.
Ne perdiĝas bona servo, kiun faras subigito.

772.

Aŭskultinte paroladon, Ŝermadin komencis plori:
“Ne timigas min soleco – eblas plagon superforti,
Sed sen vi restinta povas mi en malesperon droni;
Prenu min, ni estos kune kaj vi povos min disponi”.

773.

“Kiu aŭdas, ke la homo grandan vojon farus sola?
Kiu aŭdis, ke la mastro sklavon ne kunpreni volas?
Memorinte vin, perditan, mi ja estos senkonsola”.
Avtandil al li respondis:”Vin kunpreni mi ne povas”.

774.

“Mi ne dubas, ke sincere vi esprimis vian amon,
Sed al kiu povas fidi mi la trupojn kaj la landon?
Mi krom vi neniun scias kun fidela forta mano.
Do ne petu, vi ĉi tie restos la anstataŭanto”.

775.

“Mi, miĝnuro, tra la kampoj devas vagi sen konsolo,
Varmaj larmoj plibeligas la miĝnuron –vagabondon,
Por amanto la vagado estas lia sola sorto;
Vi do vidas, tiel estas aranĝita nia mondo”.

776.

“Min memoru kaj min amu, kiam mi jam fore estos,
Mi mem servos min kaj zorgos, do la sklavo ne necesos,
Kuraĝulon akompanos nur espero kaj braveco;
Homon, kiu fie agos, mi ne ŝatos nek respektos”.

777.

“Mi ne pensas, ke la mondo – nur kukumo tromatura,
Kiam frat’ bezonas helpon, mi neniam restas surda.
Mi forrajdos kun permeso – donis ĝin estaĵo suna;
Kiam mi de ŝi foriras, ĉu valoras hejm’ plezura?”

778.

“Estu mia testamento por la reĝo Rostevan-o,
Mi do petas lin prizorgi, mian burgon, vian sanon,
Se mi mortos dum vagado, vi neniam faru samon,
Nur priploru min sincere vi kaj miaj samlandanoj”.

LA TESTAMENTO DE AVTANDIL AL REĜO ROSTEVAN

779.

Avtandil ĉe tabl’ sidiĝis, triste skribis testamenton:
“Reĝo mia, mi foriris kaŝe kaj sen ia peto,
Ĉar mi devas trovi tiun, kiu indas la kunsenton,
Benu min per fora vojo, kaj pardonu pro turmento”.

780.

“Reĝo, scias mi, ke fine mi ne estos akuzito,
Saĝa homo ne forlasos la amikon en aflikto.
Volus mi Platon-on* citi, kion diris li pri virto:
“Karnon, poste la animon, fuŝas fia hipokrito”.

781.

“Ĉiu scias – malfeliĉon kreas trompo kaj mensogo,
Ne forgesos mi la fraton, ne havantan propran domon;
Ja ne taŭgas filozofo, se ne naskas li la bonon,
Tial studas ni sciencojn por atingi altan ordon”.

782.

“Ĉu vi scias, kion skribas pri la amo apostoloj?
Ili amon tre estimas, sciu bone sanktajn morojn,
“Amo homon plialtigas, ja tintadas gaja vortoj,
Se vi tion ne komprenas, kion faros simplaj homoj?”
______________
  • Platono – greka filozofo de la 4-a jarcento ĝis nia jarkalkulo.

783.

“Kiu kreis min, li donis forton bati malamikon,
Li, restante nevidebla, helpas nin per la racio,
Kiel dio li starigas, montras de ebleco limon,
Li el unu faras centon kaj el cent inverse tion.

784.

“Ne efektiĝas tio, kion dio ne ekvolas,
Sen radioj de la suno roz – violoj palkoloras,
Sen la suno sur la tero oni nur obskuron trovas,
Same mi sen la amiko vivi en solec’ ne povas”.

785.

“Petas mi pardonon, reĝo, eble estos vi kolera,
Mi ne povis vin obei kaj fariĝi malfidela;
Vundon mian mi kuracos dum foriro efemera,
Kaj ajn mi estos, tamen mi eksentos min libera”.

786.

“Senutilas la ĉagreno kaj larmiga emocio,
Kio estas destinita, ĉiam realiĝas tio,
Al la homo bone decas pacienco, sed ne krio,
Ĉar neniu ŝanĝi povas, kion antaŭvidas dio”.

787.

“Plenumiĝu ĉio, kion de ĉielo vol’ decidos;
Estu certa – mi revenos kaj feliĉan vin revidos;
Per bonfaro kaj per helpo al amiko mi utilos,
Tia ago gajnos gloron kaj popolo min estimos”.

788.

“Reĝo, murdu min, se poste mi milagos kaj malpravos.
Ĉu foriro mia vian reĝan moŝton aĉon faros?
Mi amikon ne perfidos, la decido tia klaros,
Li akuzos min, alie post la morto kaj kondamnos”.

789.

“La memoro pri amiko ne alportas malprofiton,
Malestimas mi la homon – ĵurrompulon kaj malvirton;
Ja ne povas mi lin trompi, de la suno sateliton,
Ĉu valoras homo, kiu ne estimas la kaptiton?”

790.

“Ja nenio pli malbonas, ol timego sur vizaĝo,
La timulon en batalo akompanas nur malplaĉo,
Ĉu pli bonas vir’ – timulo aŭ ŝpinanta virinaĉo?
Ol riĉaĵoj pli valoras glor’ batala kaj kuraĝo”.

791.

“Roka aŭ mallarĝa vojo mortalvenon ne haltigas,
Mortohoro homon feblan al fortulo egaligas,
Ĉar oldulon aŭ junulon fine tomba tero ligas,
Glora morto pli ol vivo malhonora ĉiam dignas”.

792.

“Hom’ eraras, se la morton ĉiuhore ne atendas,
Tiu nigra vizitanto sen invito sin prezentas,
Antaŭ ni, ne invitite, tage, nokte ĝi aperas;
Do se vi min ne revidos, sciu, mi en alto ŝvebas”.

793.

“Se pereos mi en mondo efemera, malfavora,
Ja neniu min priploros sur la tero fremda, fora,
Kaj ne vindos per morttuko iu proksimulo bona;
Vi min ne bedaŭru sole, reĝo nobla kaj bonkora”.

794.

“Prenu miajn trezorkestojn, tie riĉas la enhavoj,
Kaj disdonu al povruloj, liberigu ĉie sklavojn,
Pliriĉigu vi la orfojn, ĉiujn sen la rajtoj, havoj,
Min memoros ili kore, por mi preĝos kun la larmoj”.

795.

“Mian monon kaj trezoron, se ne havos la valoron,
Utiligu por bonfaro, por konstruo de la pontoj,
Kaj ne ŝparu la havaĵon, ne avaru dum disdono,
Ĉar krom vi neniu estas pli proksima, kara homo”.

796.

“La leteron ne atendu de mi – de la paladino;
Do mi ĉion nun aldiris, mi konfidis la animon.
Min ne venkos la satano, mi ne sentas dubon, timon.
Per la preĝo kaj pardono montru vi al mi estimon”.

797.

“Mi vin petas, al servanto – Ŝermadin-o estu bona;
Liaj zorgoj plimultiĝis, ĉar de nun li restas sola.
Ne forlasu lin, ho, reĝo, protektema kaj favora,
Se li ploros, trovu vorton kuraĝigan kaj konsolan”.

798.

“Do mi finas testamenton, kiun skribis mia mano;
Edukinto mia kara, mi deziras al vi sanon,
Ne necesa estas dume la funebro, nek la samo,
Mi transdonas la saluton al fidelaj samlandanoj”.

799.

Li al Ŝermadin transdonis la skribitan testamenton
Kaj aldiris:” Ĝin vi portu kaj prezentu al regento.
Vi vasalo estis mia, fidelulo kun prudento”.
Kaj ekĝemis ili kune kun la larmoj, granda sento.