Kanado: En Montrealo Ne-Zoom-a Zam-Festo!

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

18-a de aprilo 2022

Situo de Kanado ruĝa.ph.png

“Mi ne povas kredi, ke jam pasis preskaŭ du jaroj ekde nia lasta ĉeesta festo ĉi tie!” – mi pensis, irante al la restoracio “Resto Végo”, nia kutima Esperanto-kunvenejo. Nia lasta renkontiĝo en ĝi devintus okazi la 13-an de marto 2020... Mi ne devas diri al vi, kio okazis poste...

La Montrealaj Zamenhof-festoj en la antaŭKOVIMa tempo estis famaj tra Kanado – kelkdeko da homoj el Montrealo kaj la regiono, kaj sufiĉe ofte eĉ kelkaj “honoraj montrealanoj” – vizitantoj de apudaj ŝtatoj en Usono! Preskaŭ ĉiam estis muziko – ofte viva – prezentaĵoj, kunkantado kaj multe da rido. La virtualaj kunvenoj estis tre sukcesaj komence – sed mi sentas, ke iom post iom homoj komencis laciĝi de ili, kaj ke la retaj kunvenoj neniam vere anstataŭis la realajn renkontiĝojn Montreale.


Ni estis 16 aŭ 20, se oni enkalkulas la pluŝajn bestojn kaj la portreton de Zamenhof. Tamen, laŭ mi, tute bela nombro, konsiderante, ke ankoraŭ ne ĉiuj el ni estas komfortaj renkontiĝi grupe, eĉ se la restoracioj en Kebekio sekvas striktajn KOVIM-protokolojn: ekzemple, vi devas montri la vakcin-pasporton por eniri, oni sidas pli dise ol antaŭe (ne pli ol 10 homoj ĉirkaŭ unu tablo), kaj ankaŭ konsiderante, ke multaj devas resti hejme, ĉar estis kazo de KOVIM por iu, kiun oni kontaktis en lernejo, laborejo ktp. Kaj eble kelkaj aliaj simple “elfalis” el la kutimo kunveni. Do, eĉ se nia Zamenhof-festo estis modesta laŭ niaj antaŭaj “antaŭkovimaj” normoj, por mi persone ĝi sentiĝis kiel festego de amikeco, plej granda kaj mirinda, eĉ se ni devis iom alkutimiĝi ne brakumi kaj ne kis-saluti amikojn.


Ni starigis la tablon por la freŝaj eldonoj de ESK – kaj tiajn ni havas multajn! Estis tri libroj, kiujn ni preparis por la UK-2020: klasika rakonto el Franca Kanado Maria Chapdelaine de Louis Hémon, tradukita de Trefleo Mercier. Plus, la du libroj freŝe verkitaj: Besta Verbaro de Normando Fleury (ĉu vi sciis, ke krom la vorto “krokodili” nia lingvo havas ankaŭ aliajn bestajn verbojn – ekzemple, kangurui?), kaj la ĉarmaj rakontoj pri birdoj kaj Esperanto-vojaĝoj: Birdoj en Nia Korto de Zdravka Metz. Pluraj el tiuj libroj (kaj ĉiuj lotumitaj KD-oj!) malaperis!


La distra programo komenciĝis per la prezento de tri libroj de bonega Esperanto-verkisto Sten Johansson fare de Normando Fleury, la prezidanto de la LKK, kiu ankaŭ afable disponigis la librojn al ĉiuj, kiuj volis ilin legi. La torĉon transprenis Minjo Renaud, kiu bonege legis poemon de Kalocsay. Sekvis rakonto de Francisko Lorrain (redaktoro de la lasta eldono de La Eta Princo) pri persono, kiu loĝis en flughaveno, timante reveni hejmen pro la koronviruso – estis, fakte, tute vera historio! Poste Zdravka Metz (respondeculino pri ekskursoj de la LKK) parolis pri, eble, la plej fama verkisto el Danio, Andersen, kaj la imponega dikvoluma traduko de liaj fabeloj en Esperanto. La esperantistaro aplaŭdis kaj ridegis, kiam Garry Evans, LKK-kasisto, majstre aktoris kun botelo da vino la faman poemon de William Auld Ebrio.


Poste François Bolduc, kongresa kuracisto por la Montreala UK kaj agema Montreala aktivulo, prezentis du bonegajn projektojn: la ĵusan koncerton en Esperanto de la fama kebekia muzikisto kaj nova esperantisto Yves Desrosiers, sponsoritan de INK kaj donacitan al ĉiuj membroj de UEA, kaj INK mem: Interkulturan Novelo-Konkurson. INK estas inter plej sukcesaj novaj internaciaj projektoj en Esperantujo, iniciatita de kebekianoj por la UK-2020 kaj lanĉita en 2020 por instigi homojn verki.

La temo por 2020 estis “KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin” (la temo estis, efektive, proponita de mi mem kaj elektita per reta voĉdonado). Oni ricevis sepdekon da noveloj en la unua eldono de la konkurso, plus preskaŭ dudekon da nekonkursantaj noveloj. INK, cetere, jam preparas sian duan eldonon kaj tenas intereson de ĉiuj per ĉiumonataj atelieroj de Bobelarto (bobelarto.ink).


Montrealo - Ne-Zoom-a Zam-Festo 2021.jpg

 

Mi mem daŭrigis la temon de INK, leginte unu el siaj nekonkursantaj noveloj: la amuzan mikronovelon Faruno (temas pri la frua tempo de KOVIM, kiam el la vendejoj malaperis kelkaj bazaj eroj kaj tio memorigis al mi la tempon de perestrojko en mia naskiĝlando). Por la sekva ero mi devis transformi min per la surmeto de malnoveca tukokravato kaj ĉapelo, kaj fariĝi S-ro William Mann el Britio, kiu akompanis Zamenhofon dum lia longa Nord-Amerika Odiseado, kiam li vizitis nian kontinenton por la Sesa Internacia Kongreso de Esperanto. Ĉu vi scias, ke dum tiu vojaĝo li vizitis Montrealon, la urbon de la UK-2022? ”William” ekscite parolis pri la vojaĝo kaj eĉ prenis demandojn pri ĝi de la aŭskultantoj! Mi enamiĝis al s-ro Mann, legante lian raporton pri la vojaĝo en 1910, kiu aperis en La Brita Esperantisto . Nun mi verkas teatraĵon, kiu baziĝas sur tiu ĉi rakonto.


Ni finis la vesperon per iom da kantado – ĉar kiu Zamenhof-festo eblas sen kantado? Ni kantis la montrealigitan version de Adeste Fideles kaj, kompreneble, La Esperon. Mi ne registris nian kantadon – ĉar, kiel diris unu el la partoprenantoj, jen la ĝojo de la ĉeestaj kunvenoj – ne ĉio estas registrita kaj sur la ekrano!


Mi revenis hejmen laca kaj feliĉa, revidinte tiom da karaj geamikoj. Mi ege esperas, ke la situacio permesos al ni daŭre kunveni ĉeeste – ni dezirus tion fari dufoje monate: unu fojon ĉeeste kaj alian fojon virtuale tra 2022. Kaj ni esperas, ke la UK 2022, same kiel tiu ĉi unua ĉeesta Zamenhof-festo ekde KOVIM, estos aparta kaj sukcesa, ĉar ni ja ĉiuj tiom sopiras finfine revidi niajn amikojn ne nur sur ekrano, sed reale, en Montrealo!

Ligiloj


Fonto: (eo) Ĵenja Amis Montrealo: Ne-Zoom-a Zam-Festo! La Ondo de Esperanto (vintro 2021/2022)