Kategorio:Novaĵoj - Aimé-Patrick Manirakiza

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Foto Aimé-Patrick Manirakiza.jpg
 Japana ekslibriso.ph.png
  • prezidanto de ANEB
  • konsilanto de la Afrika Komisiono
  • 2019-12 : 7-a AKE : Salutmesaĝo de Aimé-Patrick Manirakiza, Burundo
    Prezidanto de la Nacia Asocio de Esperanto en Burundo (ANEB)
    Karaj gastoj
    Karaj esperantistoj de la tuta mondo,
    Mi nomiĝas Manirakiza Aimé-Patrick, mi havas 32 jarojn. Mi havas universitatan diplomon pri komputiko. Mi esperantistiĝis en la jaro 2008. En 2011, mi trapasis sukcese meznivelan ekzamenon de ILEI/UEA kaj ricevis atestilon.
    Mi estis elektita kiel prezidanto de la Nacia Asocio de Esperanto en Burundo (ANEB) la 26-an de marto 2018.
    El la sukcesoj dum mia prezida mandato estas: la malfermo de la infanĝardeno nomata "La Espero" en Rumonge, la permesricevo de la burundaj instancoj por la organizo de la 7-a tutafrika kongreso en Burundo.
    Nome de ĉiuj membroj de la Nacia Asocio de Esperanto en Burundo kaj en mia propra nomo, mi havas grandan ĝojon saluti kaj bonvenigi vin al la 7-a AKE, kiu komenciĝis la 21-an kaj finiĝos la 27-an de decembro 2019 en Bujumbura, la ĉefurbo de Burundo.
    Burundo estas lando en Orientafriko, ĉirkaŭita de Ruando, Tanzanio kaj DR Kongo. Ĝi havas 12 milionojn da loĝantoj kun averaĝe mirinda vetero.
    La partopreno en ĉi tiu Kongreso ebligos al vi malkovri la belecon de Burundo, aspektojn de ĝiaj kulturo, vidindaĵojn kaj kuirarton. Estas grava momento de plezuro kaj de kunestado. Dum tiu ĉi kongreso kuniĝas esperantistoj el 14 landoj!
    Refoje mi varme bonvenigas vin ĉiujn kaj deziras bonan restadon en Burundo al vi. Dio benu vin!
    Manirakiza Aimé-Patrick

Ligiloj

Artikoloj en kategorio "Novaĵoj - Aimé-Patrick Manirakiza"

La jenaj 4 paĝoj estas en ĉi tiu kategorio, el 4 entute.