Kategorio:Novaĵoj - Nicolas KASOLENE (Nickson)
El UEA-vikio
Ligiloj
- sur la listo de lernejaj instruistoj, kiuj konas Esperanton
- uzanto Nicolas KASOLENE (Nickson) ĉe Esperantujo - La Esperantista Mondomapo
- rolas/-is ĉe TEJO: komitatano
- uzanto Nickson ĉe Edukado.net (necesas ensaluti)
- uzanto Nickson Kasolene ĉe Mia Vivo
Prelegpropono
Prelegpropono de Nicolas KASOLENE (Nickson) kadre de la 7-a AKE en Buĵumburo:
Mia prelego rilatas al la temo «kiel starigi, mastrumi kaj kreskigi E-klubon». Unu esperantisto sufiĉas kiel bona semo por vivigi kaj disvastigi la lingvon Esperanto en sia medio, se li scias kiel elturniĝi pri sia esperantisteco. Konkrete mi dividos kun vi spertojn pri la modela funkciado de Goma Esperanto-Klubo.
Nickson Kasolene, kongano, loĝas en Goma (Norda Kivuo). Interesiĝinte pri Esperanto en la jaro 2009, Nickson fine esperantistiĝis en 2014 kaj membriĝis en DKEA. Post unu jaro, en 2015 li konatiĝis kun la Asocio Solidareca Bonvolo (SBV), kie li instruas Esperanton. Li aktive kontribuas al la disvastigo de la lingvo en Goma, ludante grandan rolon en la organizado de diversaj publikaj eventoj. Universitata diplomito pri komputila scienco en Ruando, li nun planas uzi sian informadikan konon favore al Esperanto.

Artikoloj en kategorio "Novaĵoj - Nicolas KASOLENE (Nickson)"
Ĉi tiu kategorio enhavas nur la jenan paĝon.