Kategorio:Novaĵoj - Universitato de Kostariko
El UEA-vikio
- Esperanto estis unuafoje instruata en la Universitato de Kostariko en 1991 en la (es) Escuela de Estudios Generales, kadre de la Cursos Libres (Liberaj Kursoj). La liberaj kursoj estas du-semajnaj kursoj por la ĝenerala publiko, pri iu ajn temo; do, ili estas senpoentaj.
- La Fako pri Filologio, Lingvistiko kaj Literaturo de tiu universitato oficiale instruas Esperanton ekde 2002. La kurso estas elektebla studobjekto por bakalaŭra diplomo. Tiu fako, sekve de peto de Prof. Jorge Antonio Leoni de León, per oficiala dokumento detalis la okazigon de E-kursoj.
- Estas interese noti, ke la Fakultato pri Beletroj de la Universitato de Kostariko, al kiu apartenas la Fako pri Filologio, Lingvistiko kaj Literaturo, havas ZEO-n ekde la jaro 2000. Temas pri tabulo dediĉita al Carlos Gagini (1865-1925), kiu estas unu el la plej elstaraj lingvistoj de la lando.
- En la Universitato de Kostariko, Esperanto estas rekonita ankaŭ kiel parto de la t.n. akademia kariero, poentaro laŭ atingoj de profesoroj; en tiu ĉi kazo la profesoro, kiu deziras rekonon de Esperanto en sia akademia poentaro, devas sukcesi ekzamenon organizitan de la Fako pri Filologio, Lingvistiko kaj Literaturo.
Ligiloj
- en Kostariko - Esperanto en universitatoj
- UCR: Universitato de Kostariko en vikidatumoj
- retejo: ucr.ac.cr
Subkategorioj
Ĉi tiu kategorio havas nur la jenan subkategorion.