Kategorio:Novaĵoj - Vjaĉeslav Slavik Ivanov

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Foto Vjaĉeslav Slavik Ivanov.jpg
 Japana ekslibriso.ph.png
  • familia nomo: IVANOV
  • sinprezento
Mi instruas Esperanton kutime en 2-3 malgrandaj (ĝis ses personoj) grupoj en miksita maniero (kun aŭdvidmaterialoj, elprintaĵoj el diversaj kursoj, tradukado de nespecialaj tekstoj).
Al instruado mi venis post plurjara sperto en informado pri Esperanto. Mem aŭtodidakto, mi kredis, ke plej gravas rakonti pri Esperanto, homoj faros konkludojn kaj lernos mem (kiel mi iam). Tamen iĝis klare, ke ekzistas homoj, kiuj bezonas pro diversaj kialoj studi en organizita kurso — kion mi proponas ekde 2009.
Krom envolviĝo en Esperanto-movado, mi estas entuziasma pri Vikipedio kaj lingva diverseco, interalie subtenante paĝaron pri la oseta lingvo ĉe ironau.ru kaj organizante ekde 2007 ĉiujaran lingvan festivalon en Sankt-Peterburgo.
Vidu ankaŭ ĉe slavik.ikso.net kaj amikeco.ru/pro/eo (fonto: edukado.net)

Ligiloj

Tiu ĉi kategorio nuntempe enhavas neniun artikolon aŭ plurmedian dosieron.