Konferenco pri la estonteco de Eŭropo

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

29-a de junio 2021

La kampanjo de UEA kaj EEU

Ni havas la eblon influi lingvopolitikan debaton en Eŭropa Unio. Ĉi tiu kampanjo celas uzi tiun eblon.

La kampanjo dum la Virtuala Kongreso 2021

Ni prezentis la kampanjon en kvin eventoj dum VK2021.
La unua prezento restas spektebla por aliĝintoj al la kongreso ĝis meze de septembro.


La Konferenco pri la estonteco de Eŭropo

Eŭropa Unio (EU) intencas trovi novajn respondojn al la demando de plievoluigo de la eŭropunia demokratio kaj volas antaŭdesegni venontajn paŝojn por la eŭropa integriĝo. Tiujn temojn pritraktas la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo (majo 2021 ĝis marto 2022).

La Konferenco enhavas, je la tutunua fojo en la historio de tiaj reformaj procezoj de EU, elementon de rekta civitana konsulto: la eŭropuniaj civitanoj estas invitataj proponi kaj diskuti ideojn, kiamaniere EU evoluigu. La Eŭropa Komisiono starigis platformon por tiu civitana debato: https://futureu.europa.eu/ (havebla en ĉiuj 24 oficialaj lingvoj de EU).

La civitana konsulto ofertas al ni la ŝancon influi la lingvopolitikan debaton en EU.

Civitanaj proponoj, kiuj pledas por

  • la agnosko de Esperanto
  • la uzo de Esperanto
  • la enkonduko de Esperanto kiel lerneja fako

plividebligas nian lingvon ne nur en politikaj cirkloj de EU, sed ĝenerale vidalvide la eŭropunian publikon. UEA alvokas esperantistojn en EU-landoj partopreni tiun civitanan konsulton.


La kampanjo

Universala Esperanto-Asocio kaj Eŭropa Esperanto-Unio kampanjas por antaŭenigi nian lingvon en EU kadre de la eŭropunia Konferenco.

La du fazoj de la kampanjo

La kampanjo enhavas du fazojn:

  • unua fazo, ĝis ĉirkau oktobro 2021: UEA, EEU rekte kaj pere de landaj kaj fakaj asocioj instigas esperantistojn laŭeble multnombre apogi por-esperantajn proponojn. En oktobro 2021 eklaboros la civitanaj paneloj, kiuj pridiskutas la civitanajn proponojn.
  • dua fazo: UEA, EEU kaj landaj/fakaj asocioj kontaktos deputitojn en la Eŭropa Parlamento kaj membroŝtataj parlamentoj, kaj reprezentantojn de la Eŭropa Komisiono, ministrejojn de EU-membroŝtatoj kaj ĵurnalistojn. Ili argumentos pri nia lingvo je la nivelo de EU aŭ ties membroŝtatoj. En tiu fazo niaj organizoj kalkulas je apogo de por-esperantaj proponoj far individuaj esperantistoj: ju pli da apogo por niaj proponoj, des pli konvinka kaj efika la argumentado.

Plej apoginda propono

UEA/EEU alvokas esperantistojn apogi la suban por-esperantan proponon en la civitana platformo de la EU-Konferenco.
Necesas registriĝi je la EU-platformo por voĉdoni por proponoj (vidu la informojn pri registriĝo sub "Teknikaj kaj taktikaj konsiloj").

... pliaj apogindaj proponoj

Laŭeble ankaŭ apogu tiujn sukcespromesajn proponojn (se vi registriĝis por apogi la "plej apogindan" proponon, estas simpla afero apogi pliajn).


Informiloj

UEA kunlabore kun Eŭropa Esperanto-Unio disponigas diversajn informilojn:

  • Statistiko 2021-07-14 PDF-dosiero (kiom da apogantoj por-esperantaj proponoj havas? en ĉiuj temaroj de la konferenca platformo)



Teknikaj kaj taktikaj konsiloj

Teknikaj kaj taktikaj konsiloj

por partoprenantoj en la civitana debato kadre de la eŭropunia "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo"

Registriĝo

Se vi intencas apogi por-esperantajn proponojn kadre de la civitana dialogo en la Konferenco, vi devas registriĝi. Je via unua aliro al la retejo de la civitana platformo https://futureu.europa.eu:

  • elektu vian lingvon el la 24 oficialaj lingvoj de EU (ne, bedaŭrinde Esperanto ne jam estas inter ili)
  • permesu aŭ malpermesu al la platformo la uzon de kuketoj je via komputilo. Ŝajnas, ke malpermeso ne kaŭzas teknikajn problemojn.

Alklaku la ligilon „Ensaluti“ dekstre de la eŭropunia flago. Vi estas alidirektita al la paĝo de „EU Login“, la aŭtentikiga sistemo de EU por ĝiaj retejoj. Ne jam entajpu vian uzotan uzantnomon aŭ retpoŝtadreson en la kampon, sed nepre alklaku „Krei novan uzantkonton“ sub tiu kampo. En la sekva ekrano vi devas plenigi ĉiujn kampojn: nomo, retpoŝtadreso, lingvo uzota por retejaj mesaĝoj sendataj al vi kaj „kodo“. Kiu kodo?

Por eviti, ke robotoj registriĝas, la sistemo uzas kaptilan bildon (angle „captcha“). Oni devas entajpi la signojn (literojn kaj ciferojn) afiŝitajn en tiu bildo. La kaptila bildo supozeble ne legeblas por algoritmoj, sed foje ĝi estas kvazaŭ nelegebla ankaŭ por homo. Se vi havas problemojn klare ekkoni la afiŝitajn signojn, alklaku la trilateran sagon > supra la bildo (sub „entajpu la kodon“): sintetika voĉo laŭtlegas la afiŝitan kodon. Aŭ alklaku la duoblan, kurbitan sagon por afiŝi novan kaptilan bildon, espereble pli bone distingeblan. Foje pluraj provoj estas necesaj, ne malkuraĝiĝu! Atento: uskleco gravas je la kodo.

Ne forgesu alklaki la tutlastan kampon: via konfirmo, ke vi legis kaj komprenis la deklaron pri la protektado de viaj datumoj, legebla alklakante la ligilon. Sen via konfirmo ne eblas progresi. Laste, alklaku la plej malsupran kampon „Krei novan uzantkonton“.

Se viaj informoj estas formale en ordo, afiŝiĝas konfirma teksto kun danko pro via registriĝo. Tio konfirmo enhavas la atentigon, ke vi ricevos mesaĝon al la retpoŝtadreso, kiun vi ĵus registris. Atendu tiun mesaĝon (foje ĝi alvenas nur post kelkaj minutoj) kaj alklaku la ligilon en tiu mesaĝo. Vi estos denove direktata al la aŭtentikiga sistemo „EU Login“, sed nun rekte al ekrano, kiu postulas, ke vi elektu vian pasvorton. La sistemo nur akceptas pasvorton kun longeco de almenaŭ 10 signoj (literoj kaj ciferoj), kiu ankaŭ plenumas almenaŭ tri el la sekvaj kvar kondiĉoj:

  • ĝi enhavas almenaŭ unu majusklon, A...Z
  • ĝi enhavas almenaŭ unu minusklon, a...z
  • ĝi enhavas almenaŭ unu ciferon, 0...9
  • ĝi enhavas almenaŭ unu specialan signon: !“#$%&'()*+,-./:;<=>?@[\]^_`{|}~

Se la entajpita pasvorto estas pli mallonga ol 10 signoj aŭ ne plenumas tri el la kvar supraj kondiĉoj, la sistemo ne akceptas ĝin kaj postulas novan, taŭgan pasvorton. Entajpu la saman pasvorton en la du kampoj por konfirmo. Se ĉio iris glate, la mesaĝo je la ekrano konfirmas, ke via pasvorto nun validas. Gratulon! Se vi alklakas „sekva paŝo“, vi estas pludirektata al la civitana platformo.

Konsiloj

Utilas pripensi, kiel plej efike agi kadre de la civitana debato. Ni koncentru niajn klopodojn:

  • Enkonduko de tro da similaj proponoj riskas malvidebligi la esperantistan arbaron pro tromulto da arboj.
  • Efikas la koncentriĝo je kelkaj proponoj, kiujn ni grandnombre apogas kaj favore komentas (vidu sube).
  • Eblas malfavore komenti proponojn, kiuj kontraŭas nian starpunkton (ekz.: proponita enkonduko de la angla kiel komuna EU-lingvo). Eblas „ŝati“ aŭ „malŝati“ komentojn afiŝitajn je iu propono. Oni kondutu ĉiam kun respekto por aliaj opinioj, sen nenecesa polemiko. Ju pli ĝentila kaj bonhumura estas la reago de esperantistoj, des pli efike ĝi impresas ne-esperantistojn (kaj tiujn ni celas, ne niajn jam konvinkitajn samideanojn).

Pliaj demandoj?

Se interesas vin la politika fono de la eŭropunia „Konferenco pri la estonteco de Eŭropo”, utila elirpunkto estas la esperantlingva vikipedia artikolo. Aliĝu al la diskutlisto Konferenco pri la estonteco de EU, kie ni organizas la kunlaboron dum la kampanjo.

Aŭ skribu retmesaĝon al Klaus Leith, KDL (che) gmx.eu
membro de la UEA-Komisiono por eŭropa agado, reprezentanto de Germana Esperanto-Asocio en la asembleo de Eŭropa Esperanto-Unio

Pliaj informiloj sekvos