Kongo (Kinŝasa): DKEA, aliĝinta asocio de UEA en DR Kongo

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

11-a de majo 2021

Situo de Kongo (Kinŝasa) ruĝa.ph.png
Kongo (Kinŝasa) - Mapo el libro.jpg

La Tago de Zamenhof estis celebrita etose kun 20 ge-istoj el diversaj grupoj de la ĉefurbo Kinŝaso, la 15-an de decembro 2019.

Ĉio ekis per la laŭokaza vorto de s-ro Florent Ntoto, kiu faris skizan prezenton pri ILEI kaj ĝia konga sekcio. Estis do okazo por prezenti la bilancon de la sekcio rilate al la agado en la finiĝanta jaro, kies atingoj estas: organizo de konversaciaj rondoj, prelegoj, ekspozicioj kaj perfektigaj kursoj.

La agado ĉe la E-klubo Junaj E-istoj de la Nacia Pedagogia Universitato (JEUPN) estas unu el la plej imponaj atingoj.

Fakte, celante revigligi la grupon surbaze de rekomendoj de unu el la konversaciaj rondoj, la konga ILEI-sekcio gvidis regule E-kursojn por la membroj de JEUPN.

Okazis ankaŭ pluraj prelegoj pri la vivo de Zamenhof fare de sinjoro Jackson Mafuila Mavomo, la historio de la E-movado fare de s-ro Jean-Bosco Malanda kaj la konga E-literaturo prezentata de s-ro Batangu Mpesa. Ankaŭ diskutoj, deklamo de poemoj, spekto de filmo kaj aŭskulto de muziko agrabligis la etoson de la evento.

Ankaŭ la alfrontitaj malfacilaĵoj dum la jaro estis prezentitaj. Ili ĉefe rilatis al financaj rimedoj, kio malhelpis la konkretigon de multaj planitaj agaderoj. Temas, ekzemple, pri la seminario por kursgvidantoj kaj aranĝo de ILEI/UEA-ekzamenoj surloke.


Kongo (Kinŝasa) - Zamenhof-tago el libro.jpg





Verkis: Florent Ntoto


Fonto: 2020 : libreto pri la Afrika Tago : DKEA, aliĝinta asocio de UEA en DR Kongo (p13)