Kongo (Kinŝasa): E-Klubo Lubumbashi 2022-08-07

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

9-a de aŭgusto 2022

Situo de Kongo (Kinŝasa)


Situo de la Provinco Supra Katango
E-Klubo Lubumbashi - 7 aŭgusto 2022

Dimanĉe, la 7-an de aŭgusto, okazis ĉeeste en Lubumbashi, sude de Demokratia Konga Respubliko, la kutima ĉiudimanĉa esperanta kurso. Alestis ĝin entute kvin gelernantoj, unu knabino kaj kvar knaboj; inter ili estas du gestudentoj kaj la ceteraj estas lernantoj en mezgradaj lernejoj.


Kiel vi povas vidi sur la bildo, nia klubejo troviĝas en nia hejmo. La kurso komenciĝis je la 16-a kaj finiĝis je la 18-a.


Ni bezonas vian kunlaboradon precipe por helpi al ni pri instrumaterialoj kaj lernolibroj. Semajne la kursoj okazas dufoje, nome sabate kaj dimanĉe.

Ĉu vi intencas korespondi kun nia klubanaro? Tiam skribu mesaĝon kaj sendu ĝin al
espoirkasati [ĉe] gmail.com