Kongo (Kinŝasa): Nova estraro en DR Kongo
4-a de januaro 2022
La multjara aktivulo Jean Bosco Malanda iĝis la prezidanto de la nova estraro de Demokrata Kongolanda Esperanto-Asocio (DKEA) ekde la 4-a de oktobro 2021.
La aliaj estraranoj kaj iliaj postenoj estas Alphonse Waseka (1-a vicprezidanto), Guy-Roger Ileke (2-a vicprezidanto), Alexandrine Omba (ĝenerala sekretario), Monique Badiengisa (kasistino), Honoré Mafuila (kultura konsilanto) kaj Arlain Kizeyidioko (administra kaj financa konsilanto).
La ceremonio de transpreno de taskoj inter la elirantaj kaj novaj estraranoj okazis la 1-an de novembro. Kaj tuj poste la nova estraro, kies ofici-periodo estas tri-jara, kreis strategion, kiu konsistas el konatiĝo kun ĉiuj enlandaj E-kluboj kaj unuopaj esperantistoj. La celo estas revigligi la rilaton kun ĉiuj kaj per tio pli alproksimigi ilin al la agadoj de DKEA.
Alphonse Waseka dissendis alvokon al reprezentantoj de ĉiuj lokaj kluboj, fakaj grupoj pri konigo kaj registrigo.
DKEA estas aliĝinta asocio de UEA de 1966, kaj ĝi en la kuranta jaro havas 95 individuajn membrojn. La nova valida asocia retpoŝtadreso estas:
dkea.kongasocio@gmail.com
Verkis: Florent N’toto
Fonto: 2021-12-31 : Nova estraro en DR Kongo (p2/10)