Kongo (Kinŝasa): Suda Kivuo: naskiĝis nova e-klubo en Shanje

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

26-a de septembro 2021

Situo de Kongo (Kinŝasa) ruĝa.ph.png

 
Situo de Provinco Suda Kivuo.ph.jpg

Esperanto estis nekonata lingvo en Kalehe, distrikto de Suda Kivuo en la orienta parto de Demokratia Respubliko de Kongo. Solaj la franca kaj la angla estas fremdaj lingvoj lernataj en la lernejoj de tiu vilaĝo. Do, Esperanto bezonis iun por vojaĝigi ĝin al tiu regiono turmentita longan tempon de malsekureco, kvankam nuntempe estas iom serene!


En marto 2015, s-ro Chancelier Havugimana Bwicha el Shanje (Kalehe) vizitis Rutshuru-n. Li bonŝancis ekscii kaj akiri de Joel Muhire la bazajn nociojn de Esperanto dum lia tuta enrestado. Reveninte hejmen, li informis pri Esperanto al siaj kamaradoj, sed mankis al li sufiĉa tempo ekinstrui ĝin en klubo.


Kadre de la Kampanjo Hans Bakker de la Afrika Komisiono de UEA, oni instigas al ĉiuj kapablaj afrikanoj prizorgi perretan instruadon de Esperanto dum tiu ĉi pandemia periodo.

Joel Muhire male vojaĝis la 18-an de septembro 2021 al Shanje por starigi fizikan klubon en tiu intermontara vilaĝo. Duonon de la vojo, de Masisi, Norda Kivuo, al Kalehe, Suda Kivuo, li aŭdacis piedvojaĝi en malsekureca regiono la tutan tagon. Estis serpentuma kaj lacige longega vojo. Joel Muhire ripozis du tagojn ĉe Chancelier.


La 21-an de septembro 2021, li kunvenigis junulojn, kiuj interesiĝis pri Esperanto kaj ekparolis al ili koncize pri la historio de Esperanto. La baza nocio, kiun li instruetis al ili, montris, kiom Esperanto estas pli rapide lernebla ol kiu ajn alia lingvo - tio vekis en ili arda deziro plu lerni Esperanton. Bedaŭrinde analfabetoj, kiuj partoprenis kun ni, nekapablaj skribi eĉ siajn nomojn, forlasis nin.


Chancelier Havugimana kaj Joel Muhire - 2021

 
 
Esperanto-Klubo de Shanje - 2021

Entute ni registris por Esperanto Klubo de Shanje, 14 virojn kaj 1 virinon (la edzinon de Chancelier, kiu ne partoprenis la kunvenon) krom la analfabetoj. La Esperanto Klubo de Shanje ekfunkciis oficiale post la foriro de Joel Muhire, postan tagon. Konstateble ĝi pli kaj pli kreskos en la estonteco.


Tiu klubo estas kvazaŭ burĝonanta greno, ĝi bezonas flegadon por flori. Joel Muhire donacis al ĝi kelkajn, sed ne sufiĉajn librojn, revuojn (Esperanto, Monato, Kontakto, Heroldo de Esperanto), du poŝamikojn kaj insignojn. Tamen pliaj esperantaĵoj estas bezonataj:

  • Cours rationnel d'Espéranto
  • dictionnaire pratique
  • dictionnaires de poche
  • esperanta flago
  • revuoj kaj aliaj legolibroj


Vi povas uzi la jenan poŝtadreson por sendi librojn:
PO BOX 08, BUNAGANA-KISORO, UGANDA

Vi povas ankaŭ sendi kuraĝigajn mesaĝojn al la estro de Esperanto-Klubo de Shanje, s-ro Chancelier Havugimana Bwicha Abiru:
chancelierabiru [ĉe] gmail.com



Joel Muhire



Fonto: 2020-08-25 : retpoŝta raporto de Joel Muhire