Kongo (Kinŝasa): Uvira Subtena Centro por la Promocio de Esperanto

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

4-a de septembro 2022

Situo de Kongo (Kinŝasa)


Situo de la Provinco Suda Kivuo

Ĉi tiu centro estas Esperanto-klubo situanta en la orienta parto de RD. Kongo, en sud-kivua provinco kun adreso: GOMA Avenuo, Numero 63, urbo Uvira .


Esperanto-kursoj en tiu ĉi centro okazas ĉiutage fare de Ramazani NANJIRA AMISI kiel loka instruisto kaj klubo-gvidanto. La centro servas kiel adolekula esperantiĝejo, kie akurate lernas la esperantan lingvon dek ge-adoleskuloj kaj fojfoje partoprenas aliaj tri gelernantoj.


Samkiel la plej pluraj aliaj esperanto-kluboj, instruejoj, k.t.p., la Subtena Centro por la Promocio de Esperanto alfrontas konstantajn obstaklojn pro manko de instrumaterialoj kaj lernolibroj kaj malsufiĉas seĝoj dum la kursoj por gelernantoj. Nome, la instruisto estas studento. Li eluzas siajn poŝmonerojn por povi vivteni la klubon, aĉetadas kretojn, presigas el ciferecaj (elektronikaj) libroj ĉapitrojn por tuta semajno.


Tio estas evidente peza kruco por senlabora afrika studento tamen provi almenaŭ pli-malpli antaŭenpuŝi la movadon.

Li viglavoĉe apelacias al helpemaj E-organizaĵoj kaj individuaj esperantistoj iamaniere helpi, ĉar evidente la tasko superpezas pro ties elspezoj.


Ĉi-sube vi trovas du tabelojn: unu enhavas nomojn de akurataj gelernantoj, la alia nomas bezonatajn instrumaterialojn kaj lernolibrojn.

BEZONATAJ AFEROJ

NUMERO BEZONATAĴOJ
01 KRETOJ
02 GRAMATIKAJ LIBROJ
03 LEG-LIBROJ
04 POŜAMIKOJ
05 POŜVORTAROJ
06 SEĜOJ

GELERNANTOJ AKURATAJ

Numero Plena nomo Sekso
01 ALICE KABENGA ina
02 DJUMA AMISI vira
03 YVETTE CONSTANTIN ina
04 DIEUMERCI LAWI vira
05 SALEH AMISI vira
06 MUGERUZA ALICE ina
07 ASHURA RAMAZANI ina
08 GODELIVE ALICE ina
09 KAZADI DEBABA vira
10 MUSHIMBI AMISI vira


La bezonataj libroj povas esti sendeblaj elektronike, sed bedaŭrinde mankas ebleco presi ilin, ĉar la instruisto-studento ne havas printilon nek monon por tion ebligi. Nome, la kurso estas senpaga por la adoleskuloj.

Krome kretoj aĉeteblas bonkoste surloke.


Se vi sentas vin helpema aŭ volas scii pli pri la klubo, bonvolu kontaktigi la instruiston per la adresoj ĉi-sube:

Ramazani NANJIRA AMISI
amisiramadhan2018 [ĉe] gmail.com
vacape kaj telegrame: +243 992320498



Kongo (Kinŝasa) - Uvira - septembro 2022

 

Bonan legadon.

Subskribas, Espoir NGOMA KASATI.


Ligilo al Eventa Servo ĉe UEA

Kun plezuro ni akompanos vizitantojn dum park-ekskurso!