Kongo (Kinŝasa): Uvira brilas

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

14-a de aŭgusto 2022

Situo de Kongo (Kinŝasa)


Situo de la Provinco Suda Kivuo
E-Klubo Uvira - aŭgusto 2022


Uvira estas kampara urbo en la orienta parto de la Demokratia Konga Respubliko, longe konata kiel fekunda bakejo de novaj esperantistoj ĉe la Tanganjika Lago kaj la Konga Provinco Tanganjiko.


Post longa tempo da silento, pro foriroj de tiamaj konataj ege aktivaj E-instruistoj lokaj, nome: Jeremie Kapunu kaj Dankon KWIBE, Ramazani NANJIRA AMISI, unu el la diligentaj lernantoj, ĵus manlevis la verdan standardon kreante alian novan Esperanto-klubon en Uvira (: E-Klubo Uvira). Jen li sur la bildo kun blanka ĉemizo kontraŭ la tabulo.


Lia klubo ankoraŭ estas en varbada fazo, do esperante gastigi pliajn novajn junajn esperanto-lernantojn. La instruisto estas studento pri Pedagogia Psikologio en loka universitato. Li decidis doni privilegion al Esperanto subtenante ĝian disvastiĝon tra la tuta urbo, geografie najbara al Burundo kaj la Tanganjika Lago. Li instruas per ciferecaj libroj. Tamen tio estas apenaŭ taŭga al ĉeesta instruado: al li mankas libroj paperaj kaj instrumaterialoj.


La instruisto atingeblas per retpoŝto:

amisiramadhan2018 [ĉe] gmail.com


Legante ĉi-artikolon, se vi interesiĝas kaj volas pluhavi informojn pri la vivo de la klubo, bonvolu kontaktigi lin. La fizika adreso de la klubo estas:


DR. Kongo, Sud-Kivu provinco, 
Urbo Uvira, KASENGA, GOMA avenuo, N°63

   

Ligilo