Kongo (Kinŝasa): la junularo reaktivigas kune

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

20-a de aŭgusto 2022

Hope MBOYO

Joel Muhire

Jam ekde la pasinta semajno, la prezidantino Hope MBOYO el Kinŝaso, kun sia vicprezidanto Joel MUHIRE el Norda Kivuo, redecidis krei vacapan babilejon kun celoj:

  • reunuigi tutlande ĉiujn aktivajn kaj neaktivajn junulojn esperantistojn
  • listigi ĉiujn E-Klubojn gvidatajn de junuloj en Kongo (Kinŝasa)


Tio estas la unuaj paŝoj kaj sekvos aliaj, en la kadro de reaktivigado de la Orientafrika Esperantista Junularo.

Certe la junuloj klopodas allogi samtempanojn, sed ĉiam mankas intereso ĉe tiuj lastaj al Esperanto, ĉar la komunikada aŭ amikada celoj tute ne naskas intereson ĉe ili.


Mi revenos kun pli da detaloj laŭ tio, ke la aferoj pli kaj pli evoluos.


Skribis:

Samideane,

Espoir--Espoir111 04:43, 20 Aŭg. 2022 (CEST)