Kongo (Kinŝasa): piedmarŝo por la sano

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

8-a de aŭgusto 2022

Situo de Kongo (Kinŝasa) ruĝa.ph.png

Okaze de Esperanto-tago, ni Eo-virinoj en Kinŝaso organizis piedmarŝo por la sano la 6-an de aŭgusto 2022. La celo de tiu evento estas vivigi la lingvon Esperanto kaj allogi homojn al nia movado.


Estas ĝojinde, ke ni sukcesis tiun agadon, kaj unu junulo rekte interesiĝis pri la lingvo Esperanto. Li komencos lerni Esperanton venontsemajne en E-Klubo EGSR.


Ni preparantas debatan konferencon en novembro 2022 kun la temo: "la ekzisto kaj la graveco de la lingvo Esperanto en la mondo". Viaj konsiloj, subtenoj, helpoj estos bonvenaj.


Kongo (Kinŝasa) - piedmarŝo por la sano - 6 aŭgusto 2022

 
Ni deziras organizi plu en nia ĉirkaŭaĵo "varbado, ...".
Sed mankas al ni rimedojn.
Do mi petas al ĉiuj homoj, kiuj volas la antaŭenigon de tiu ĉi lingvo,
turnu vin al ni, ĉar ni pretas.


Fonto: Personaj retpoŝtmesaĝoj flanke de Alexandrine OMBA

Ligiloj