Kongo (Kinŝasa): retaj kursoj utilas ankaŭ en Afriko

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

11-a de septembro 2022

ruĝe situo de Provinco Suda Kivuo

Danke al la iniciatemo de Espoir NGOMA KASATI organizi retajn kursojn por svahilparolantoj per vacapo, jen ni alvenas al la konvinko, ke eĉ se la retaj kostoj estas terure altaj al afrikaj junuloj, la entuziasmo lerni neniam pereis. Tiu knabo antaŭ la aliaj sur la bildo nomiĝas Bonne-idée Malekera.


Bonne-idée Malekera antaŭ tabulo en Uvira - septembro 2022

Li estas lernanto en sesa mezgrada klaso, almenaŭ 17-jara nun kaj loĝas en UVIRA, Oriente de DR. Kongo. Li partoprenis esperantan kurson organizitan de Espoir NGOMA KASATI por svahilanoj rete dum la pandemio. Akirinte sufiĉan konon pri la esperanta gramatiko, li decideme decidis malfermi E-klubon en Uvira kaj nun havas kvin akuratajn gelernantojn kaj kvar malregulajn. Lia klubejo lokas en instituto ITAV (Institut Technique Agro-vétérinaire).


Li estas kuraĝa kaj serĉas kontaktojn por kunlabori.


Skribis: Espoir NGOMA KASATI