Konsiloj por malpliigi streson dum la krizo de KOVIM-19
25-a de julio 2020
Dum malfacilaj tempoj ni travivas pliigon de streso. Ni maltrankviliĝas, ni ne scias kion fari, kaj ni suferas. Por malpliigi streson kaj resti sana, ni devas, laŭeble, kreeme organizi niajn vivojn.
Memoru, ke la krizo iam finiĝos, la vivo ne estas nur malfacilaĵoj, kaj vi trovos novajn vojojn. Trovu la faktojn pri KOVIM-19 kaj ne spektu troajn novaĵojn ĉiutage. Unuiĝintaj Nacioj kaj la Monda Organizaĵo pri Sano disvastigas plurajn informojn, aliru la retejon (plurlingve).
Provu, laŭ via kapablo, personeco kaj kulturo, sekvi la sep konsilojn por sana vivkutimo:
- Manĝu ekvilibre kaj sane
- Regule gimnastike ekzerciĝu
- Sufiĉe dormu kaj ripozu
- Havu socian subtenon – uzu teknologion por paroli kun amikoj kaj familio
- Havu tempon por malstreĉiĝi
- Atentu vian religion, se vi havas
- Trovu viajn ŝatatajn artojn, kulturojn kaj amuzaĵojn – pluraj muzeoj, kulturaj centroj kaj artistoj proponas interretajn prezentadojn
Fine, kun nova labora tagordo kaj vivkutimo, pensu pri tio, kiel lerni ion novan.
Bona respondo al malfacilaĵo estas afableco kaj kompato.
Ligiloj
- ar arabe: الحد من التوتر
- en angle: Stress reduction
- fr france: Atténuer le stress
- ru ruse: Как бороться со стрессом
- zh ĉine: 减轻压力
Fonto: (eo) Konsiloj por malpliigi streson dum la krizo de KOVIM-19 UN Esperante (2020-06-17)