La 38-a Komuna Seminario okazis virtuale, ĉi-foje pli komune

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

12-a de marto 2021

Orienta Azio ruĝa.ph.png

Korea Esperanto-Junularo (KEJ) sukcese organizis la 38-an Komunan Seminarion (KS) per Zoom. KS estas ĉiujara internacia evento, kies respondecaj landoj konsistas el orientaziaj landoj. La KS okazis de la 28-a ĝis la 29-a de novembro 2020. Aliĝis pli ol 120 homoj el diversaj landoj, inkluzive de la landoj respondecaj por organizi la KS: Koreio, Japanio, Ĉinio kaj Vjetnamio. Ankaŭ TEJO ludis gravan rolon.


Ĉi-foje, la KS havis ĉefan temon: “La vojo antaŭ ni, la vojo ekde ni,” kiu memorigas pri la unua KS en 1982, kiun ambaŭ KEJ kaj Japana Esperanto-Junularo (JEJ) organizis. La temo ankaŭ substrekas la konekton inter du generacioj: nuntempaj junuloj kaj la “dumvivaj junuloj”, kaj samtempe pripensigas onin pri la “nova normalo” post la apero de la kronvirusa pandemio.


Kongrue kun la temo, aperis multaj programeroj por interbabilado kaj diskutado inter junuloj. Ekzemple, “Prezentado de Junularoj” kaj “Raporto pri Sia Movado” ebligis interkonatiĝon inter diversaj junularaj organizoj kaj per kiuj oni vidis prezentojn pri movadoj tra la mondo kaj ties aktivulojn.


En “Prezentado de Junularoj” junuloj el diversaj landoj prezentis siajn landajn grupojn, kiuj oficiale reprezentas siajn lokajn junularajn Esperanto-movadojn. Unue, du respondecaj grupoj pri KS, KEJ kaj Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (ĈJEA), prezentis sin. Sekve, partoprenis Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) kaj Indonezia Esperantista Junulara Organizo (IEJO) kun mirindaj prezentoj. El aliaj partoj de la mondo, sin prezentis Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ) kaj Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO).


Pro problemoj pri la horaro, Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO) kaj TEJO montris sin en aparta programero, ”Raporto pri Sia Movado.” En tiu programero partoprenis diversaj nelandaj junularaj organizoj, kiuj havas respektive siajn proprajn specialaĵojn. Ekzemple, du universitataj kluboj, nome: OLIVO el Hankuk Universito de Fremdaj Studoj (HUFS) kaj UP Esperanto-Societo el Universitato de Filipinoj Diliman, kundividis kun aliaj homoj sian sperton en universitata agado. Aldone, Skolta Esperanto-Ligo (SEL) kaj Civiencia ankoraŭ montris siajn unikajn punktojn.


En aliaj programeroj, nome: “Lakto estas Ĉevalo” kaj “Prelego: Memore al la 1-a Komuna Seminario,” niaj “dumvivaj junuloj” rakontis pri la historio de la unua KS, la vivoj de la tiamaj junuloj, kaj la Esperanto-movado sen la nuntempa teknologio.


Albert S. T. GARRIDO

Warut Bunprasert

"Estis tre valora kaj agrabla ŝanco renkontiĝi por du generacioj, kiuj malsamas en diversaj flankoj. Dumvivaj junuloj de nun ŝatus pli intimiĝi per tiuj aranĝoj kaj alkutimiĝi daŭre al la nunaj modoj kaj kutimoj de nunaj junuloj", diris profesoro So Jin-su, la prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (KEA) kaj partopreninto de la 1-a KS.

En kelkaj programeroj, partoprenantoj interŝanĝis siajn spertojn kaj opiniojn. En serio da rapidaj prelegoj pri siaj vivoj dum la pandemio, titolita “Nia Vivo Ŝanĝita post la Kronvirusa Pandemio”, entute ses prezentintoj detale parolis pri siaj personaj bataloj por alkutimiĝi al nova ĉiutaga vivo.

Por kunhavi siajn opiniojn, okazis ankaŭ komuna diskuto pri la temo “Esperantismo, ĉu ĝi ankoraŭ validas?” Multaj gastoj interŝanĝis siajn valorajn opiniojn en la diskutejo.

Ankaŭ estis programeroj malpli seriozaj por kune ĝui kulturojn, interalie aziajn poemojn, per ”Literatura Kvizo per Aziaj Poemoj”, manĝaĵojn per ”Manĝ-brodkasto”, kaj muzikon per la filmeto: Feel the Rhythm of Korea de Leenalchi.

Ĉiuj prezentintoj kaj prezidintoj de programeroj estas dankindaj, kaj speciale mi mencias Albert Stalin Garrido el Filipinoj kaj Warut Bunprasert el Tajlando. Helpite de tiuj lertaj prezidistoj invititaj, la unuafoja virtuala KS senprobleme finiĝis.


Pro la pandemio, la prepargrupo renkontadis multajn malfacilaĵojn, ŝanĝante planon laŭ novaj situacioj kaj okazoj. La okazigo de ĉi-foja KS sin formis el sindonemaj kontribuoj tag-noktaj. Precipe Shin Hyun-kyu, alinome Mondero, rolis kiel la ĉefa respondeculo kaj utiligis sian talenton por gvidi la teamon kaj organizi la tutan aferon.

Mondero diris: "Kvankam okazis kelkaj neatenditaj problemoj pro nia mallerteco je tekniko kaj preparado, tamen mi persone taksas, ke ĉi-foja Komuna Seminario bone montris ja komunecon kaj seminariecon. Diversaj generacioj, landanoj, kaj fakuloj kune kaj komune preparis kaj partoprenis la eventon, tiel ke oni ree eksentas nian homaranismon."


Kvankam oni ankoraŭ restas meze de la pandemia krizo, tamen KEJ senprobleme funkcias per nova formo. Jen mi prezentas nian novan retejon por interkomunikiĝi kun vi:
https://kej.esperantujo.io


Se vi volas revidi la 38-an KS, la filmetoj troviĝus en la Youtube-kanalo de KEJ.


Fonto: (eo) OH Hee-yeon (Hjon) La 38-a Komuna Seminario en Koreio okazis virtuale, ĉi-foje pli komune KAOEM (januaro 2021)


38-a Komuna Seminario 2020 Koreio.jpg