La 39-a KS inter ĉina, japana, korea kaj vjetnama junularoj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

30-a de junio 2022

Situo de Japanujo ruĝa.ph.png

Ĉi tie ni raportas pri la 39-a Komuna Seminario inter ĉina, japana, korea kaj vjetnama junularoj, kiu okazis la 13-an kaj la 14-an de novembro 2021.

LA HISTORIO DE KS

La origino de la Komuna Seminario datiĝas de la 1980-a jaro. En la nomlisto de la 67-a Esperanto-Kongreso de Japanio en 1980, ni trovas la nomojn de la lingvisto Prof. Bak Giwan kaj la astrofizikisto Prof. Amri Wandel, la iniciatintoj de KS. En 1982 okazis komuna Esperanto-seminario en Sokĉo, urbo en norda parto de Korea Resp., prezidita de Bak Giwan. Ekde tiam la seminario okazas unufoje jare, escepte de 2017. La serio de la seminarioj konatigis bonajn najbarojn esperantistajn en Malproksima Orienta Azio. Ĉinio aliĝis al ni en 1995 kaj Vjetnamio en 2010. Nun la seminarioj estas tenitaj laŭvice de la kvar landoj, Japanio, Ĉinio, Koreio kaj Vjetnamio.

Lastatempaj KS

En la 90-aj jaroj la nombro de partoprenantoj de KS foje atingis 160, sed en la lastaj jaroj la nombro de partoprenantoj estis ĉirkaŭ 50, ĉar ĝenerale malpliiĝis la bezono de grupaj aktivadoj ĉe eksterlandaj vizitoj. 32 homoj ĝuis amikan renkontiĝon ĉe la 37-a seminario en 2019.


En 2020, kiam la disvastiĝo de la kronviruso malfaciligis la okazigon de kunvenoj, la Korea Esperanto-Junularo okazigis la KS-n rete, same kiel aliajn Esperanto-aranĝojn. Tio larĝigis la amplekson de nombro de partoprenantoj, kaj la nombro denove superis 100. Tio malkaŝis la eblecojn kaj defiojn de surreta Esperanto-evento.

Problemoj

Ni devis labori surrete plejparte, inkluzive de la preparaj kunvenoj. Por akordigi la mankojn kaj avantaĝojn de interretaj seminarioj, ni konsentis celi la sekvajn politikojn:

  • Ni ne kontentiĝu per tradiciaj prelegoj. Pligrandigu la valoron de niaj materialoj per bonkvalitaj prezentado kaj filmado.
  • Ĉiuj partoprenantoj havu ŝancon interkomuniki.
  • Ni ne nur okazigu retan eventon, sed doni al la partoprenantoj sperton de virtuala vojaĝo en Tokio.

TEMO

La ĉi-jara temo estis “La okuloj ne vidas, sed...! – kronviruso kaj ni –”. Ĉi tio estas citaĵo el la parolado de L. L. Zamenhof en la unua Esperanto-Kongreso en 1905: la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas, kiuj estas nevideblaj por la okulo, sed senteblaj de la animo. Dum la jaroj 2020-2021, la invado de nevidebla malamiko, kronviruso, en nian socion forte minacis la amikecon de nia komunumo, kiu ankaŭ ne estas videbla. Nia temo montras nian decidon partopreni kaj alfronti la venkadon de la malsano, kiu estas defio por la tuta homaro.

Informo pri la partoprenintoj

  • Nombro de la aliĝintoj: 111
  • Loĝlandoj de la aliĝintoj: 21 landoj

Laŭ la sperto de KS en 2020, ni supozis, ke la nombro de partoprenantoj devos esti 100 aŭ pli. La reala nombro de partoprenantoj estis iom malpli ol 100. La plej granda nombro de partoprenantoj devas esti el la kvar landoj Japanio, Ĉinio, Koreio kaj Vjetnamio. La antaŭsupozo kaj gvidado al la celo ĝenerale estis tre precizaj. Ni preparis Zoom-konton kun plano, kiu povis gastigi 300 partoprenantojn.

Rezulto

Ĉi-foje ni multe utiligis la balotan funkcion de Zoom, kiu permesas al partoprenantoj respondi demandojn per elektoj.

Ekzemple, en la programo "Esperanto-Vegana Kafejo", la partoprenantoj estis demanditaj per la balota funkcio: “Kian preferon vi havas pri manĝo?"

El la 29 respondintoj, 2 homoj estas veganoj, 2 homoj estas vegetaranoj, neniu havas limigon de manĝo pro religia instruo, 12 homoj havas alian preferon kaj 13 homoj estas ĉiomanĝantoj. Ni trovis inter ili “fiŝ-vegetarano", kiu manĝas vegetaran manĝaĵon kun fiŝoj kaj marfruktoj. Tre interesaj rezultoj estis akiritaj de la interagado kun la partoprenantoj.


Esperanto-Vegana Kafejo SOJO en Tokio

La funkcion ni uzis ankaŭ, por ke partoprenantoj decidu “Kiujn lokojn en Tokio ni vizitu virtuale?”.

En reta evento partoprenado estas esence neeviteble pasiva sperto, sed kun la aldono de la interagaj elementoj, ni sukcesis fari ĝin multe pli interesa.

Esperanto-Vegana Kafejo

En Kafejo Sojo en Waseda, ni filmis la rakontojn de sinjoro Saito Yoshinori, la posedanto de la Kafejo, sinjorino Alexandra Watanuki, kiu havas novan fotolibron, kaj Fanjo kaj Juto, paro, kiuj komencis firmaon de vegana fromaĝo.

Ni interagis kun la partoprenantoj uzante la balotan funkcion tiel, kiel jam supre menciite.

Reta turismo

Dum la tagordo de la dua tago, por montri al la partoprenantoj ĉirkaŭ Tokio, ni okazigis balotadon elekti el ĉirkaŭtokiaj vizitindaj lokoj. Ekde la mateno de la dua tago ni iris al Tsubakimori Komuna en Ĉiba, Esperanto-Muzeo Jokohama tra la insulo Umihotaru kaj poste al Asakusa.

Je la fino de la vojaĝo ni preskaŭ maltrafis la komencon de la vesperaj programeroj. Ni tri vizitis Asakusa kaj filmis iomete, kaj Ryusuke reiris al SOJO per trajno por komenci sekvantan programeron. Hiro kaj Miki restis kaj daŭre filmis en Asakusa kaj Miki redaktis filmeton en la aŭto.

Ni alvenis SOJO-n, kiam Ryusuke jam gvidas sian programeron sola. Ni sukcesis ĝustatempe komenci la programon "virtuala turismo ĉirkaŭ Tokio" kun la filmeto preta.

Ĝeneralaj impresoj

Mi pensas, ke interretaj eventoj emas esti pasivaj, sed ĉi-foje ni uzis balotan funkcion de Zoom multe, kiu permesas al partoprenantoj respondi. Mi pensas, ke tio aldonis iom da interagado, kaj estis interese aŭdi la opiniojn de partoprenantoj.

Mi esperas, ke ni povos viziti landojn de amikoj, kie ni povos vere vidi kaj interparoli maltra ekrano baldaŭ.

Pri la venontfoja KS

La venonta KS okazos ene de Ĉina Junulara Kongreso ( Ĉina Junulara Esperanto-Asocio ). Laŭ la informo de oficiala blogo de El Popola Ĉinio, la efektivigo estas nuntempe konsiderata por surloka renkontiĝo kaj reta okazigo ambaŭ.

KONKLUDO - SEMINARIO POR ESPERANTISTIĜI

Kvankam estas diferencoj en la vivstiloj de homoj, la vivo mem ne multe malsamas: homoj laboras ne nur por amuzo, bongustaĵo kaj komforto, sed ili ĉiam serĉas ion, kio stimulas ilian intelektan scivolemon.

La 39-a Komuna Seminario donis tempon por stimuli intereson al la amikoj de la mondo, kiuj eltenis malfacilajn jarojn. Ĉi-foja Komuna Seminario ne temis pri lernado de Esperanto, sed pri esperantistiĝo.

La pandemio ekde 2020 interrompis nian rilaton fizikan. Transiri la landlimojn fariĝis multe pli malfacile ol antaŭe pro la bezono de kontrolo de infektaj malsanoj. Tio ankaŭ influis la restadon de la partoprenantoj, malebligante al Sato reveni al Ĉinio kaj al Unika reveni al Koreio. Nu, la uzo de telekomunikadoj disetendiĝis por permesi al ĉiuj malgrandaj organizoj kaj individuoj enkonduki videokonferencojn en ajna momento. En ĉi-foja KS, la komunika kondiĉo estis bona, kaj la sola afero, kiun mi sentis stranga, estis la diferenco de horzono.


En 2012, kiam Japana Esperanto-Junularo provis okazigi IJK en Japanio, kun planita temo “homoj ligitaj per interreto”, tiutempe, interreta komunikado estis ĝuita nur de limigitaj uzantoj kaj ne estis ĝenerala afero por homoj. Leviĝis do kritiko ke ĝi ne estas taŭga temo por diskuti. Estas interese, ke hazarde la Interreto fariĝis la vivŝnuro de nia socio komence de la 2020-aj jaroj. Por homoj, konservi fizikajn distancojn larĝajn kaj sociajn distancojn proksime estas defio de la lastaj du jaroj. Reta komunikado estis preskaŭ la sola maniero por solvi ĝin.

La 39-a Komuna Seminario rete donis tempon esti kun la amikoj de la mondo, kiuj eltenis malfacilajn jarojn. Ni kune havis vojaĝon de Tokio estante en diversaj lokoj sur la tero. Ni kune vizitis la muzeon kaj la templon, revenis al la kafejo kaj iris al la diskejo, parolante pri kiel nia vivo iras lastatempe, kiel veganaj manĝaĵoj estas bongustaj, kaj kiel Esperanto- muziko estas vere mojosa. Ni aŭdis komentojn el somera Suda Azio kaj el la Skandinava Duoninsulo sub norda lumo. Tio estis speciala sperto malsama ol nur partopreni retan eventon aŭ nur viziti Tokion.

Se vi retrovis Esperanton interesa, partopreninte en ĉi-foja Komuna Seminario, bonvolu konigi vian sperton al viaj amikoj. Vi povos rakonti al viaj amikoj pri Asakusa, bona loko en Tokio. Kaj mi esperas, ke ankaŭ viaj amikoj bone konu kaj ekŝatu vian lokon, samkiel vi konas Tokion. Post tiaj spertoj, ni fariĝas amikaro kaj certas "Esperanto estas parolata ĉie." Tio estas esperantistiĝo, la esperanto movado, ni pensas.

Ni elkore dankas al niaj helpantoj, kunlaborantoj, partoprenantoj pro la sukceso de la 39-a Komuna Seminario inter ĉina, japana, korea kaj vjetnama junularoj.



Fonto: (eo) SATO Ryusuke 39-a KS inter ĉina, japana, korea kaj vjetnama junularoj KAOEM (aprilo 2022)