La Afrika Komisiono kunvenis la 1-an de aŭgusto 2021

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

4-a de septembro 2021

Elisee Byelongo-Isheloke

Partoprenis AK-anoj kaj konsilantoj de la AK

La 01.08.2021 okazis la kunveno de la Afrika Komisiono de UEA (AK). Laŭ la tagordo de la kunveno okazis:
1. Raporto pri la agado de la AK
2. Planoj kadre de la agado en Afriko
3. Ĝeneralaĵoj


Post la bonvenigo de la partoprenantoj fare de la kunordiganto de la Afrika Komisiono, d-ro Elisée, sekvis:

  • La unua punkto: Raporto pri la agado de la AK, en la afrikaj landoj. Elisée, kiu reĝisoris la tutan programon, profitis la okazon klarigi ion: la Afrika Komisiono komunikas oftege per fejsbuko, ĉar ĝi estas senpaga, ne kiel aliaj monpostulaj komunikiloj. Li informis ankaŭ ke la Konga movado perdis ĉi-jare siajn membrojn: Batangu Mpesa, la prez. de DKEA, s-ron Guy Faustin Lowa, la sekretarion, kaj antaŭ nelonge s-inon Ruth Mbombo el Kinŝaso, kiu forpasis dum la naskado (ŝi partoprenis en la 73-a IJK en Aneho, Togolando, 2017). Kondolencojn al la familianoj de ĉiuj ni, nepre sciu, ke ni kunsentas (Red.).

    Adjévi preparas kongreson en Senegalo kadre de la Afrika Komisiono de UEA kaj la Sudafrika asocio planos gastigi tutafrikan kongreson post tiu en Senegalo. Li sciigis, ke la Biblioteko Espero de Kongo ricevis librodonacojn el Italio. Li parolis ankaŭ pri Esperanto-instruado en diversaj lokoj en la regiono de la oriento de DR Kongo: en Goma, en Kiliba.

    Pri la mondonaco por komputiloj: La monkolekta kampanjo rezultis de la fakto ke la plejparto de la komisionanoj ne havas komputilojn, aŭ havas nebone funkciantajn komputilojn. Tio igas ke kelkaj AK-anoj ne sukcesas partopreni retajn kunvenojn aŭ pli efike retumi, do tio fariĝis prioritato. En la konto Afriko estas nun mono por komputiloj por almenaŭ 5 AK-anoj.


S-ino Miora envenis la babilejon kaj jen estis ŝia vico paroli: ŝi diris, ke ŝi instruas Esperanton en Moramanga kun Fafah, en Antananarivo ankaŭ s-ino Lala instruas Esperanton. Ŝia parolado ne estis klara, eble pro malbona retkonekto.


Afriko

Projektoj de Elisée: D-ro Elisée planas starigi E-klubojn en Maputo, Mozambiko kaj aliaj lokoj.


Joel diris, ke li instruas Esperanton kaj instigas siajn klubanojn ke ili varbu por Esperanto, ĉar la prospero de Esperanto dependas ne nur de unusola homo sed de ni ĉiuj. Dum la Tago de Esperanto li faris intervjuojn por vespera novaĵelsendo de du lokaj radiostacioj en la vilaĝo Shanje (Ŝanĝe), Suda Kivuo, kie li kreis klubon.
En Rutshuru ankaŭ Honoré Sebuhoro instruas Esperanton en la instituto Njili.


Viktor povis skribi mesaĝon, ke en Kameruno ili instruas Esperanton en la lernejo.


Mirejo Grosjean demandis: ĉu estas decidite ke la 8-a AKE okazu en Senegalo? Oni respondis: jes. Ŝi komentis, ke la AK trafe elektis Senegalon.


Fonto: (eo) laŭ raporto de Joel Muhire, La Afrika Komisiono de UEA kunvenis, Kolombo de Paco (n-ro 17, p3) (2021-08-06)