La Fontaine De Vie

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

La Lernejo "La Fontaine de Vie" en Lokossa.


Simple metu la adresojn en la pagho. Jen la adresoj:

http://vocale.org/mondo/fotoj/afriko1.jpg

http://vocale.org/mondo/fotoj/afriko2.jpg

http://vocale.org/mondo/fotoj/afriko3.jpg

Multaj lernejoj estas en Lokossa. Inter ili enestas "La Fontaine de Vie". La sola lernejo, kiu favore kaj volonte akceptis la instruadon de nia lingvo, Esperanto. Ĝi troviĝas en la kerno de la urbo Lokossa, apud la granda ŝtata strato. La enkonduko de la lingvo al tie estas la iniciato de François HOUNSOUNOU. La instruado al la lernantoj komenciĝis en 2005 kaj enradikiĝis en 2006 per la apogo de la neregistara organizaĵo Afrika Centro Mondcivitana (ACM). Tiu lasta transprenis la instruadon kunlabore kun kelkaj lokaj esperantistoj, pretaj dediĉi tempon por senpage instrui en la lernejo. Inter ili enestas Francis AGBENOU al kiu ACM pagis la vojaĝon el rifuĝejo Agamè al Lokossa por gvidi la kurson dum la foresto de François HOUNSOUNOU. Ĉi tiu lernejo servas samtempe por la beninaj esperantistoj la esperantan aranĝo-lokon kie okazis diversaj seminarioj fare de ACM intence de esperantistoj.

Esperanto estas lernejofako (kiel la franca, la angla...) por la lernantoj de la 7a ĝis la 9a klasoj en la lernejo.Ĝi instruiĝas du horojn semajne en ĉiu klaso.

ONG ACM agadas en tiu lernejo pro la jenaj kialoj:

- instruado de esperanto en la lernejo "La Fontaine de Vie"
- korespondigi ilin al aliaj lernantoj esperante( ne troveblas ankoraŭ)
- lerneja partnereco
- interkulturo - premio-disdonado al la lernantoj je la fino de ĉiu lerno-jaro.

La premioj konsistas el ĉiuspecaj donacoj. Ni do invitas vin kontribui la premio-tagon en lernejo, "La Fontaine de vie"

La lernejo havas la partnerecon rilaton kun iu sekundaersche germana lernejo en Barleben pere de Esperanto kaj Mondcivitaneco helpe de Gerhard Hirschmann (Germanujo). Tiuj organizoj enkondukis projektojn en la lernejon "La Fontaine de Vie" pri diversaj temoj. Bv elŝuti la paĝon: http://www.geocities.com/barloko. Ĝi troveblas en tri lingvoj.

Krom la lokaj esperantistoj, instruis tie Ahmed Anagovi kaj Moses Opa (niĝeriaj esperantistoj) - Antoine Kouablan (Ebura Bordo)- Roger Grilo kaj Olga (Hispanujo). Vizitis la lernantojn la nederlandano, Juri Smolders.


ONG Afrika Centro Mondicivtana (ACM) invitas ĉiujn lokajn esperantistojn kaj eksterlandanojn instrui la lingvon al la lernantoj pro la bona evoluado de nia movado en Lokossa.

Plian informon, bv kontakti:

ONG Afrika Centro Mondcivitana (ACM)
BP 226 Lokossa-Mono
Rép du Bénin
West Afrika
esperantoawc_benino@yahoo.fr

François HOUNSOUNOU
Tel: +229 95 96 51 24
+229 90 97 21 14
hounfranc@yahoo.fr