La situacio laŭ la demandaro en Hispanujo

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Demandaro por landaj asocioj

Oficiala nomo de via landa asocio: Federación Española de Esperanto / Hispana Esperanto-Federacio

Oficiala sidejo: C/Rodríguez San Pedro, 13, 3º-7. 28015 Madrido, Hispanujo

Oficiala ret-adreso (ankaŭ de persono, se tia estas la situacio): admin@esperanto.es

Nomo (kaj evetuale ret-adreso) de la prezidanto:

José Antonio del Barrio, hef@esperanto.es , tonyodelbarrio@gmail.com

Nomo (kaj eventuale ret-adreso) de la ĉefa aktivulo

Nomo (kaj eventuale ret-adreso) de la komitatano A: nun vaka; konfirmota post kelkaj semajnoj

Ĉu via landa asocio havas ret-paĝaron en la landa(j) lingvo(j)? Se jes, bonvolu doni la adreson de la paĝaro
www.esperanto.es

Ĉu via landa asocio havas paperajn informilojn en la landa(j) lingvo(j)?. Jes

Tre mallonge: kion vi faras por informi pri Esperanto?

- ni organizas ĉiujare landan kongreson en diversaj urboj
- ni subtenas lokajn grupojn liverante al ili senpage informilojn
- ni faras ekspoziciojn de paneloj informante pri E-o en kulturaj centro tra la tuta lando
- ni regule kontaktas kun amaskomunikiloj ekz. antaŭ UK kaj la Zamenhofa Tago.
- ni regule ĝisdatigas niajn spacojn en Facebook, Twitter, Youtube...

Ĉu ekzistas retaj kursoj en via(j) landa(j) lingvo(j)?

Jes, unu kurso estis sponsorita de HEF: http://www.mailxmail.com/curso-esperanto
Estas pluraj aliaj kursoj por hispanlingvanoj en la reto
Ni nun ĝenerale gvidas al la koncernaj versioj de “lernu”

Ĉu via landaj asocioj aŭ viaj lokaj grupoj aranĝas ĉeestajn kursojn?

Jes, ĉefe la lokaj grupoj. Baldaŭ aperos tiu informo en www.esperanto.es

Kion vi bezonas de UEA por fari la laboron de informado kaj instruado pri Esperanto?

Kunordigo kun aliaj asocioj en hispanlingvaj amerikaj landoj
Informado pri la landa asocio en la retaj spacoj ligitaj kun UEA