Lafi Charles Diatta serĉas vojaĝemulon

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

18-a de februaro 2022

Situo de Senegalo ruĝa.ph.png
Kampanjo Hans Bakker en Senegalo

Ekde la 16-a de junio 2021 ĉirkaŭ kvardeko da personoj en Senegalo pli malpli regule ricevas Esperanto-instruadon sub la gvido de Lafi Charles Diatta per whatsapp-grupo, kadre de la kampanjo Hans Bakker kaj "Vigla E-jaro 2022 en Senegalo".


Laŭ Lafi Charles Diatta: La celo estas helpi al la progresantoj perfektigi sian lingvo-scion, kuraĝigi komencantojn progresi en la lingva lernado, emigi hezitemulojn esperantistiĝi kaj fine pliigi la nombron de enlandaj Esperanto-uzantoj".


Senegalaj esperantistoj ne limigas sian iniciaton al nura distanca lernado per poŝtelefono, ili intencas ankaŭ malfermi okazajn ĉeestajn semajnofinajn kursojn, kaj ili alvokas: Abundas tra Esperantujo vojaĝemaj instruemuloj, trejnistoj kaj ni volonte bonvenigas kunlaborproponon de tiuj personoj, instancoj zorgantaj pri instruado pri aranĝo de ĉeestaj kursoj en nia lando.

Senegalo havas kunorganizan kursosperton jam kun kelkaj movadanoj, el kiuj citindas Mireille Grosjean kaj Privas Tchikpe. Tiuj ĉi en decembro 2012 vizitis la landon kaj gvidis surloke plensemajnan instruadon, kiu finiĝis per sukcesa ekzameniĝo de la kursopartoprenintoj.


Skribis: La redakcio de Bulteno Esperanto en Afriko


Fonto: Bulteno Esperanto en Afriko, n-ro 45, paĝo 3