Lastatempa Raporto De Tereza Kapista

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Mia instrulaboro kaj impresoj en Irano

Preskaŭ samtempe venis retpoŝta mesaĝo de Renato Corsetti kaj Atilio Orellana kun demando ĉu mi pretas gvidi kurson en Irano kadre de la UEA programo ”Lingvo de la Paco” al rifuĝantinoj el Afganio. Unue kaptis min penso pri ne Irano sed Persio pri kio mi tiom multe aŭdis. Poste la vorto ”rifuĝintoj” bedaŭrinde tre bone konata en mia lando. Mi sentis tion kiel vokon al helpo al donado de la espero. Do, mi sen iu ajn longa pripensado akceptis vojaĝi al Irano kaj fari tion kion ili komisiis al mi.

Post iom da komplikaĵo mi havis informon ke la bileto estas pagata. Intertempe mi jam korespondis kun Reza Torabi kiu organizos mian restadon en Irano. Ankaŭ mi uzis tiun tempon por informiĝi pri Irano. Mi vizitis Ambasadejon de Irano en Beogrado, kiuj afable sendis min al ilia Kultura Centro kiu ekzistas en Beogrado. Tie mi estis amike akceptita kaj tuj ricevis 4 librojn pri Irano, donace en serba lingvo. Jam la titoloj montris iun kunligon kun mia lando kaj Irano. La unua estis "Persa kulturo sur teritorio de Jugoslavio" kiu aparte estis interesa por mi. La dua, "Irano la lando de la eterneco". La sekvonta "Esploroj de iranologoj sur teritorio de eksa Jugoslavio". Kaj la kvara estis monata revuo "NUR" por kulturo kaj islamaj temoj kiu aperadas en Beogrado. Mi ankaŭ ricevis video diskon pri Irano. Do, informoj ne mankis Niaj du esperantistinoj Katarina kaj Ana Pigl kiuj studis la persan lingvon kaj nun revenis el Irano pruntedonis al mi manton (longan mantelon) kaj kaptukon nomatan maknae. Mi trankvile ekis al la lando de eterneco!

Mia aviadilo alteriĝis al Irano la 26an de novembro En la jaro 1382-a laŭ irana kalendaro. xe flughaveno atendis min sro Reza Torabi. Ĉe lia domo okazis mia unua irana vespermanĝo, preparita de lia edzino Fahra. Do,mi jam dum unua manĝo konstatis ke iranaj manĝaĵoj estas specialaj kaj bondustaj. Ŝi sendis la invitleteron al mi, ĉar virino devas virinon inviti. Mi tranoktis ĉe s-ino Ŝahin Sejedzade. Dormado sur tapiŝo kaj matraco denove irana tradicio, kvankam ŝia domo estas kun belegaj mebloj meblitaj.

La duan tagon mi flugis tuj al Maŝhad. Pliaj 1000 km de Tehrano. Tie atendis min 3 junulinoj-afganinoj kaj Said kiu instruis ilin kaj meritas laŭdon pro pionira laboro en tiu urbo. La junulinoj nigre vestitaj kun strikta kaptuko, sed ruĝegis la rozo en ilia mano, kiun al mi alportis. Agrabla surprizo!

Mi loĝis en bona Hotelo. Krom la ĉambro mi havis ankaŭ kuirejon, ĉar la irananoj havas kutimon vojaĝi kun familio kaj kuiri mem. Do, la hotelo ne havis restoracion, nek trinkejon ĉar oni alkoholaĵojn ne trinkas. Vi povas mendi nur teon aŭ akvon kaj trinki en via ĉambro aŭ en salono ĉe enirejo. Sed samovaro estas en kuirejo kaj vi mem povas kuiri teon.La forno funkcias per gaso kaj en tuta lando nur tion uzas ankaŭ por hejtado de la domo.

Jam la unuan tagon mi komencis kun instruado. La intereso estis grandega. La ejo malgranda. La kursanoj devis stari, ne sufiĉis loko al ĉiuj. Pro tio kelkaj poste cedis veni. Nur post la unuaj studhoroj mi eksciis ke la ejo apartenas al AFESPO. (Afgana virina Esperanto Klubo). Mi instruis kaj por komencantoj kaj por progresantoj. Grandega problemo por mi estis ilia malfruado de la kursanoj al studhoroj, simple tio estas irana kutimo mi eĉ po 30 minutojn devis atendi. Poste mi klarigis al ili ke en Eŭropo ni tion ne faras kaj mi petas ilin venadi akurate, post 2-3 tagoj ili alkutimiĝis venadi pli akurate. La unua impreso kiam mi eniris la lernoĉambron estis tiuj nigraj tukoj! Helas nur la vizaĝoj! Poste mi ekvidis la brilantajn okulojn de tiuj belegaj knabinoj, ĉarmaj, scivolemaj kiuj atenteme aŭskultis ĉiujn miajn vortojn. Mi sentis ke ili simple suĉas per okuloj miajn vortojn kaj la okulbriladoj, honestaj ridetoj montris ke ili vere sopiras scion. La kontakto estis tuja, sincera kaj reciproka. Ili simple ĝuis miajn lecionojn. Mi ne sciis ke en Irano la virinoj ne rajtas kanti kaj mi kantigis ilin kaj ili komprenante tion ke la kantoj apartenas al la leciono kantis, ĉiam pli laŭte kaj ĝoje. Estis interesaj aferoj kiam mi ekz. instruis la tagojn en semajno kaj demandis: kiu tago estas la unua labortago en la semajno kaj la respondo estis: sabato. Kaj la festotago? Vendredo. Jes, en Irano estas tiel. Kiam ili lernis pri kalendaro mi demandis la unuan tagon de la jaro kaj montriĝis ke en Irano la unua tago de la jaro estas 21-a de marto la irana Novjara Tago .En Irano ili same havas 12 monatojn sed la unuaj 6 monatoj havas po 31 tagoj, la sekvontaj 4 monatoj po 30 tagoj kaj la lastaj du po 29 tagoj. Sed ili ankaŭ konas la tiel nomatan eŭropan kalendaron, ĉar preskaŭ ĉiuj lernas la anglan.Ankaŭ en kalendaroj estas ambaŭ sistemoj stampitaj. Tio estis mia feliĉo ĉar mi ne devis perdi tempon instrui ilin skribi laŭ latina alfabeto, la persa skribmaniero estas tute alia. Ili komencas skribi sur la lasta paĝo de la kajero kaj skribas de dekstre maldekstren. Do kun literumado ni ne havis problemon. Ankaŭ surprizis min ke ili ne havas problemon kun akuzativo pro tio ĉar ili havas iun similan regulon. La korelativoj same facile estis lernitaj. La prononco estis vere bonega nur foje ili anstataŭ o prononcas u. En skribaj ekzercoj mi konstatis ke ili la nomojn ne skribas per majusklo sed mi komprenis, ĉar en persa tio ne ekzistas.Ankaŭ korektante la hejmtaskojn mi konstatis ke preskaŭ ĉiuj skribas preslitere ne kunligante la literojn. Do mi montris kiel skribi kaj kunligi la literojn. Mi multe desegnis sur tabulo ĉar ne havis sufiĉajn ludilojn kaj alportadas veran panon, fruktojn.Interesaj estis ankaŭ la -malamikaj vortoj - kie en irana signifas kiu ? Ke estas same ke, samsignifa. Ŝexh en irana estas ses do tre simila al nia ses. Sed kun en irana signifas postajhon.Se- en irana signifas numeron tri. Sed pli ol 50 vortojn mi trovis kiuj similas kaj preskaŭ samsonas kun serba, pro tio ĉar multaj vortoj devenas el turia lingvo kaj la turkoj regis ĉ-500 jarojn miajn landpartojn kaj ni akceptis multajn turkismojn, sed iu diris ke eblas ke la persaj vortoj influis la turkan lingvon. Kiu scias, tamen ili ĝojis kiam mi ion komprenis de ilia interparolado. Post iom da tagoj mi konstatis ke la afganinoj- rifuĝantoj ne rajtas frekventi la regulajn ŝtatajn lernejojn kaj pro tio sopirante scion ili lernas ĉujn eblajn kursojn: pri flegado de malsanuloj, komputiladon, anglan lingvon, kaligrafadon, kelkajn manlaborojn ktp. do ankaŭ E-ton. Ili jam mem gvidas kursojn al aliaj pri komputilado! Sed menciinda estas ilia lernado de la angla. Tion oni povas fari en Irano en 5 ŝtupoj. La 1-a shtupo se vi nur deziras lerni iomete paroli sen skribado kaj sen legado.La 2-a se vi deziras ankaŭ lerni legi. La 3-a se vi deziras kaj skribi kaj legi kaj paroli. La 4-a se vi lernas nur lingvaĵojn de iu fako kun skribado kaj legado sed sen iu alia literatura scio.La 5-a estas la vera kurso kiel en Eŭropo kiam vi lernas paroli ,skribi kaj legi.Certe tio estas pro nescio de latinaj literoj kaj instrui tion forprenas sufiĉe da tempo kaj kiu estas ekz. vendisto sufiĉas ke sciu nur iomete demandi pri la deziro de la aĉetanto sen skribado kaj legado.

Antaŭtagmeze mi havis liberan tempon kaj ĉiam venadis 2-3 junulinoj gvidi min al Muzeo de Imam Reza, malnova bazaro aŭ al Moskeo de Imamo Reza ĝi estas grandega kaj belega! Verdire Maxhhad estas pilgrima loko kien venadas el la tuta lando en specialaj tagoj la islamanoj foje ĝis 2 miliono da homo alvenas. La ega placo estas kovrita per diverskoloraj oniksaj marmoroj. En centro estas la loko kie la viroj lavas la piedojn antaŭ eniro. Mi ne vidis virinojn fari tion, kaj mi ne scias kial. La enirado estas aparta por virinoj kaj virinaj deĵorantoj traserĉas la virinojn por trovi la malpermesitajn objektojn (militiloj, fotilo ktp) Ni ĉiuj devas elŝuiĝi kaj meti la ŝuojn en nilona sako, enporti en moskeo kaj tie doni al gardejoj, ĉar estas multaj grandegaj por gardi kelkmil ŝhuojn ! Kiam oni eniradas tra la pordo devas karesi la lignan gravurajhon kaj fine kisi la pordegon.Ene oni povas preni parteton de argila plata aŭ ronda peco char kaŭrante la frunto devas esti sur ĝi. La Moskeo estas neimagebla en interno, ĉiuj muroj estas kovritaj per speguletoj etaj, diversformaj kiuj formas florojn aŭ stelojn. Apud kaj super la tombo de Imamo Reza la murkovrilo estas el arĝentaj kaj orumitaj partetoj. Ĉie estas koridoroj same brile aspektantaj kaj sur la planko la belegaj persaj tapiŝoj, do mi ne devis viziti ekspozicion de tapiŝoj ĉiujn belajn kaj specialajn mi vidis en moskeo. Sur la apudmuraj bretoj estas Koranoj per ledo binditaj, orumitaj ornamaĵoj kaj en granda kvanto, vere belaj ! Oni prenas ĝin kaj post uzado remetas al bretoj. Kiam la homoj venas el aliaj urboj ili en moskeo manĝas, trinkas teon el termosoj, mi vidis patrinon kiu mamnutris la infanon, maljunulino dormis sur tapiŝo kaj familianoj en cirkloj sidas manĝas kaj babilas tute trankvile sen hastado. Ili la tutan tagon pasigas tie kaj vespere forvojaĝas. La plej ekscitiga estis la sceno apur la tombo de Imam Reza kion ĉirkaŭas orumita dika reto (granda kaĝoforma altas ch.2m.) kiun chiuj devas tuŝi por ke la deziroj kaj petoj estu plenigitaj Tie estas iaspeca stampedo kaj ili tiras unu la alian por sukcesi alproksimiĝi. Kelkaj virinoj falas en transon kaj ploradas, kriadas, petegas, ĝemas, pendante per manoj ligitaj al la dika reto. Nekutima sceno por mi. Ankaŭ virinoj havante verdajn silkajn tukojn frotas la reton per ili kaj tiamaniere la silko prenas sanktan econ kaj poste hejme estos uzataj en malfeliĉaj momentoj por helpo! Miaj studentinoj sufloris al mi ke mi petu ion de Reza. Mi pripensis la aferon kaj konstatis ke mi nenion bezonas de LI. Mi havas du belajn filinojn kaj 3 genepojn. Kion mi pli povas deziri? Mi estas kontenta kun mia vivo. Tiam subite en mi mem diris: Imamo granda povulo gvidu la afganinojn al ilia hejmo!

Sub la moskeo estas 2-4 linia aŭto subirejo por urba trafiko. Kiam per buso ni atingas preskaŭ sub la tombo de Imamo la ŝoforo krias: salutu Imam Reza, tiam la tuta buso laŭte elparolas vortojn de saluto kaj tion oni ripetas tri foje. En buso la viroj sidas en la antaŭa kaj la virinoj en la malantaŭa parto. Inter, meze de buso estas fera stango kiu dividas ilin. Do, kiam mi iris kun Said, li kuras al unua pordo kaj donas mian bileton, eniras buson kaj mi kuras al lasta pordo. Poste mi devas bone atenti kie li elbusiĝos, ke mi ne restu en buso. Maxhhad havas 3,5 milionojn da loĝantoj. La distanco de hotelo ĝis lernejo estis ĉ. 1 horo. Do ni devis uzi taksion. En ĝi sidas eĉ po 6-7 personoj( du apud ŝoforo),sed se vi pagas pli povas esti eĉ sola. Vespere post instruhoroj ĉiam kelkaj kursaninoj akompanis min ĝis hotelo. Tie tuj kuiris al ni teon kaj ni sidis en hotelo kaj babiladis en Esperanto, vekante scivolemon de aliaj hotelgastoj.Ili ankaŭ ŝatis restadi kun mi en mia ĉambro kaj menĝeti ion kune. Pri la bazaro mi ne deziras multon skribi, kiu rigardis filmojn pri oriento nepre vidis scenojn el bazaro. Tio devus esti aparta rakonto! Se ni parolis esperante dum aĉetado ni pagis pli multe ĉar ili vidis ke ni estas eksterlandanoj. Do, kiam mi deziris ion aĉeti mi iris rigardis kaj poste ili iris, sen mi kaj aĉĉtis la jam elektitajn objektojn pagante la “lokan” prezon.

Laŭ la konsento kun Vahid Partovinian (kiu estas apsolvento kaj ricevis permeson gvidi kurson en Fakultato) mi iris al Universitato de Maŝhad al Matematika Fakultato kie li gvidas E-tan kurson. Li nur havis kelkajn studhorojn kun virinoj, ĉar en kurso estas nur 1 viro. Mi montris kiel funkcias la Cseh metodo kaj faris du studhorojn. Poste ili regalis min per kukoj kiuj estis alportitaj. Vahid gitarludis kaj kantis la E.Himnon sed laŭ iomete irana popolmelodio kiun li mem „komponis“ kaj estis plaĉa. Vere ĉarmaj iraninoj. Poste mi eksciis ke en la fakultato estas 75% da virinoj. Eble pro tio ĉar ili deziras montri ke ili samvaloras kun viroj! Laŭ la Korano ne estas tiel! Estis agrabla renkontiĝo kaj mi esperas ke Vahid havos bonan sukceson kun ili. Multaj aferoj vekis en mi scivolemon legi la Koranon kaj mi scias ke ĝi estas tradukita al en E-ton,mi deziras certigis kelkajn aferojn kiujn mi nur aŭdis sed ne mem kontrolis.Ekz. la viroj rajtas havi 4 edzinojn, sed kujn ajn mi ekkonis havis nur unu!

Post tiu renkontiĝo mi estis invitata por tagmanĝi de studentino Saide Zirak. La unuan fojon mi manĝis iran-maniere sur tapiŝo kiun oni kovras per nilona tuko kaj sur ĝi servas la diversajn kaj bongustajn manĝaĵojn ĉiam nepre havante rizon kun safrano! Kaj joghurto kun ajlo kaj mento.

Poste vi vidis ke tio estas kutimo preskaŭ ĉie.En grandegaj ĉambroj estas nur tapiŝo, eventuale TV en angulo. Nenia meblo. Ĉirkaŭ la muroj estas longaj kusenoj, kiujn oni bezonas apud la muro sidante en “turka sido” babilante, manĝante.Eĉ mi vidis edziĝfeston kiam ĉiuj sidas sur la tapiŝo kaj estas tiel regalitaj. Mi eksursis kun kursaninoj al Muzeo kaj monumento de Saxho Nader kiu estis tre fama ĉar tiam Irano, Afganio kaj Pakistano estis unu lando - La Granda Persio. En la lasta tago de mia restado ni faris eksurson kun 10 kursaninoj al Tus loko kie estas la Maŭzoleo de Firdusi, klasika persa verkisto, fama pro nacia eposo Ŝahnama el XIII-a jarcento. Tie ni vizitis ankaŭ la muzeon kaj lian monumenton.La tomboŝtonon oni tuŝas por havi kontentan vivon kaj inspiron al poezio.

La lastan vesperon kaj nokton mi pasigis en la domo de Diana Karimi kun ŝia patrino, fratino Rona kaj la aninoj de AFESPO Hadise Akbari, Hamide Salehi. Fateme Saĝĝedi. Ĉi lasta estas poetino, kies poemlibro aperis pri suferoj de afganinoj, bedaŭrinde ĝis nun ne tradukita al E-to. Estis memorinda etoso, diversaj specialaĵoj por vespermanĝo kaj agrabla ega gastamo.Ni interparolis pri ilia vivo, kaj pri malebleco reiri al Afganio.Tie estas ĉio detruita kaj ne ekzistas loĝejoj kaj kiuj ekzistas estas multekostaj sed laborlokoj entute ne haveblas, do, ili ne scias kial reiri ĝis kiam io ne ŝanĝiĝos tie.

La morgaŭan tagon mi estis akompanata al bushaltejo kaj devus forvojaĝi al Babol Sar, sed denove tiu irana malfruado! Mia buso ekis post 1 hora kaj 45 minuta malfruo! Nekredeble! Kial? Mi ne scias,ĉar kaj la buso kaj la ŝoforo estis en haltejo! La ŝoforoj eliradis kriante la nomojn de la urboj kien iri iras verŝajne tiel varbi vojaĝantojn. Tuta grupo da kursanoj akompanis min kaj tiam ni konstatis ke ni bonege povas babili dum longa tempo. Ĉe bushaltejo estas starigita longega kaj larĝa tendo en kiu oni vendadas librojn, tio estas maniero alproksimigi la librojn al publiko en lokoj kiuj estas ferenkventataj. Poste mi vidis ke tio estas kutimo en ĉiuj urbo. La lastaj rigardoj al miaj karaj gestudentoj mi ne troigas se mi diras ke vidis larmojn brili. Do, disiro elkora kaj amika!

Maŝahad ĝis revido! Afganinoj mi deziras baldaŭan kaj feliĉan reiron al via lando. Iru kaj dissemu E-ton tie! Kaj mi certas ke ili faros tion, ĉar mi sendis entuziasmon ĉe ili kun E-to. Ili vere ĝojis pro tio ke ili havis eblecon lerni kun eksterlandanino.Ili invitis min al Afganio kiam ili reiros. Chu mi ĝisvivos ĝis tiu tempo?

Dumvoje nia buso haltis kaj ĉiuj devis eliri por ŝlosi la buson. Ni eniris gastejĉambron aŭ kiel ili diras “ripozejon”. En grandega halo estis longaj tabloj de muro ĝis muro, kun seĝoj eble pli ol 200, ĉar kelkaj busoj haltas tie samtempe.Oni povis mendi acidan lakton de ŝaflakto, panon, rizon kuiritan en lakto kun seka vinbero aŭ iun sukon ktp.!. Por mi tute nekutimaj aferoj en restoracio.

En Babol Sar surprizo! Neniu atendis min! Mi havis telefon numeron, sed la homoj tuj rimarkis min ke mi staras, estas eksterlandanino kaj ion atendas. Multaj demandadis min kaj deziris helpi. Vere la irananoj estas helpopretaj mi tion multfoje konstatis. Finfine trovis min fr-ino Anahita Karamneĵad kun s-ro Pajam Noruzi kiuj veturigis min al la domo de s-ino Zahra Karimi, profesorino en kies domo mi loĝos dum 4 tagoj. Tiu domo estas vilao konstruigita de la lasta ŝaho kaj post la Islama revolucio en tiuj vilaoj estis enloĝigitaj la universitataj profesoroj. Bonega solvo! Montriĝis ke mi konas la edzon de Zahra, Gholamrezan sed pro tio ke en Irano la edzino ne prenas la familian nomon de la edzo mi ne tuj komprenis al kies domo mi ira. Babol Sar estas bela urbo ( ili diras eta, sed 330 000 loĝantoj laŭ mi granda) tra la centro fluas rivereto, ĉie videblas la mandarinoj jam maturiĝantaj kaj kiel etaj sunetoj brilas dense inter folioj. La rizkampoj estas nun vakaj sed videblas la trairejoj inter akvumitaj areoj ĉe Kaspia maro. Mi du foje estis ĉe la bordo kaj havis impreson ke ĝi vere estas marego, iom severa, eble pro tio ĉar estis decembro. Mi demandis kie estas la plaĝo? La vira ĉi tie sed la virina tute aparte malantaŭ la roko iom for. Mi ne komentariis!

En Babol Sar mi estis bonege prezentita kaj ĉie akceptita kun granda respekto. Mi estis gvidata al Gubernia Domo kie renkontiĝis la E-istoj kaj je mia miro venis la guberniestro mem saluti min kaj bonvenigi en sia urbgubernio. Ankaŭ li bonintence parolis pri nia klopodo disvastigi neŭtralan lingvon kaj dankis min pro mia alveno kaj laboro. Mi faris prelegon kun titolo “Kiel uzi E-ton.” La bela salonego ne restis malplena, mi ĝojis vidi tiom da interesatoj. Post prelego regalo: kukoj, sukoj. La etoso amika kaj vigla. Oni starigis demandojn kaj mi respondadis. Mi konstatis ke Zahra havas aŭtoritaton kaj estas bona organizantino kaj kun ĉiama rideto kaptas la homojn kaj ilian intereson pri afero pri kiu agas. Krom E-to ŝi luktas ankaŭ por virinaj rajtoj. Ni iris viziti la Fakultaton, sed ne estis labortago. Ĉe enireja alto rimarkindas rubando sed bedaŭrinde mi ne povis legi la persan tekston sed mi vidis truojn sur Ĝi. Mi ricevis la klarigon ke en la jaro1999 okazis studentaj protestoj kiam “hazarde” estis mortpafitaj flanke de policistoj kelkaj studentoj. Pro tio hodiaŭ la studentoj ne frekventas la instruadon memore al tiu tago. Simbole la truoj prezentas lokon kie trairis la kugloj! La gestudentoj promenadis en parko kaj babiladis en grupetoj sen iu ajn signo de demonstrado.

Ankaŭ ĉi fakultato havas procentuale pli da studentinoj. Mi ankaŭ ĉeestis literaturan vesperon ĉe Fakultato.Fascina estas la lingvo kiam sonas en la formo de poezio, farsi lingvo estas milda kaj belsona. La aŭtoro legas sian poemon kaj poste la ĉeestantoj kaj profesoroj analizas ĝin. Persio iam estis tre konata pro antikvaj verkistoj kiel Firdusi, Kajjam, Rumija, Hafez kaj aliaj, kiuj samtempe estis ankau famaj filozofoj. Pro tio mi ne miris ke la kursanoj tuj post kelkaj studhoroj provis “verki”poemojn.Kaj la enhavo estis pri hirundo, amo kaj foresto de amato. En TV ni rigardis kiel la advokatino, aktivulo por homaj rajtoj, la unua islamanino, iranino Shirin Ebadi ricevis la Nobel-Pac Premion. ( sen kaptuko kun “videblaj haroj” !!! Ja, punebla afero!) Poste en lando okazis festaj kunvenoj omaĝe al la granda honoro kaj la virinoj defendis ŝin kontraŭ la ofendoj pro la forprenita kaptuko.

  • Shirin naskiĝis en la jaro 1947 kaj estis inter la unuaj juĝistinoj en Tehrano. Sed post la Revolucio en 1979 ŝi devis eksiĝi de tiu posteno kaj nun laboras kiel advokatino. Ŝi estis la advokato de familioj de la pafitaj studentoj en la jaro 1999 kaj aliaj viktimoj intelektuloj dum seriaj murdoj en la jaroj 1999-2000. Ŝi estas ankaŭ granda batalanto por la Reformigo de Islamo kaj nova interpretado de islama juro kiu estas harmonio kun bazaj homaj rajtoj kiel demokratio, egaleco antaŭ la leĝo, religia libereco, libera parolado... *

(Rimarko :La tekston inter *.* mi prenis el Biografio de Ŝiris fare de Norvega Nobel-Komitato)

Eble iu povos diri, tio ne havas kunligon kun Esperanto. Sed havas ĉar inter virinoj kiuj simpatias Shirin estas multaj iraninoj esperantistinoj. En Babol Sar mi montris la Cseh metodon al kursanoj kun kiuj laboras s-ino Karimi. Dum 2 horoj mi montris ĉiujn gramatikajn regulojn kaj kelkajn spritaĵojn kiujn ni uzas dum niaj kursoj laŭ Cseh metodo. Diligenta helpanto de Zahra estas Pajam Noruzi kiu preparis la renkontiĝon. Estis plena ejo. Post “lernado” mi prezentis al ili teatraĵeton pri parolema edzino, sed la edzo kiun rolis Gholamreza devis nur silenti. Mi sentis ke ili vere ĝuis la komedieton. Mi tion faris tute ne planite kiam mi eksciis ke ili ne havas teatron. Post tiu longa renkontiĝo regalis nin per kukoj kaj ni kune iris al la rivero kie sur ŝipo funkcias tetrinkejo. Ĉiuj estis vere gajaj kaj subite babilemaj.

Poste mi estis gastino ĉe la fratina domo de Anahita Karamneĵad. Granda familio, fratino, bofrato, kuzoj, nevoj, najbaroj, amikinoj ktp. la infanoj ĉarmaj kaj la knabo 8 jara al mia demando jesis iri kun mi al Eŭropo. Mi kantigis ilin kaj ĝis la fino de vespero ili jam povis kanti en E-to! Ili tute ne sentis sin ĝenataj de nekonata gasto kaj ni manĝegis dum 2 horoj. Hazarde mi ie diris ke mi ŝatas fiŝojn kaj en ĉiu domo mi havis fiŝojn sed ĉiam alimaniere preparitan. Irananoj ŝatas vespere longe manĝi kaj paroladi ĝis post la noktomezo, eĉ la infanoj ne iras dormi. Sed matene tro longe dormas. Tio estas vershajne pro la varmega somero kiam nur nokte havas apetiton kaj estas pretaj babiladi kaj kunesti. Plaĉis al mi la tetrinkejo sur la ŝipo kie en unu parto estas separigitaj podioj kovritaj kun tapiŝoj sur kiu la gastoj sidas(sen ŝuoj) turkmaniere kaj la teo estas servata sur la tapiŝo, en alia parto sidas la viroj kaj nargilas.

Mi vizitis la studentan hejmon de la knabinoj. En unu ĉambro loĝas po 6 studentinoj. Ili invitis la amikinojn por prezenti eksterlandaninon. En la domo ili ĉiuj estas sen kaptukoj kaj tiam mi miregis pro nigraj, longaj, silkbrilaj hararoj de iraninoj. Ili starigis multajn demandojn sed ege interesiĝis pri virinaj rajtoj. Ni ankaŭ parolis pri deviga portado de ĉadoro(nigra pelerinaspekta longa tuko kiu tute envolvas la virinojn). Kun unu el ili kiu konas jam sufiĉe E-ton ili petis ke mi interparolu por ke ili aŭdu kiel sonas E-to. Ili senescepte ĉiuj lernas la anglan. Ĉiuj diris al mi ke ili studas kaj preparas sin vivi eksterlande, kaj planas ekhavi postenon kun fakultata diplomo. Mi dubas ke ili sukcesos ekhavi rajton enmigri ien ajn! Nur kiam mi eliris kaj vidis en koridoro monteton da ŝuoj tiam mi komprenis ke estis multegaj knabinoj kun mi. Oni ne rajtas ien ajn eniri kun ŝuoj. Mi taksas utila tiun renkontiĝon, sed mi ne havas informon ĉu ili komencis lerni E-ton aŭ ne, sed ili promesis al mi. Mi estis regalita per fruktoj. La lastan vesperon Noruzi venis kaj donacis al mi VCD pri Irano, ilia regiono kaj siaj artaj fotoj pri floroj kaj birdoj akompanata de ege konvena muziko. Irananoj ŝatas l muzikon kaj havas belan muzikon sed nur la viroj kantas! En nigramerkato oni povas aĉeti diskojn de virinoj, sed ili estas produktitaj eksterlande kaj malpermesataj!

La 13 an de decembro mi forlasis Babol Sar. Denove la buso malfruis ĉ. 40 minutojn. Intertempe oni kriis kelkfoje ies nomon. Ĉu eblas ke ni atendas iun malfruanton? De Zahra mi adiaŭis kiel veraj longaj amikinoj.

La vojo ĝis Tehrano serpentis tra neĝkovritaj montoj, altaj, belegaj, kaj senarbaj. La beleco de pejzaĝo kaptis mian atenton. Post ĉiu tunelo aperis novaj, pli altaj pli belaj montoj. Kaj tiel dum 5 horoj. Mi bedaŭris ke mi ne havis kameraon filmi tion. En Terhrano min atendis bone parolanta Esperantisto. Per taksio ni iris al Irana Esperanto-Centro. Jam estas preparita sa lernoĉambro, dekorita kaj ekipita per novaĉetitaj ruĝĝaj veluraj seĝoj. Venis ankaŭ filmisto. Sed mi iom malkontentis ĉar ne venis multaj komencantoj. Mi gvidos Cseh metodan kurson, sed kelkaj jam komencis iomete lerni. Post ili venis la dua grupo tio estas daŭriga kurso planita seminario por instruistoj, laŭ nova regulo de IEI la tiel nomata “enkonduka”. Estas pli ol dek homoj. Mi uzis la libron de Spomenka Ŝtimec “Esperanto ne estas nur lingvo “ ĉar tie estas prilaboritaj tekstoj kiuj rilatas kun okazaĵon en Esperantio. Poste ili respondadis al starigitaj demandoj. Ankaŭ ni prilaboris la gramatikaĵojn kiuj apartenis al unuopaj lecionoj.

Dum kelkaj noktoj mi estis gastino ĉe Nazi Solat. Ŝia domo estas agrabla iom pli eŭropeca kaj mi havis apartan ĉambron kun lito! Sed ho, ve Tehrano grandega megapoliso! Loĝas en ĝi dum tage 13 kaj dum nokte 10 miliono da homoj, ĉar alvenadas dum tage la laboristoj kaj gelernantoj! Milionoj da autmobiloj! Miloj da busoj, miloj da taksioj! Motorbicikloj sennombraj! Tri linioj de subtera trajno-metroo. Vere la metroo estas moderna, konstruis ĝin parte japanoj parte chinoj, la vagonoj estas japanaj. La unuaj du vagonoj estas je la dispono de virinoj !

Tamen la trafiko simple dirite estas terura kaj danĝera. Neniu trairas la straton sur la zebro kaj neniu rigardas la trafiklumigilon, nek la stiristoj nek la piedirantoj. Trairi al alia flanko de la strato estas danĝera aventuro. Mi vere timis trairi kvankam en mia urbo ankaŭ estas du miliono da loĝantoj, tamen ni scias kion signifas la ruĝa lumo. Sed mirinda afero ĉar dum tuta mia restado mi ne vidis trafikiakcidenton! Sed la nesufiĉe rafinigita benzino polucias Kiel nebulo la aero estas densa super la urbo. Oni diras ke Tehrano estas unu el la plej poluciitaj urboj en la mondo. Ĝis la loĝejo ni bezonas unu horon per taksio! Kaj mi kelkfoje vojaĝis sola.

La 14an de decembro venis kvar afganinoj Dijana, Akbari, Salihi kaj Saĝĝedi kun Vahid Partovinian. Nia denova renkontiĝo estis elkora parencsimila. Ili morgaŭ ĉeestos Zamenhofan tagon. Mi ĝojis denove vidi ilin. Du el ili dormis ankaŭ ĉe Nazi kaj ni denove longe babiladis ĉiuj kune.

La duan vesprenom mi iris kun s-ro Ahmad Mamduhi kaj sia filino al speciala manĝejo. Ni sidis sur tapiŝo kaj manĝis -akvon kaj viandon-, tio estis la nomo de manĝaĵo. Unue ni devis la fluidan parton manĝi kun la pano enpecigitan en ĝi kaj poste –batadi- la reston en la ujo kaj manĝi kiel kaĉon. Ĉie oni servas nur forkon kaj kuleron. Oni dum manĝado tranĉilon ne uza. La forko estas en maldekstra mano kaj per ĝi vi fiksas la tranĉendan manĝaĵon kaj per kulero en dekstra mano tiras-tranĉas. La forkon ne metas en la buŝon, nur la kuleron! La irananoj diras: donu akvon mi deziras manĝi ĝin! (ne trinki !) Ŝatata estas la joghurto gasigita kaj maldensigita per akvo, kaj iom acideta kiel trinkaĵo.La pano estas tio kion mi plej ŝatis en Irano. Ĝi estas ege maldika ch-1-2 cm kaj estas bakita en fornoj en kiu estas rondaj ŝtonetoj kaj la panoj bakiĝas sur ŝtonetoj kaj tiujn oni nomas - ŝtonaj panoj-grandaj duonon da kvadratmetroj.

La 15an de decembro kun Nazi ni iris al arta galerio kie oni daŭre instruas la malnovajn artajn teknikojn kiel : katami-inkrustado, teksado, intarzio en ligno, potfarado kun specialaj iranaj ornamaĵoj, prilaborado de artaj objektoj el kupro kaj aliaj metaloj, teksado de silko, kaligrafio en vere diversaj formoj kaj materialoj. Tre plaĉis al mi ĉar oni povas vidi la procedon de la ellaborado kaj la uzitan teknikon. Nature la belegaj artaĵoj estas ankaŭ ekspoziciitaj. Ni eniris ankaŭ la oficejon kie oni regalis nin per kukoj kaj teo kaj ni parolis pri la stato de artistoj en tempo kiam la homoj ne havas laboron kaj monon por vivteni sin, eĉ ne pensante pri la aĉetado de artaĵoj. Sed ili eksportas multon ĉar tiuj art-objektoj estas konataj en la tuta mondo.

Posta la kursoj okazis la Zamenhofa Vespero. Mi havis eblecon konatiĝi kun s-ro Aref Azari honora memebro de UEA el Irano.Li dankis pro mia alveno kaj farita laboro. Al centro venis multaj E-istoj por festi Zamenhof vesperan programon kiun malfermis Reza Torabi. La unua preleganto estis Ahmad Mamduhi kiu prelegis pri eblecoj kaj aperoj de multaj E-to programoj en komputila medio en la mondo, tre utila prelego. Poste mi parolis pri Esperanta libro kiel apersi kaj atingis ĝis nun pli ol 40.000 titolojn. Post mallonga paŭzo la ĉeestantoj povis vidi la libro ekspozicion eĉ aĉeti librojn. Poste parolis Hadise Akbari pri agado de Afganaj virinoj kaj ilia klubo kaj ankaŭ pri la kursoj kiuj pasis antaŭ kelkaj tagoj en Maŝhad. Ilia aktivado estas vere laŭdinda!(Mi aŭdis ke unu el ili iros al Ĉinio al UK je la kosto de Centro). Poste mi ludis la teatraĵeton pri Parolema edzino, kiun verkis mia amikino Greta Stol 92 jara Esperantistino kaj poetino, kiu vivas en Beogrado. La silenteman edzon rolis Reza Torabi. Mi donis la Antologion de la serba poezio, kiun kompilis kaj pli ol 120 poemojn tradukis Greta Stol kaj kiu sendis ĝin al Centro donace. Poste okazis regalo per kukoj kaj teo kaj ni interparoladis dum longa tempo. Tio estis bonega okazo al mi konatiĝi kun multaj E-istoj en Tehrano .Mi konstatis ke vere ekzistas la movado kaj rilate al malbonaj cirkonstancoj ili tamen aktivas.(Grandaj distancoj de la Centro, tempomanko pro la laboro ĝis vespere ktp.)

La sekvan matenon kun sekretariino de Centro kaj kun Vahid ni vizitis Muzeon pri moderna arto. Belega konstruaĵo kaj la plej interesa por mi estis granda baseno en la centro kaj la balkonojn kiuj ĉirkaŭas ĝin. Japana arhitekto donis tiun ideon. En la muzeo ni konatiĝis kun ĵurnalistino kaj violonisto, ege ĉarmaj gejunuloj, kiuj aŭdante nian interparolon en E-to interesiĝis pri tiu lingvo. La junulo donacis al mi kaligrafaĵon kiun li faris tuj, samloke en muzeo, ĉar ankaŭ pri tio spertas.Tio estis ilia unua kontakto kun E-to kaj plaĉis al ili la ideo de E-to kaj ĉar la junulo konas la hispanan li multon komprenis ĝuante tion.

Postagmeze okazis la du kursoj Mi dormis dum 2 tagoj ĉe s-ino Arezu kiu havas la filinon Hana. Vespere ni rigardis DVD. Tre populara estas la greka komponisto Yanni kaj la koncerto okazis ĉe Taĝmahalo kaj en Malpermesita urbo en Ĉinio.Sed koncerti en Tehrano li ne ricevis permesilon. Dum vespero Hana dancis senĉese kaj entuziasme. Mi opinias ke la dancado estas en ilia geno, kaj neniu povas malpermesi danci al iraninoj. Se mi loĝus en hotelo mi ne povis vidi la veran vivon de irananoj. La venonta tago estis vendredo kiam laboras nur kelkaj vendejoj kaj ni vizitis iun etan vendo centron kun Arezu, ŝia bofratino kaj la infanoj. Ankaŭ interesa por mi. Ekzistas tute apartaj vendejoj nur kun kaptukoj por virinoj ĉar ĉiuj devas havi ĝin ekde la 7-a jaraĝo. (Imagu se duono da iranoj estas virinoj tio estas 40 miliono!). Ekzistas diversaj kaptukoj eĉ multkoloraj kaj la junulinoj jam portadas tiajn! Stranga por ni, sed kiam mi pli bone pripensis mi konstatis ke ankaŭ en mia lando en Montenegro la virinoj iras kun nigraj kaptukoj sed nur la maljunaj kaj ili tion faras laŭ kutimo kaj ne devige.La junaj ne portas kaptukojn.Same estas en Italio, Hispanio kaj multaj aliaj landoj en vilaĝoj. Irante tra la stratoj mi vidis multajn virinoj kun maskoj-medicinaj. Ili operaciigis la nazojn, ĉar se vi povas montri nur la okulojn kaj la nazon tiam ĝi devas esti belega.(Tio estas nun granda modo-malgrandigi la nazon!).

En postagmezaj kursoj venas ankaŭ la du knabinoj Hana kaj Bahor ch.4-5 jaraj. Mi uzis iliajn ludilojn dum kurso kaj foje venis kaj prenis iun ludilon dirante ”ĝ i estas mia”.La patrinoj devis venadi kun ilin ĉar la distanco de la hejmo estas ega kaj ili ne povas tiom longe lasi la infanojn ĉe aliaj homoj. Ambaŭ infanoj ellernis E-kantojn kaj multajn vortojn. Mi ĝojis pro tio, ili tute ne ĝenis min.

Kun la paroliga grupo ni faris parolekzercadon kaj la temo estis “Kio estas la vera problemo de la mondo?” Mi klarigis ke mi deziras ilian opinion pri tio, kio estas komuna al ĉiu lando kaj al ĉiu popolo. La respondoj kaj la klarigoj, kial ili opinias ke tio estas la problemo montris ke vere esperantistoj pensas monde ne loke, ĉar la cititaj problemoj estis: senlaboreco, aidoso (komence tio estis kaŝita ke jam aperis ankaŭ en Irano) malsato, polucio , ekologio kaj aparte kelkaj virinoj petis ke ni enlistigu la problemon de la homaj rajtoj, kaj la rajtojn de virinoj. Emerita profesorino diris ke la plej granda problemo estas Usono, pravigante sin ke ili ĉiam ie elvokas militon kaj post tio la nekulpa popolo suferas. Dum du horoj ni diskutis pri tiu temo kaj mi konstatis ke ili tute bone esprimas siajn opiniojn. Se estis iu granda eraro mi notis en la angulo de la tabulo kaj poste mi klarigis kial kiu vorto aŭ gramatika formo ne konvenis, mi ne rompis ilian paroladon. Mi havis impreson ke ili malpezigis siajn korojn pere de tiuj plendoj pri problemoj.

Posttagmeze okazis la kursoj kaj mi hastas fini ĉiun lernitaĵon antaŭ la fino de la kurso. Mi estas kontenta kun ilia scio.Mi strikte laŭ Cseh metodo instruis la vorton “hundo” kaj havis ludilon, sed poste mi eksciis ke la hundoj estas malpermesitaj bestoj en Irano,kaj tute ne ekzistas, eĉ katon neniu rajtas havi en la domo, ili vivas nur sur stratoj aŭ en parkoj . Mi ne scias ĉu vere tio estas tiel?

La venonta tago ankaŭ estis festotago honore al iu Imamo kiu mortis antaŭ 1200 jaroj kaj nun oni devas funebri lin. La bazaro tamen laboris kaj tie ĉiam estas homtumulto kiuj observis nin aŭdante ke ni parolas en E-to.Tamen nia kurso okazis kaj ĉiuj venis ĉar tiam ne laboris kaj la lernantoj ne iris al la lernejoj.

Mi iris dormi che s-ino Morineh Fahmi kiu vivas kun la fratino.Ili havas belan apartamenton en nova konstruaĵo tre konforta kun propra aŭtejo en la kelo kaj deĵoranton ĉe bele ekipita enireja halo.Vere la sekureco estas plena, ĝuste pro tio ili elektis tiun loĝejon. La domegon ĉirkaŭas bone ordigita kaj flegata parko. Kiam ni promenis ĉie la ghardenistoj plantis novajn plantojn. Tio en centro ne povas ekzisti. Tamen Tehrano havas kelkajn belajn parkojn kun akvobasenoj kaj fontanoj. Mi estis invitita che la domo de s-ro Morteza Habibpur, konata pentristo kaj bona esperantisto .Mi alvenis kun lia filo kaj mi sukcesis trovi la grupon de studentinoj kiuj lernas ĉe Morteza petroarton. Ĉarmaj knabinoj-studentinoj, Ili estis sen kaptukoj en ateliero, kio surprizis min. Ili uzis la okazon kaj starigis al mi multajn demandojn rilate al E-to kaj aliaj virinaj temoj.Ni trinkis kune teon kaj manĝis kukojn. Mi ricevis donace kelkajn karikaturojn, plejparte kun temoj kontraŭ milito! Poste la edzino de Morteza montris ke ŝi ankaŭ okupiĝas pri arto, farante kadrojn por bildoj, sed por infanoj kun reliefaj bestoj kaj scenoj el rakontoj. Mi ĝue pasigis tiun tagon. La tagmanĝo estis bonega. Poste ni kune iris al la kurso.

En kursoj jam nenio nova ĉar ili akurate alportadas la hejmtaskojn kaj ĉiam pli bone parolas.

La 21an de decembron mi pasigis en la domo de s-ro Behzad Hashemian kies edzino estas blindulino kaj instruas la blindulojn komputili. Ili estas tre agrablaj homoj. Laŭ la kutimo tiu plej longa nokto dum la jaro devas esti festata tiel ke kunvenas la tuta familio kaj ĉ. noktomezo oni devas manĝi akvomelonon kaj dividi al ĉiuj familianoj. Post la vespermanĝo ni iris al la loĝejo de la gepatroj, en la sama domo, kie estis la fratoj, bofratinoj, kaj multegaj genepoj. Ili diris ke la familio havas 14 genepojn. Ni estis regalitaj per kukoj kaj fruktoj, juglandoj, migdaloj, sekigitaj vinberoj, kikeroj, ktp. kaj poste grandega akvomelono estas dividita. La familio estis scivolema kaj parolema. Ni ĉiuj sidis en “turka sido” sur tapiŝo en grandega ĉambro sur grandega kaj dika tapiŝo. Ĉio estis servata sur la tapiŝo. Mi devas konfesi ke neniam dum mia vivo mi sidis kun tiom grandnombra familio kune. La morgaŭan tagon kun Behzad mi iris al ilia lernejo por blinduloj kie ili havas komputilojn kaj aliaj bezonatajn lernilojn. Ili eldonas eĉ ĵurnalon kaj havas informpaĝon en interreto.Tre diligentaj homoj kaj mi promesis fari kunligojn al ili kun niaj blinduloj el mia lando ĉar mi ofte vizitas la lernejon kaj faras prelegojn al ili, ĉar en Beogrado en blindula lernejo ili lernas libervole Esperanton. Ankaŭ mi eksciis pri programo uzata en komputilo kiu parolas en Esperanto kaj informis ilin pri tio. Kaj la kunligo okazis.En mia lando en Beogrado estos Kongreso de blinduloj en 2004 kaj Behzad planas iri la tiu kongreso kun edzino. Mi ĝojos denove vidi ilin.

Okazas la lastaj studhoroj en ambaŭ kursoj. Mi ne havas problemojn kun gestudentoj. Mi iris dormi al la hejmo de Bahar la ĉarma knabino, filino de Hamzeh konata E-isto kiu studas Esperanton en Pollando. Post vespermanĝo kaj longa babilado Bahax al sia matraco. En la buso ankaŭ ŝi deziris sidi sur mia sino. Do, ŝi ne sentis ke mi estas eksterlandanino sed taksis min kiel veran avinon. Mi estis tute kortuŝita.La morgaŭan duontagon mi pasigis en la domo legante kaj ludante kun Bahar. Poste ni kune iris al la kurso kun ŝia Patrino. Do, la tuta familio fariĝos esperanta.

La vesperon mi pasigis ĉe la domo de filmisto Ramin Pahlavani, kiu loĝas en bela loxejo kun du filoj kaj edzino, sed venis ankaŭ lia patro. La apartamento estas eŭropece ekipita. Ni havis kun Reza Torabi kaj Zahra belan vesperon. Mi sola per taksio vojaĝis al la hejmo de Hamzeh. La taksisto kelkfoje eraris la vojon sed haltis kaj demandis. Ili loĝas tre for kaj la stratetoj estas iom labirintaj.Tamen la taksisto ne foriris ĝis kiam ne vidis ke la dommastroj akceptis min. Do, la ŝoforoj estas sufiĉe respondeca. Tuj kiam mi eniris Reza jam interesiĝis ĉu mi en ordo alvenis. Mi konfesas ke mi iomete timis sola kun ŝoforo post la noktomezo en tuta senhoma regiono, ne komprenante eĉ unu vorton kion li klopodis diri al mi. Mi tri foje montradis la adreson sed eble li ne estis tre bona “leganto”.

La 22- an de decembro 12 gekursanoj iris kune al restoracio kune tagmanĝi kaj havis tradician manĝaĵon sed sidis ĉe la tablo. Estis faritaj multaj fotoj kaj kvankam ni trinkis nur joghurton kaj iranan bieron (ŝaumanta limonado, sed iom bruneta !Ho, ve !) ni ĉiuj estis viglaj kaj ĝojaj. Ja, hodiaŭ estos la adiaŭa tago! Venis la lasta instrutago. Ĉiuj sentis iun solenan etoson. Ni denove kantis ĉiun kanton kaj la ekzameno estis libera temo, pri kiu ni interparolis .Ankaŭ mi denove montris la plej gravajn partojn de gramatikaĵoj.( ŝlosilon, la verban stelon, la korelativojn ktp.) por ke ili denove havu antaŭ okuloj tiujn ilustritajn partojn, kiujn ni lernis. Ili enskribiĝis en mia memorlibro kaj mi fiere povas diri ke ĉiuj esprimis sian kontenton kun mia instruado. Fotis sin lastfoje kaj regalis nin per kukoj kaj teo kaj poste venis la adiaŭo.Ĉiuj promesis daŭre lerni E-ton. Mi esperas! La unuan senlaboran tagon mi pasigis kun Reza Torabi en Nacia Muzeo de Tehrano. Vere grandega konstruaĵo kun multaj arheologiaj kaj aliaj eksponaĵoj kiuj pruvas la malnovan kaj altan kulturon kiun ili havis jam antau 5-6000 jaroj sur tiu teritorio. Poste ni iris al Malnova Bazaro.Oni diras ke ĝi havas kelkdek kilometrojn da stratoj. Interesa estis la barilo ĉe enirejo ĉar inter feraj stangoj vi devas ŝovi vin internen. Tio estas pro tio ke la motorbicikloj ne eniru, kaj la ĉaretoj ankaŭ ne ĝenu la aĉentantojn. Tie ĉio haveblas kaj videblas sed al mi la plej plaĉis la homoj kaj la tumulto tra kiu ni traluktis nin. Mi vidis diversajn vizaĝojn kaj vere ekkredis ke en Irano vivas multaj nacioj kaj diversaj popoloj. Mi aĉetis belan katam maniere kadritan murhorloĝon ke mi memoru Iranon ĉiam, kiam rigardas kioma horo estas ! Mi dormis ĉe domo de Hamzeh kaj li akompanis min la venontan tagon al flughaveno kie mi prenis flugon al Dubai kie mi ankaŭ deziris pasigi kejkajn tagojn. Pro tio ni ne faris ekskursojn al aliaj belaj urboj. Poste mi aŭdis pri terura tertremo kiu duonigis la urbon Bam. Ĉiuj miaj geamikoj telefonadis al mi kontrolante ĉu mi rehejmeniĝis antaŭ la tertremo. Mi profunde kunsentis kun familianoj de viktimoj. Mia lando sendis helpon al ili kaj mi estis pro tio kontenta.

Dankon al ĉiuj kiuj helpis realigi mian taskon kaj fari ĉion en bonaj kondiĉoj. Apartajn dankojn al miaj organizantoj kaj gastigantoj kiuj ebligis ke mi eksciu kiamaniere ili vivas kaj luktas ŝvitante por ĉiutaga pano! Mi pardonpetas se mi forgesis iun mencii, sed estis multegaj helpemaj kaj amikemaj espertantistoj.

Fine mi povas diri ke Esperanto kaj ekzistas kaj funkcias, mi spertis tion ! Mi vizitis multajn belaĵojn kaj famaĵojn sed la plej belegaj valorŝtonoj de Irano estas la karaj, sinceraj kaj ege agrablaj, gastemaj, amikemaj homoj. Mi nur bedaŭras ke mi ne povis viziti kelkajn historiajn urbojn el frua tempo.Sed tio igas min diri Irano ĝis revido!

Tereza Kapista Cseh-metoda instruisto el Beogrado, Serbio