Litovujo 125

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


landa respondeculo pri la 2-a agado
A.Antanaitis <audrys@ziniur>


Iniciatita de litovaj ĵurnalistoj esperantistoj en vasta vestiblo de la prestiĝa biblioteko de Litova Scienca Akademio ekfunkciis grandapleksa ekspozicio dediĉita al 125-jaro de la Internacia lingvo Esperanto. La 6-an de aprilo okazis solena inaŭguro de la ekspocicio, kiun ĉeestis membroj de akademia socio, scivolaj legantoj kaj reprezentantoj de Vilna esperantistaro Post sonigo de esperantista himno “La Espero” la malfermajn paroladojn eldiris la direktoro de la biblioteko, konata sciencisto pri historio de litova literaturo, tradukisto el la latina kaj malnova greka lingvoj d-ro Sigitas Narbutas kaj prezidanto de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, viceprezidanto de Litova Ĵurnalista Asocio Audrys Antanaitis.

La ekspozicio kiel sian anoncafiŝon utiligis la jubilean bildon de brita esperantisto P.Oliver. Eksponitaj estis ĉefe litovaj publikaĵoj. Multaj lernolibroj, inter ili, la unua porlitova lernolibro de Esperanto (1890), statutoj kaj jarraportoj de la unuaj Vilna kaj Kaŭna E-societoj, eldonaĵoj de la antaŭmilita kaj nuna Litova Esperanto Asocio (LEA). Kompreneble, ankaŭ ties revuoj “Litova Stelo”. Estis eksponitaj kelkaj arkivaĵoj. Ekzemple la responda letero de la Esperantista Interhelpo pri iniciato de LEA aranĝi litovan civitanecon al membroj de Zamenhofa familio por savi ilin. En aparta stando eksponitis materialo pri UEA kaj ties Universalaj Kongresoj. Kompreneble, estis prezentitaj ankaŭ kelkaj gravaj forpasintaj litovaj esperantistoj, iliaj publikaĵoj.

La ekspozicio en Vilno funkcios ankoraū unu semajnon, ĝis la 20-a de aprilo.

Litovaj membroj de Tutmonda Esperantista ĵurnalista Asocio