Madagaskaro: bezono pri lerno- kaj legomaterialoj
15-a de junio 2021
Mi komencis instrui Esperanton al 9 tre junaj gelernantoj. Ili estas en mia duagrada lernejo kaj entuziasme lernas Esperanton ĉiulunde dum horo kaj tio ĝis la fino de julio 2021.
Mi estos tre danka, se vi povos helpi al mi pli facile havigi esperantlingvajn legaĵojn, kiel romanojn, instrumaterialojn (Gerda malaperis, Verda Koro, Karlo...) kaj aliajn lernolibrojn.
Mi scias, ke ekzistas PDF-formato de multaj libroj, sed ebleco printi ilin ankoraŭ estas tute alia afero en Madagaskaro, kaj fizikaj libroj estas praktike pli allogaj. Mi volas kuraĝigi miajn gekursanojn legi paperajn librojn.
Fonto: (eo) RAFANOMEZANTSOA Fafah Bezono pri lerno- kaj legomaterialoj en Madagaskaro, Bulteno Esperanto en Afriko (n-ro 43, p5) (2021-06)