Malferma scienco: tutmonda movado populariĝas

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

8-a de marto 2022

Simbolo por Libera Aliro

La pandemio KOVIM-19 alportis signifajn atingojn al la maniero kundividi sciencajn datumojn. Sed restas ankoraŭ longa vojo ĝis malferma scienco vere entenos nelimigatan aliron al sciencaj publikaĵoj, datumoj kaj kunlabora esploro. Dum la ideo pri komuna bono gajnas terenon – precipe ĉe la pli juna generacio de esploristoj – la varigado de scienca kono daŭras. Temas pri la tuta rilato inter civitanoj kaj scienco, kiam ni konsideras tiujn aferojn.


La pandemio de KOVIM-19 permesis al ni rimarki grandan ondon de kunlaborado kaj kundividado de scienca kono inter esploristoj – en klopodo alfronti la viruson, liveri la plej efikajn kuracadojn kaj precipe trovi vakcinon. Ni vidis, ke bariloj falis, kiam la ĉefaj sciencaj eldonaj grupoj – kiel Elsevier, Springer Nature kaj Wiley – malfermis la aliron al miloj da esplorartikoloj. Tio ebligis al sciencistoj de la tuta mondo legi ilin, teni sin informitaj pri esploraj atingoj kaj tiel akceli sian laboron.


Datumoj kaj metadatumoj – la datumoj, kiuj priskribas aliajn datumojn – estis ankaŭ malfermataj kaj kundividataj inter grupoj de sciencistoj. Dum kelka tempo, scienca kono, komuna bono, eskapis el la malnovaj kaj bone establitaj formoj pri komerca alproprigo, kiuj ne favoras la disvastigon de scienca kono.


Ĉi tiu nova kunlaboro lanĉis diskutojn favore al “malferma scienco”. Se la bezono pri malfermiteco estas sentata tiom forte kiel hodiaŭ, tio okazas ĉar scienco – kiam temas pri la publikigado de ĝiaj rezultoj – iĝis parte nealirebla. Krom la troa kosto de la produktado por esploristoj, fidataj publikaĵoj estas ankaŭ tro multekostaj por multaj el la bibliotekoj kiuj ŝatus aboni ilin.

La varigo de scienca kono

Analizo de la historiaj kondiĉoj, kiuj kondukis al la apero de movadoj favoraj al malferma scienco, montras al ni, ke ĉi tiu “fermeco” estas profunde enradikiĝinta en longa marŝo al la varigado de scienca kono. Ekde la fino de la Dua Mondmilito, scienca kono estis alte profitebla merkato – enspezigante miliardojn da eŭroj ĉiujare al siaj ĉefaj roluloj, la sciencaj eldonistoj.
En sia ĝisnuna vortumado, la postuloj por malfermi sciencon estas pli ligitaj al la komercaj kaj manaĝeraj kialoj, kiuj difinis la organizadon de scienco ekde la jaroj 1950, ol al la denuncado de totalismo, kiu provokis la Duan Mondmiliton.


Tamen, ili ankaŭ rilatas al pli fruaj asertoj de la usona sociologo Robert K. Merton [1910-2003] kaj la brita filozofo pri scienco naskiĝinta en Aŭstrio Karl Popper [1902-1994]. Ili denuncis ĉi tiujn monopolojn kiel novajn formojn de komerca totalismo kiuj alproprigis komunan bonon, sciencan konon – kreitan kaj produktitan per la helpo de publikaj aktoroj kaj publika financado.


Alireblo, kundivido, travideblo, reuzo kaj interago kun socio estas valoroj, por kiuj pledas malferma scienco.
Ĉi tiuj valoroj povas nun esti tradukataj en konkretajn vortojn, danke al ciferecaj platformoj kaj infrastrukturoj. Ĉi tiu “reformulado” devus esti konsiderata ankaŭ en la kunteksto de la evoluo de niaj socioj. Scienco devas renovigi siajn ligojn konsiderante fenomenojn kiel la disvastigo de falsaj novaĵoj, la kresko de popolismo kaj la pliseveriĝo de malegalecoj.


Nova generacio

La pandemio ebligis igi publika alian fenomenon rilatan al la malfermo de scienco, antaŭe limigitan al la akademia rondo.


Ni nun vidas la aperon de nova generacio de retbazitaj platformoj, administrataj de sciencaj komunumoj, kiuj adoptas la principojn de malferma scienco, ĝiajn bonajn praktikojn kaj normojn.


Junaj esploristoj, kiuj ludas gravan rolon en ĉi tiuj komunumoj, estas testantaj, novigantaj kaj eksperimentantaj por reinventi la modelon de scienca komunikado kaj igi ĝin pli malferma – inkluzive de la socio, kiu povas kontribui al la procezo per komentoj. Ĉi tiuj junuloj apartenas al la generacio, kiu kreskis kun la reto kaj la cifereca teknologio. Ili ne timas ŝanceli sistemon, kiu estas nepenetrebla sen la efiko “Sezamo, malfermiĝu!”, kiun reprezentas publikiĝo en prestiĝaj, tre selektemaj kaj tre multekostaj revuoj.


Kelkaj el ĉi tiuj platformoj ludis kernan rolon en la disvastigado de scienca informo pri KOVIM-19.
Esploristoj povis kundividi siajn rezultojn realtempe por antaŭeniri pli rapide kaj pli kunlabore.
Ĉi tiuj platformoj bazas sian valoron sur progresaj trajtoj kaj servoj, kiuj dependas de artefarita inteligenteco por sia disvolviĝo – ĉefe por alfronti la senĉesan fluon de rimedoj.
Kvankam ili ne disponas je reviziado fare de kolegoj en la tradicia signifo, ili eksperimentas per modeloj, kiuj ebligas formon de ekspertizo donata en artikoloj, surbaze de la kunlabora mobilizado de komunumoj.


La intereso pri malferma scienco ne limiĝas al la akademia komunumo – ĝi nun troviĝas en la eŭropa kaj internacia politika agendo.
Ĉi tiu movado preteriras malferman aliron al sciencaj publikaĵoj. Ĝi ankaŭ inkluzivas la malfermon de esploraj datumoj – laŭ la principo “tiel malferme kiel eble, tiel ferme kiel necese” – kaj la civitanan sciencon kiu karakterizas la 21-an jarcenton. Kelkaj landoj komencas adopti politikojn por kundividi sciencan konon.


En alia manifestado de ĉi tiu intereso, UNESKO sendas sian Rekomendon pri Malferma Scienco al siaj Membroŝtatoj en novembro 2021, por faciligi internacian kunlaboradon kaj universalan aliron al scienca kono.


Ĉi tiuj rekomendoj kovras publikaĵojn, datumojn, programajn kaj edukajn rimedojn, kaj civitanan sciencon, por substreki la gravecon de la konservado de scienco en la manoj de akademiaj komunumoj kaj civitanoj. Ili povas tiam labori kune por certigi, ke la celoj de sciencaj antaŭeniroj estas difinitaj sen la logiko de monigo kaj de ties limigoj.


Libere alireblaj publikaĵoj

Libera Aliro

Ĉi tiu nacia kaj internacia politika kunteksto kreskigis esploran kadron, kiu ŝajnintus utopia eĉ antaŭ dudek jaroj. La nombro de libere alireblaj publikaĵoj tutmonde daŭre kreskas – oni taksas, ke ĝis 2030, sepdek kvin elcentoj de la publikaĵoj estos libere alireblaj.


La konscio pri libera aliro al esploraj datumoj estas kreskanta, kaj la komprenado de la gravaj aferoj kaj praktikoj estas pliiĝanta. Novaj formoj de scienca interŝanĝo – uzantajn sociajn retejojn kaj videon – estas improvizataj laŭ iniciato de la esploristoj mem.


La ĉefaj eldonaj grupoj pri scienco, kiuj antaŭe estis ĝisostaj kontraŭuloj de malferma scienco, iĝis nun fervoraj defendantoj de malfermeco. Por fari tion, ili translokas siajn ciferecajn platformojn por subteni la daŭran transformon.


Intertraktadoj inter eldonistoj kaj librejoj pri abontarifoj iĝis nun intertraktadoj por “ transformaj interkonsentoj” – kie la fokuso estas pri la indicoj por publikigo en la revuoj de la eldonisto, aŭ la nombro de artikoloj, kiuj povas esti publikigataj sampreze. Ĉi tiuj aferoj estas esencaj en tempo, kiam universitatoj provas plibonigi siajn internaciajn rangojn – kio enplektas la nombron de publikaĵoj.


La malegalecoj kiuj, ĝis nun, ekzistis nur inter legantoj – inter tiuj kiuj havas aliron kaj tiuj kiuj ne havas aliron – estas transformataj al malegalecoj inter aŭtoroj; inter tiuj, kiuj povas pagi la kostojn kaj publikigi kun libera aliro, kaj tiuj, kiuj ne povas. La lastaj nur povos publikigi en tradiciaj revuoj, kiuj donas aliron al siaj enhavoj per abono, kio ankaŭ estas tre multekosta.


Malferma scienco estas do disvolvata ĉe vojkruciĝo de pli kaj pli internaciigataj politikoj kaj pli aktivaj komunumoj – kies iniciatoj kaj praktikoj estas junigataj kaj organizataj ĉirkaŭ modeloj kreataj ekster antaŭekzistantaj modeloj.
La novaj modeloj, kiuj aperas, provas eskapi la monopolojn de la pasinteco. La transformado de scienco okazas ĝuste ĉirkaŭ ĉi tiuj aferoj – liberiĝo de la moniga logiko; de malegalecoj rilataj al aliro al kono; kaj de novaj formoj de monopolo pliseverigataj per ciferecaj teknologioj.

Ĉio ĉi por pli bone alfronti la kompleksajn defiojn de la socio.


Unesco kuriero.png

Ligiloj


Fonto: (eo) Prof. Chérifa Boukacem-Zeghmouri (tradukis: Manuela Burghelea) Malferma scienco: Tutmonda movado populariĝas Unesko-Kuriero (okt-dec 2021)

Rimarko

  • Chérifa Boukacem-Zeghmouri estas profesoro pri Informada kaj Komunikada Sciencoj, Universitato Claude Bernard Lyon 1, Francujo